世界语会话指南 6

6. Lernejo 学校

Jen eksonoras por leciona horo! Ni eniru la klasĉambron!

上课铃响了!我们到教室里去吧!

Bonan matenon!

早啊!

Bonan matenon, sinjoro instruisto!

老师早!

Bonan matenon, gek-doj! Ĉu vi plenumis viajn hejmajn taskojn?

同志们早!你们完成家庭作业了吗?

Jes. Jen mia kajero.

完成了。这是我的练习本。

Bonvolu donu al mi viajn ekzercajn kajerojn ke mi kontrolu ilin.

请把练习本交来给我看看。

Lastfoje ni haltis je la dudeka leciono. Nun malfermu viajn lernolibrojn je la paĝo 120-a.

上次我们是在二十课打住的。现在请打开课本翻到一百二十页。

Kamarado Lin, laŭtlegu.

林同志,请你朗读。

De kie mi komencu?

我从哪儿开始?

De la dua linio de malsupre.

从倒数第二行开始。

La oka vorto en la 2-a linio estas mispresita. Ĝi devas esti legata “lumo” anstataŭ “luno”.

第二行第八个字印错了。应该把“luno”改为“lumo”。

Venu, kamaradino Liu. Skribu la frazon sur la nigra tabulo.

刘同志,请你过来,把这个句子写在黑板上。

Memoru la poemon parkere.

请把这首诗背熟。

Plenigu la blankaĵojn en jenaj frazoj.

填写下列句子中的空白。

Korektu jenajn frazojn.

改正下列句子中的错误。

Ĝuste interpunkciu la sekvantan tekston.

请给下列文字加上正确的标点。

Ordigu la kvin grupojn da vortoj, ke ili formu tri senerarajn frazojn.

请把这五组词作成三个正确无误的句子。

Faru po du frazojn uzante la donitajn prepoziciojn.

用下列前置词各造两个句子。

Marku la erarojn el la donitaj frazoj per minuso.

请把下列句子中的错误句子标上减号。

Kamarado Li, recitu la poemon.

李同志,请背诵这首诗。

Vi laŭtlegis sufiĉe flue, sed misakcentis kelkajn silabojn.

你读得相当流利,不过有几个音节读错了。

Kiu povas montri liajn erarojn?

谁能指出他读错的地方?

Kiu povas ĉinigi la poemon perbuŝe?

谁能口头翻译一下这首诗?

Levu la manon, kiu povas.

会的请举手。

Nun ni laŭtlegu la tekston laŭvice alineon post alineo.

现在我们一段一段地轮流读这篇课文。

Nun estas via vico. Stariĝu kaj komencu.

现在轮到你了。请站起来,读吧。

Vi erare prononcis la konsonantojn b, d, g. Ili diferencas de b, d, g en nia hanlingva latiniga sistemo; ili estas voĉaj.

你把 b, d, g 三个辅音读错了,它们和我们汉语拼音方案的 b, d, g 不同,它们是浊辅音。

Kies vico nun estas?

现在轮到谁了?

Mia vico.

轮到我了。

Estu kuraĝa!

别怕。

Ne perdu tempon!

不要耽误时间!

Elparolu la vorton refoje.

请把这个词儿重读一遍。

Ripetu kion mi diris.

请复述我的话。

La akcento devas esti sur la antaŭlasta silabo.

重音应在倒数第二个音节。

Tiu frazo estas ĝusta gramatike, sed erara logike.

这句话语法正确,但逻辑不通。

Pretigu skribilojn. Nun mi diktos al vi.

请把文具准备好,现在要你们听写。

Ĉu mi povus uzi krajonon?

我可以用铅笔吗?

Ne. Skribu plume kaj ĉiun duan linion.

不,请用钢笔隔行书写。

Mi ne kaptis la ĵus diritajn vortojn. Bonvole ripetu.

刚说的话我没听清,请再说一遍。

Kion signifas ”nepo”?

“nepo”是什么?

Nepo estas filo de filo.

Nepo 是儿子的儿子。

Pardonon, ripetu!

对不起,请再说一遍!

Kiam okazos la semestra ekzameno?

什么时候期考?

En la venonta semajno.

下星期。

Certe vi ricevos bonajn notojn, sed mi timas, ke ŝi malsukcesos en la ekzameno.

你一定会考出好成绩,可是我担心她会考不及格。

Kiom da poentoj vi gajnis?

你得了多少分?

Okdek kvin.

八十五分。

Baldaŭ komenciĝos la somera libertempo. Kiam ni ricevos la diplomon?

很快就到暑假了。我们几时能得到证书?

Morgaŭ ni kunvenos por adiaŭi la diplomitojn.

明天我们开会欢送毕业生。

Kiom diplomiĝis?

有多少人毕了业?

Kiom da lernantoj troviĝas en via lernejo?

您校有多少学生?

Mil ducent. Enlasiĝos tricent novaj el la kvincent kandidatoj.

一千二百。在五百名考生之中将招收新生三百名。

Ĉu estas internuloj en via normala lernejo?

你们师范学校有住宿生?

Jes, preskaŭ ĉiuj loĝas en la lernejo.

有,几乎所有学生都住校。

Ĉu oni povas ricevi stipendion de ĝi?

人们可以享受助学金吗?

Jes. Tio estas donata al kvin procentoj de la gelernantoj.

可以,有百分之五的学生发给助学金。

El kio konsistas via lernoprogramo?

你们有哪些课程?

Ĝi konsistas el han-lingvo, matematiko, ĉina literaturo, geografio, historio, fiziko, kemio, biologio, botaniko, zoologio, muziko, belarto kaj fizikokulturo.

课程有汉语、数学、语文、地理、历史、物理、化学、生物学、植物性、动物学、音乐、美术、体育等。

Ĉu oni zorgas sufiĉe multe ankaŭ pri la moralo de la lernantoj?

对学生的道德方面也给予足够的重视吗?

Jes, antaŭ ĉio amo al laboro kaj al la popolo estas instruata al ili.

是的,首先是教育他们热爱劳动、热爱人民。

La studentoj kaj studas kaj laboras por fariĝi perfekta konstruantoj de socialismo.

学生们一面从事研究一面从事劳动,以成为完美的社会主义建设者。

Ni havas bone ekipitajn bibliotekon, laboratorion, sportejon kaj fabrikon.

我们有设备很好的图书馆、实验室、体育场和工厂。

备用词语

universitato 大学,instituto 研究所,学院,kolegio 单科大学,学院,politekniko 工业大学,mezlernejo,liceo,gimnazio 中学,elementa lernejo 小学,dependa lernejo 附属学校,postlabora lernejo 业余学校,fakultato 系,fakultativa kurso 选修课,deviga edukado 义务教育,senpaga lernado 免费学习,lekcii(大学)讲课,prelegi 作报告,disertaĵo 论文,lektoro 讲师,profesoro 教授,doktoro 博士,magistro 硕士,bakalaŭro 学士,dekano 主任教授,rektoro 大学校长,ĉefinstruisto 主任教师,helpinstruisto 辅导教师,universitata grado 大学学位,naturaj sciencoj 自然科学,sociaj sciencoj 社会科学,fiziologio 生理学,psikologio 心理学,medicino 医学,astronomio 天文学,meteologio 气象学,geologio 地质学,arkeologio 考古学,patologio 病理学,entomologio 昆虫学,elektroniko 电子学,civila inĝenierado 土木工程,metalurgio 冶金学,sociologio 社会学,ekonomiko 经济学,filozofio 哲学,jurisprudenco 法学,retoriko 修辞学,beletro 美文学,metriko 音韵学

 

第5课回目录第7课

阅读次数 567 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *