世界语教程 第三十三课


世界语教程 Kurso de Esperanto 魏以达、刘祖军  合编

La Tridek-tria Leciono

第三十三课

Teksto

 La Historio de la Homaro

   Kiam la maljuna reĝo de Persujo mortis, lia filo, la juna princo Zemir, eksidis sur la reĝa trono. Post kelkaj tagoj li kunvokis ĉiujn profesorojn kaj akademianojn de la lando kaj diris al ili, “Estimataj sinjoroj, mia patro ofte instruis min, ke la reĝoj pli bone regus la naciojn, se ili pli bone konus la historion de la homoj. Mi do petas vin, ke vi verku por mi universalan historion de la homoj, por ke mi povu ĝin legi kaj ekkoni.”

    La profesoroj obeis, kaj post dek kvin jaroj ili revenis al palaco kun kvindek kameloj, kiuj portis kvin mil librojn. La reĝo estis malkontenta. Li diris, “Sinjoroj, mi vin multe dankas pro via granda laborado, sed mi havas grandan okapadon je la regado de la lando, kaj mi ne havas tempon por legi tiom da libroj. Mi petas vin, ke vi rekomencu kaj verku multe pli mallongan historion.”

    Post dek jaroj la profesoroj revenis kun kvin kameloj kaj kvincent libroj. La reĝo estis ankoraŭ ne kontenta. Li diris, “Mi vin dankas, sinjoroj, sed mi ne legos vian historion. Ankoraŭ tro longa tiu ĉi estas. Mi estas jam maljuna kaj havas blankajn harojn; mi estas facile laca. Mi petas vin, verku tre mallongan resumon de via historio, por ke mi povu ĝin legi antaŭ mia morto, kiu eble venos baldaŭ. Rapidu, sinjoroj, mi ne havos multajn jarojn por legi vian verkon!”

    Dum la kvin postaj jaroj, multaj profesoroj jam mortis, kaj post ses jaroj restis nur la maljuna prezidanto de la akademio. Li venis al la palaco de l’ reĝo kun juna azeno, kiu portis unu grandan libron. En la granda korto de l’ palaco li renkontis serviston, kiu diris al li, “Ha, sinjoro, la reĝo estas malsana jam de multaj semajnoj, kaj hodiaŭ mortanta li estas. Se vi lin volas vidi, rapidu al lia ĉambro!”

    La maljuna akademiano lasis la azenon kaj la libron en la korto kaj supreniris al la reĝa ĉambro. Sur la lito la reĝo kuŝis, tute pala; mallaŭte kaj malrapide li parolis, “Kara profesoro —— vi venas —— tro malfrue. Mi do mortas —— kaj mi ne konas la historion —— de la homoj.”

    Tre malgaja estis la profesoro, sed li diris, “Ne. Via Reĝa Moŝto, vi konos la historion de la homoj, ĉar mi ĝin diros al vi per tri vortoj:

    “Ili naskiĝis, ili suferadis, ili mortis.”

    Oni diras, ke la reĝo mortis kviete, ĉar li estis kontenta, koni tiun historion, eĉ tiel malfrue.

Vortoj

perso             波斯人 princo          王子
Persujo    波斯国(现伊朗) voki             呼唤,招喊
trono         王位,宝座 profesoro      教授
kunvoki          召集 regi               统治,管理
akademio 学士院,高等学校 por ke…        以使……
estimi              尊敬 palaco            宫殿
verki   写作,著述,编写 haro                头发
universala        普遍的 resumo            摘要
verko               著作 moŝto   对国王等的尊称
obei                  服从 kvieta   安静的,安详的
kamelo             骆驼 sumo               总数
azeno                驴 suferi               吃苦,受苦
akademiano  学士院院士 Via Reĝa Moŝto   国王陛下

【概说】

    这一课出现了一个新的语法现象:目的状语从句。另外,de表示时间的另外一种用法也值得注意。

    一、目的状语从句

    目的状语从句用复合连接词 por ke 连接。por 与不定式等连用可以表示目的,与 ke 从句连用也可以表示目的。只不过前一种是以短语的形式出现,后一种是以从句的形式出现。如:

    Li iris en la dormoĉambron por enlitiĝi. 他走进卧室去睡觉。

    Ili faris ĉion eblan, por ke li sentu sin hejme en ilia hejmo. 他们尽量使他感到在他们家里就像在自己家里一样。

    (直译:他们尽一切可能,是为了让他感到……)

    使用目的状语从句时要注意:

  1. por ke从句要用逗号与主句分开;
  2. 从句中一般都使用动词的命令式。

    如:

    La profesoroj verkis la universalan historion de la homaro, por ke la reĝo povu ĝin legi kaj ekkoni.

    教授们编写人类历史,是为了让国王能够阅读它和了解它。

    Mi venis ĉi tien, por ke ni povu fini la aferon. 我到这儿来,是为了让我们能完成这件事。

    二、de表示时间的另一种用法

    以前我们学过de可以表示时间的起点。如:

    Ĉiutage mia amiko laboradas de mateno ĝis vespero. 我的朋友每天从早到晚都在工作。

    现在我们要介绍的是,de后可用表示一段持续时间的名词等来表示一段持续时间。如:

    Li malsanas de du jaroj. 两年来他一直在生病。

    de的这种用法与dum的意义相似。如果要说明过去的两年里在生病,到目前并没有痊愈,即仍在生病,则谓语可以用现在时。如:

    La reĝo estas malsana jam de multaj semajnoj. 国王已经病了好几个礼拜了。

【句型与课文注释】

  1. Persujo是古代的一个国家,叫波斯国。其地理位置在今伊朗。实际上是伊朗的古国。
  2. Zemir:波斯国的王子。
  3. eksidis sur la reĝa trono:登基。
  4. granda okupado:事务繁忙。
  5. je la regado de la lando:(忙于)治理国家。la regado de la lando, 此处的de表示动宾关系。
  6. tiom da libroj:如此多的书。
  7. Mi petis vin, verku tre mallongan resumon de via historio一句中,在verku前省略了ke vi等字样。
  8. kiu eble venos baldaŭ中的kiu复指前面的morto,是定语从句。
  9. servisto:佣人,仆人。
  10. Ha:表示惊奇的感叹词。
  11. Hodiaŭ mortanta li estas:今天他快要死了。mortanta 直译为“正在死”,但实际上“死”是一个瞬间动作,不可能老“死”又“死”不了。这种形式实际上等于 li estas mortonta baldaŭ。
  12. Via Reĝa Moŝto:国王陛下。其中Via 一词是与国王对话用的。倘若对另外一个人提到国王陛下,则要用 Lia,即 Lia Reĝa Moŝto。
  13. tri vortoj:三句话。
  14. koni tiun historion, eĉ tiel malfrue:(因为)知道了那个历史,尽管太晚了一点。不定式短语修饰 estis kontenta,表示满意的原因。

   Gramatiko (语法)

  世界语与汉语标点符号的区别

     一、世界语中没有顿号(、),汉语中该用顿号的地方,世界语用逗号代替。

    Paŭlo, Petro kaj mi estas amikoj.

    保罗、彼得和我是朋友。

    二、汉语的句号是(。),世界语是一点(.),不能混用。

    Ŝi estas lernanto, mi ankaŭ estas lernanto.

    她是学生,我也是学生。

    三、汉语的省略号是六点……,世界语只有三点…。

    Vi estas diligenta, sed tamen…

    你是勤奋的,然而……

    四、世界语没有书名号,词首用大写字母。在文章中可用斜体或在书名下加线的办法来表示,间或也用引号表示。

    Lernado de Esperanto

    《世界语学习》

    El Popola Ĉinio

    《中国报道》

    La Mondo

    《世界》

    五、中文没有连字符号,而世界语中有连字符号,用一短横表示。连字符号用于缩写字或合成词中需要标明各部分词根的时候:

    s-ro: 先生

    k-do: 同志

    ligno-konstruaĵo: 木建筑物结构

    Chongqing-a Esperanto-Asocio: 重庆世界语协会

    其他符号在两种文字中很相似,从略。

同义词

    verki, skribi

    verki何skribi都表示写东西,但所写的内容有区别。

    skribi 的意义很泛,可以指写一般的东西,如文件、通知、便条等。

    verki 则专指创作和著述等。写的都是书籍之类的东西。

    如:Mi petas vin, ke vi verku la historion de la homaro.

    我请你们编写出人类的历史。

    Ezopo verkis multe da fabloj.

    伊索创作了许多寓言。

    Hieraŭ li skribis leterojn dum la tuta tago.

    他昨天整天都在写信。

    我们再看看这两个词的派生词就知道它们的区别了:

    skribisto: 抄写员

    verkisto: 作家,作者

词缀用法

-uj

    接尾词-uj 有三个含义。

  1. 表示国家:

    patrujo (祖国)        Hindujo(印度)

  1. 表示容器:

    cigaredo(香烟)—— cigaredujo(烟盒)

    mono(钱)—— monujo(钱袋)

    papero(纸)—— paperujo(文件袋)

  1. 表示果树:

    pomo(苹果)—— pomujo(苹果树)

    persiko(桃子)—— persikujo(桃树)

    表示果树时,也可以直接用果子名称加 arbo 构成:pomarbo, persikarbo。

返回目录

阅读次数 1,285 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *