FAKTOJ KAJ FANTAZIOJ – Kiel Utila Esperanto jam Estas!

5. KIEL UTILA ESPERANTO JAM ESTAS!

La fundamenta intenco, baza al Esperantismo, estas io tiel grandskala, tiel grandioza, tiel bele simpla, tiel humane nobla, ke ĝi povas momente senspirigi iun ajn, kiu vere pensas pri ĝi. Zamenhof kreis, kaj la esperantistaro dum praktikado pli evoluigis lingvon, kiu povas esti la dua lingvo de ĉiuj homoj tra la tuta mondo. Per ilo malpeza, malmultekosta, sufiĉe bela, kaj taŭga por ĉiuj, la popoloj povos malkonstrui ĉie kaj por ĉiam ĉiujn lingvajn barilojn.

Noble racia kaj justa estas la ideo de lingvo neŭtrala, kiu ne apartenas, kaj neniam apartenis, al unu nacio. Nenia imperiismo aŭ alispeca potenc-avido trudas nian lingvon al nacio, kiu ne deziras ĝin. Nenio ligas Esperanton al iu ajn aparta mond-regiono, raso, religio, ideologio, kulturo. Esperanto estas lingvo ne de privilegioj kaj avantaĝoj, kiuj necesigas por aliaj malprivilegiojn kaj malavantaĝojn, sed lingvo de egaleco kaj libereco.

La esperantistoj estas tro saĝaj kaj realismaj por kredi, ke Esperanto sola kreos tutmondan pacon kaj plenan toleremon inter la nacioj kaj rasoj. Preskaŭ ĉiuj el ni scias per sperto, ke samlandanoj, samstratanoj, eĉ samfamilianoj, kiuj denaske lemis la saman nacian lingvon, povas kvereli. Eĉ esperantistoj povas kvereli, eĉ insulti, en Esperanto! ĉar eĉ la plej bonaj kaj saĝaj el ni homoj daŭre havas kelkajn malbonajn ecojn aŭ malsaĝajn pensojn. Kaj la plej grandaj, suferigaj problemoj de la monda politiko havas multajn kialojn tre komplikajn.

Tamen, neŭtrala, egaliga dua lingvo por la tuta homaro solvos multajn problemojn, mildigos aliajn problemojn, kaj evitos multajn eviteblajn miskomprenojn, mutigojn, surdigojn kaj sekvajn malamikigajn sentojn. Ĝi ŝparos grandajn monsumojn, kiujn registaroj povos dediĉi eble al hospitaloj, lernejoj, muzeoj kaj aliaj utilaj objektoj — aŭ malaltigi impostojn. Ĝi faciligos diplomation kaj kulturajn interŝanĝojn, internacian komercon kaj turismon, urĝan helpon dum krizoj kiel ekzemple ia tertremo aŭ inundo, kaj la laboron de ĉiuj el la nun multaj internaciaj organizoj, kiuj faras

ian laboron utilan al la tuta homaro. Eĉ tie, kie ia loka milito aŭ alia konflikto kaŭzas suferojn, neŭtrala komuna lingvo povas iom mildigi la mizerojn de tiuj, kiuj suferas, kaj faciligi la helpon de tiuj, kiuj kompatas.

En mondo ankoraŭ suferoplena, io ajn, kio povas kontribui almenaŭ ion por helpi la homaron, estas valora. En mondo, kie ankoraŭ abundas malamoj, antaŭjuĝoj kaj misinformoj, io ajn, kio iom kontribuas al senpera sincera komunikado kaj interkomprenado, estas valora.

Eĉ longe antaŭ ol la tuta homaro parolos Esperanton, la internacia lingvo povos detrui la lingvajn barilojn; ĉar, kiam ekzemple nur ĉiu kvina homo, en ĉiuj landoj, parolos Esperanton, tiu, kiu ankoraŭ bezonos interpretiston, povos facilege trovi helpon. Malmultaj el ni konstante bezonas interpretadon.

Pensema homo povas tuj vidi kiajn miraklojn Esperanto faros por la homaro, kiam la homaro vere grandskale uzos ĝin. Laboro por Esperanto estas, klare, pozitiva, inteligenta, utila laboro. Kaj tamen — malhelpis du teruraj mondmilitoj; malhelpis kelkaj tiranaj registaroj, kiuj persekutis kaj viktimigis senkulpajn esperantistojn. Esperanto multe progresis, sed iu fina venko, kiam la tuta mondo akceptos tiun valoran donacon, ne estas proksima.

Ĉiu serioza esperantisto devas do obei al la devizo, kiun Klara, la lojala edzino de Zamenhof, jam elektis el liaj verkoj kaj gravuris sur lian skribmaŝinon: “Ni laboru kaj esperu”. Kaj laboradi, esperadi dum jaroj estas ofte malfacile.

Sed, kvankam tiuj, kiuj lace kaj malrapide piediras al brila sed tre malproksima celo, ne-eviteble suferas per multaj seniluziiĝoj, kaj riskas plenan senesperiĝon ĉar la vojo ŝajnas tiel senfine longa kaj la vojirado tiel malrapida, tamen oni povas atesti pri la valoro de Esperanto eĉ jam en la nuna situacio.

Ne necesas ke ni daŭrigu nian laboron en izolo. Se ni instigas al aliaj, eklerni la lingvon, ne necesas postuli de ili nur longan sopiran rigardon al Lumurbo en Verda Valo, kiun rikanemaj malamikoj povas nomi “miraĝo”. Ĉar iasence Esperanto jam venkis. Ĝi tute ne restas ia teoria projekto, eleganta sur papero nur. Kredeble kelkaj milionoj jam uzas ĝin. Jam hodiaŭ, tiu, kiu bone scipovas Esperanton, vere posedas valoran, unikan ilon, kiun inteligenta homo povas multe utiligi por diversaj celoj.

Ne tre multaj, la esperantistoj tre multe organizas sin; tial, esperantisto facile trovas aliajn esperantistojn.

La plej grava el multaj organizoj esperantistaj estas Universala Esperanto-Asocio, UEA, kiu celas esti kiel eble plej tutmonda, neŭtrala kaj altnivela. Estas konsilinde, ke ĉiu serioza esperantisto, kiu povas, aniĝu al UEA. Tiu, kiu volas, sed ne povas, skribu al UEA, ĉar UEA disponas fonduson, por helpi kelkajn personojn en malriĉaj aŭ nepagipovaj landoj. (Sed tie, kie registaro tute malpermesas rilaton kun intemaciaj organizoj, kompreneble oni ne havas devon detrui sin.)

Subteni la mondan organizon ne signifas nur oferon por subteni Esperanton. Kotizo al UEA rajtigas ĉiun anon al la helpo de la Delegita Reto. Tra la mondo flugas, konstante, en multaj direktoj, leteroj al Delegitoj; reflugas leteroj kun tre diversaj objektoj, tradukoj, konsiloj kaj informoj. Kiu nacia lingvo hodiaŭ rajtigas iun al konsilaj servoj en pli ol sesdek landoj? Kaj ĉiuj Delegitoj de UEA estas volontuloj, sensalajraj; oni repagas al ili nur bazajn elspezojn, kiel ekzemple afrankon. Oni trovas en la Jarlibro de UEA ne nur la adresojn de la Delegitoj, kaj simplan regularon por servopetoj, sed detalojn pri la fakoj de pli ol du mil fakdelegitoj, kiuj kapablas helpi el siaj specialistaj scioj.

UEA ankaŭ eldonas la gazeton Esperanto kaj multajn bonajn librojn, kaj prizorgas aŭ helpas multajn kulturajn laborojn. Por novaj esperantistoj, kredeble unu el la plej utilaj servoj estas la «Koresponda Servo Mondskala», kiu laŭeble kunrilatigas tiujn, kiuj deziras plum-amikojn. Utila al lemejanoj estas la servo «Geonkloj Esperantistaj», kiu aranĝas, ke bonkora sperta esperantisto korespondu kun knabo aŭ knabino, por kuraĝigi, helpi kaj amike instmi lin aŭ ŝin.

UEA havas viglan apartan sekcion por gejunuloj malpli ol 26jaraj, «Tutmonda Esperantista Junulara Organizo» (tejo), kun propra gazeto kaj apartaj kongresoj.

Jam ekzistas surprize multaj fakaj organizoj de esperantistoj. La listo ofte iom plilongiĝas; sed inter aliaj troviĝas organizoj por tiuj esperantistoj, kiujn interesas: aŭtomobiloj, bahaismo, bibliaj kaj orientalistaj studoj, blindulaj aferoj, budhismo, fervojoj, filatelo, filologio, instmistaj aferoj, juro, ĵurnalismo, katolikismo, kristanismo, kvakerismo, matema-

tiko, medicino, muziko, naturismo, omitologio, politiko, poŝto kaj telekomunikado, radio amatora, Rotario, scienco, skoltismo, ŝako aŭ turismo.

Pluraj sed ne ĉiuj aliĝis al UEA. (Kompreneble organizoj religie aŭ politike ne-neŭtralaj ne rajtas aliĝi al UEA.) Fak-delegitoj de UEA en diversaj landoj proponas sian helpon pri multaj aliaj specialaj interesoj, ekzemple pri:

abeloj, agrikulturo, arkeologio, arkitekturo, bibliotekoj, elektroniko, filozofio, fotografio, gimnastiko kaj multaj sportoj, industrioj tre diversaj, inĝenierado, komerco, konstruado, metaloj, numismatiko, vegetarismo, veterinaraj aferoj, virinaj aferoj kaj zoologio — inter tre multaj aliaj fakoj.

Pri lingvoj, ne nur multaj fakdelegitoj proponas ĝeneralan helpon, sed jam en 1979 fakuloj pri minimume dudek lingvoj estis konsulteblaj.

Bedaŭrinde, la membraro de UEA, tiel potenca, tiel utila, kaj kun profesieca altnivela administristaro, estas ankoraŭ malplimulto de la tuta esperantistaro, pro diversaj kialoj; inter ili nescio; temperamenta malinklino al organizoj; nesufiĉo da mono; kaj registaraj malpermesoj, precipe pri transpagoj internaciaj.

Sed ekzistas multaj aliaj eblecoj, por jam utiligi Esperanton. Tra la mondo ekzistas naciaj Esperanto-asocioj, regionaj asocioj, urbaj societoj; kutime esperantistoj povas almenaŭ trovi aliajn esperantistojn. Kaj ne nur en la propra urbo; esperantisto, kiu vojaĝas, ofte povas trovi samideanojn. (Loka grupo ofte entuziasme bonvenigas vizitanton el alia lando, se li aŭ ŝi antaŭanoncas sin; tia vizito povas ebligi interesan kunvenon.)

Tiu, kiu deziras alilandajn kontaktojn, povas trovi korespondantojn, ofte kolegojn, per la anoncetaj paĝoj de esperantaj gazetoj. Se unu gazeto ne taŭgas, eble alia taŭgos; ekzistas pli ol cent gazetoj divers-celaj. Tiel oni povas trovi novajn interesojn, amikecojn, helpon pri diversaj aferoj. Tiel kolektantoj trovas utilajn kontaktojn, eblecojn interŝanĝi diversajn objektojn. Tiel, ankaŭ, oni eble sukcesos aranĝi interŝanĝon de vizitoj, aŭ alian turisman aferon, malpli koste ol sen tia helpo. Foje esperantisto eĉ trovis edzinon, aŭ esperantistino edzon, pere de Esperanto! Kaj kredeble preskaŭ ĉiutage, ie en la mondo, ia bona amikeco fondiĝas inter du esperantistoj.

Per nia ankoraŭ minoritata lingvo, esperantistoj jam havigis al si medikamentojn, kiujn ili urĝe bezonis; trovis parencojn, kiuj perdiĝis dum milito aŭ alimaniere; sukcesis en fakaj esploroj; vojaĝis en plurnaciaj karavanoj sen lingvaj problemoj; servis siajn ŝatokupojn kaj kolektojn, dum ili samtempe servis aliajn kies ŝatokupoj estis similaj; trovis postenojn aŭ dungis helpantojn; vaste larĝigis siajn kulturajn sciojn kaj spertojn; pligrandigis siajn mensojn, pliplenigis siajn korojn, pliriĉigis siajn vivojn.

Do ne demandu al serioza esperantisto, kiu praktikas sian esperantismon, “ĉu vi kredas, ke Esperanto iam sukcesos?” Tiu spertŭlo deziras, ke Esperanto sukcesu multe pli grandskale; sed li aŭ ŝi jam scias per sperto, ke Esperanto sukcesas.

Kukoloj en la Nestoj

Kio, en ĉiu kvinopo, ne apartenas al la grupo?

(Ekzemple: en la kvinopo «helena latina kretena sanskrita kopta» la ‘kukolo’ estas kretena, kiu signifas “stultega”, ofte laŭ medicina senco, pro malsano; la aliaj kvar estas antikvaj lingvoj.)

1. asterisko – komato – punkto – krisigno – apostrofo

2. abio – acero – akacio – aŭkuparo – ardezo

3. gerilo – makako – ĉimpanzo – gibono – mandrilo

4. lieno – tibio – tonsilo – miogalo – hepato

5. opalo – smeraldo – safiro – rubuso – ametisto

6. orgio – hobojo – klariono – mandolino – tubjo

7. lupeo – mikroskopo – episkopo – binoklo – lenso

8. cilindro – tiroido – kubo – piramido – konuso

9. monedo – emuo – papago – mopso – pingveno

10. Tokio – Barcelono – Kairo – Ateno – Varsovio

Versareto – pri ‘ig’ kaj ‘iĝ’

Jakobo kaj Jana subite decidis
ordigi la hejmon; do, ek al laboro!
de seĝoj leviĝis kaj vigle rapidis,
dum vangoj ruĝiĝis per forta fervoro.
Dum Jana zumante purigis la plankojn
kaj per tuko briligis la meblojn reĝ-trone,
Jakobo riparis tri seĝojn, du ŝrankojn,
kaj sin kuraĝigis per kant’ (baritone).
Kaj poste Jakobo plenigis sitelon,
ŝtupareton starigis por grimpi tre alte,
briligi fenestrojn, saluti ĉielon;
dum Jana sur seĝon starigis sin salte
por bretojn ordigi, vicigi la potojn,
araneon forigi, ĝustigi kovrilon —
Jakobo, ho ve, ne kontrolis la botojn,
kaj Jana ne provis la seĝan stabilon.
Ĉar pendis la laĉo — Jakobo ne ligis —
kaj salto de Jana renversis la seĝon —
jen Jana al tero sin alniveligis,
Jakobo flugigis sin rekte en heĝon.
Feliĉe rompiĝis nek vitro nek osto,
sed kanto ŝanĝiĝis al vortoj fiaĉaj,
kaj zumoj al laŭtaj lamentoj pri kosto
de fuŝoj pri-seĝaj kaj ankaŭ pri-laĉaj.
Ne plu tiun tagon la paro purigis,
ĉar ambaŭ ŝokiĝis, paliĝis, sidiĝis,
per kontuzoj plurloke sin tre purpurigis;
kaj pantalon-peco sur heĝo vidiĝis.

Takto

Oni sendis novan helpanton al sperta bestgardisto en bestĝardeno. Post diversaj konsiloj kaj avertoj, la spertulo ordonis al la novulo, helpi lin translokigi hienon de unu kaĝo al alia. La novulo iel venkis sian timon kaj eklaboris. Meze de la tasko, li diris: “Iru trankvile, leono… jam bonkonduta leono… nun iom pli antaŭen, leono…” ĝis la bestgardisto demandis — “Vi ne estas sperta, sed vi ne estas idiota; kial vi nomas hienon ‘leono’?” “Ĉit!” kaj la novulo flustris malantaŭ la mano, “ĉu vi ne komprenas, ke mi flatas la beston?”

Kiel Pastro Sakras

De pastroj de ĉiuj religioj, kredeble, la publiko atendas konduton modele bonan. Dum festvespero rilata al iu preĝejo, la pastro mem akcidente renversis tablon, kaj torto, ses glasoj kaj tuta biskvitaro disfalis en ĉiuj direktoj.

La granda frakasobruo atentigis ĉiujn. La pastro noble regis sin, glutis, kaj dum tuta minuto nur rigardis la katastrofon; poste li kviete komencis laŭeble ordigi la konfuzon, kaj kelkaj helpis lin. Sed unu sinjoro flustris al alia: “Mi neniam aŭdis tiel blasfeman silenton!”

Novaj Proverboj

Lernado era, era, era: kaj vi iam estos klera.
Malforta kandeleto venas: mallumo jam ne tute plenas.
Ne avaru, ne malŝparu.
Pripensu la filojn, forigu pafilojn.

 

reveni al Faktoj kaj Fantazioj
返回 Faktoj kaj Fantazioj

阅读次数 507 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *