9. Evitu nenecesajn neologismojn!

“Sur la terurajn grandegajn vortarojn
falis radio de lumo kaj ili komencis rapide
malgrandiĝi antaŭ miaj okuloj”.
(D-ro Zamenhof)

a) La neologismoj anstataŭ la “mal-vortoj”.
Iam ni ricevis de amiko jenan leteron:
“Ĉi kune mi resendas al vi la libron, kiun mi antaŭ du jaroj pruntis de vi. Pardonu, ke mi tiom longe lasis vin atendi. Verdire, mi ĝin forgesis. Mia memoro iĝas febla, el kio vi povas konkludi, ke mi oldiĝas.”

Nia Esperanto-konscienco protestis kontraŭ tiuj kaj aliaj neologismoj, kiuj celas anstataŭi la vortojn kun la prefikso mal. Kial iuj inter ni favoras tiujn kaj tiajn neologismojn?

Ni konsideru kelkajn argumentojn kontraŭ la uzado de ĉi tiu prefikso:En “Parnasa gvidlibro” prof. Waringhien diras, ke

“la ofta uzado de mal, ne aŭ sen por signifi la kontraŭojn… malutilas la poezion, ne ĉar ili estas nesufiĉe elvokantaj, sed ĉar ili estas kontraŭsence elvokantaj.” – “Kiel morfemo la negacio estas tute sena je poezia valoro. Ne rimarkante tion, kelkaj poetoj faris verajn kontraŭsencojn; por ke la leganto sentu la malon de koncerna impreso, ne sufiĉas kunmeti negacion kun la vortoj, kiuj ĝin esprimas, ĉar oni ne forigas la tiel evitendan impreson: oni elvokas la imagbildon, dum oni kredas ĝin forpeli. Dezirante priskribi grizan vintran tagon, Grabowski skribis: La tago malvarma, malgaja, sensuna…, verso taŭga por doni impreson de sunplena somertago: tiun bildon la uzo de mal ne forigas de la spirito de la leganto… Tiuj mal-vortoj estas vera plago por la poezio…”

En “Literatura mondo” 1932 Jean Forge traktas kun Stellan Engholm la saman temon:

“Do, laŭ vi Esperanto estas memstara literatura lingvo”, diras Forge, “sed ĉu vi, verkante ne sentas kelkfoje ĝian artefaritecon, ĝian konstruitecon? Ekzemple, la multaj pre- kaj sufiksoj laŭ mia sento malaltigas la literaturan forton de la lingvo. La vortoj, kiel malami, varmeta, malvarmega, ktp, ofte havas specialan esprimon aŭ terminon en la naciaj lingvoj; ili, por tiel diri, estas pli “palaj” en Esperanto ol en la nacia lingvo. Al mi ofte ŝajnas – mi faris kelkajn tiurilatajn eksperimentojn – ke teksto bone tradukita el Esperanto en nacian lingvon en sia tradukita formo pli impresas ol en sia antaŭa origina formo.”

“Tion mi ne sentas”, kontraŭdiras Engholm, “sed ni konsideru, ke ni staras ankoraŭ en la komenco de la literatura lingvo en Esperanto. Ĝi ankoraŭ estas uzata tro malmulte en la praktiko kaj tial la vortoj ankoraŭ ne penetris tre profunde en la sentojn de la esperantistoj – kiel tio okazis ĉe la ĉiutage uzata nacia lingvo…”

“Mi komprenas”, interrompis Forge, “vi estas prava: oni uzas Esperanton tro malmulte en la praktiko! Ni devas lerni rektan pensadon kaj sentadon en la lingvo. Precipe la originala verkisto devas liberiĝi tute de sia nacia lingvo”.

Ankaŭ Waringhien diras, ke nia lingvo ne estas sufiĉe elvokanta:

“Oni nomas elvokiveco de iu vorto ĝian kapablon veki en la spirito de la leganto vidimpreson, imagbildon: la vorto “neĝo”, ekzemple, estas elvokanta, ĉar aŭdante ĝin ni mense vidas la blankan kaj malvarman teron glimbrili de pala suno. Nu, tiun kapablon havas tro malmulte da Esperantaj vortoj: ĉiuj povas konstati, ke plej ofte nacilingva traduko de poemo estas pli elvokanta ol la eĉ pli perfekta Esperanta”. (“Parnasa Gvidlibro”).

Kaj same kiel Engholm, li opinias, ke la kaŭzo de la nesufiĉa elvokiveco (elvokanteco) estas “la maloftega uzado de Esperanto en la ordinara familia vivo”.

Observante nian Esperanto-praktikadon, ni povas konstati, ke ne nura parkera lernado, sed praktika uzado ligas la vortojn al la objektoj aŭ iliaj imagbildoj. Komence la vortoj estas al ni fremdaj kaj ni tradukas ilin, sed ju pli ni aplikas la lingvon, des pli firmiĝas tiu interligo kaj des pli frue ni komprenas kaj uzas ilin. Fine ni ne plu tradukas, ĉar ili fariĝas nia posedaĵo.

En la grupo, al kiu ni komence aliĝis, oni parolis preskaŭ ĉiam Esperanton, kaj ni trovis tion memkomprenebla por societo, kiu sin okupas pri fremda lingvo. Verŝajne dank’ al tiu kutimo oni ne sentis la por Waringhien kontraŭsencan elvokon de la mal-vortoj en la poemo “La pluva tago” tradukita de Grabowski:

La tago malvarma, malgaja, sensuna;
Ne haltas la ventoj kaj pluvo aŭtuna;
Vinujo je l’ muro putranta sin tenas,
Sed ĉiu ekblovo foliojn deprenas,
Kaj la tago – malvarma, sensuna.Mia vivo malvarma, malgaja, sensuna,
Ne haltas la ventoj kaj pluvo aŭtuna;
Miaj pensoj sin tenas je tempoj pasintaj,
Sed falas en vento esperoj velkintaj
Kaj la tagoj – malvarmaj, sensunaj.Ekhaltu, ho koro malgaja, ne plendu!
Post nuboj la suno radias – atendu!
Ne sola vi tiel kun sorto batalas,
En vivo de ĉiu la pluvo ja falas,
Kelkaj tagoj – malvarmaj, sensunaj.(El: Longfellow)
(Fund. Krestomatio)

Ni komprenis tiujn mal-vortojn ne laŭ la vojo: varma – malvarma, suna – sensuna, sed senpere, rekte. Kaj la poemo agordis nin malgaja, same kiel nuba pluva tago en novembro en nordaj landoj. Ni admiras la tradukinton, kiu sukcesis redoni en fremda lingvo la sentojn de la aŭtoro kaj tiel estigi la saman animstaton ĉe la leganto. La kelkfoja ripetiĝo de mal ne ĝenis nin, sed ĝuste kontribuis al tiu agordiĝo.

Kontraŭe, la vortoj, kiujn ni malofte aŭ neniam legas, aŭdas aŭ uzas, eĉ kiam ili ne estas konstruitaj per iuj afiksoj (kaj devas ja estis elvokivaj laŭ Waringhien) – ili ĉiam restas al ni fremdaj. Ekzemple, por iu traduko ni bezonis la vorton eglefino. Kaj kvankam ĉi tiu fiŝo estas tre populara en nia lando, kaj Esperanto jam multajn jarojn estas nia ĉiutaga lingvo, ni devis serĉi la tradukon en vortaro. La kaŭzo estas simple, ke en niaj ĉiutagaj interparoloj ni neniam uzis tiun vorton, ne bezonis ĝin (eble pro tio, ke ni ne ŝatas tiun fiŝon). Kaj tiel estas pri multaj aliaj vortoj, kaj ne nur en Esperanto.

Kiam ni eklernas Esperanton tamen ne ĉiuj vortoj estas al ni tute fremdaj. La vortojn, ĉerpitajn el nia gepatra lingvo aŭ el lingvo fremda, kiun ni lernis stude, ni ne bezonas traduki, sed komprenas ilin rekte, ekzemple la vortoj hundo, kato, lando estas por ĝermanaj popoloj senpere ligitaj kun la objektoj aŭ imagbildoj, kiujn ili prezentas, same kiel la tiel nomataj internaciaj vortoj, tio estas vortoj, apartenantaj al multaj lingvoj aŭ akceptitaj de ili, ekzemple: doktoro, telefono, telegrafo, organizo kaj similaj.

Nun ni rigardu la neologismojn, kiuj estas proponataj por anstataŭi la mal-vortojn, almenaŭ en poezio:

Neologismo Mal-vorto
basa
dura
febla
frida
humida
lanta
olda
pigra
rara
softa
streta
tarda
turpa
magra
kurta
obskura
plumpa
povra
trista
noci
malalta
malmola
malforta
malvarma
malseka
malrapida
maljuna
mallaborema
malofta
mallaŭta
mallarĝa
malfrua
malbela
malgrasa
mallonga
malluma
malgracia
malriĉa
malĝoja
malutili

Ni komprenas, ke al la proponintoj ĉi tiuj vortoj estas pli elvokantaj ol la koncernaj mal-vortoj, ĉar ili jam konis tiujn radikojn, ĉu el sia gepatra lingvo, ĉu el lingvoj fremdaj, kiujn ili jam lernis kaj pli multe praktikis ol Esperanton.

Sed al tiuj, kiuj ne scias fremdajn lingvojn kaj kies gepatra lingvo ne estas identa nek parenca al la lingvoj, el kiuj tiuj neologismoj estas prenitaj, tiuj vortoj diras same malmulte, kiel la samsencaj vortoj el la lingvoj sanskrita, japana aŭ bantua.

Al tia “unulingvulo” estas tute egale, ĉu febla signifas malforta kaj olda = maljuna aŭ inverse, ĉar mankas al li la apogo de fremdaj lingvoj. Sed Zamenhof donis al li alian apogon: la afiksojn – ĉi-okaze la prefikson mal, kaj la vortojn tiel kunmetitajn li komprenos komence efektive per ĉirkaŭvojo, sed poste – per ofta uzado – per vojo rekta, same kiel ni lernas ĉiun alian novan vorton.

Per regula praktikado de fremda lingvo ni vivigas la vortojn; ili ricevas por ni sian signifon kaj ni lernas pensi en ĝi; tial oni plej funde ĝin lernas, loĝante kelkan tempon en la koncerna lando, kie oni devas uzi ĝin. Por esperantistoj tiu “lando” estas la lokaj grupoj, la internaciaj kongresoj, la interpersonaj paroloj kaj korespondaj rilatoj inter kaj ekster la limoj de la propra lando, kaj ne malplej – nia literaturo.

Povi uzi la lingvon tiom intense, kiom nian gepatran lingvon, postulas persistajn penadon kaj ekzercadon, por kiuj ni uzu ĉiun taŭgan okazon. Oni pripensu, ke ion valoran oni neniam akiras senpene! La ofta kontraŭdiro, ke “en interrilatoj naciaj oni uzu la nacian lingvon, ĉar Esperanto estas destinita nur por rilatoj internaciaj”, ŝajnas al mi travidebla preteksto por kaŝi oportunemon. Oni legu la opinion de Zamenhof pri la uzado de Esperanto en nacia kadro en Originala Verkaro, paĝo 401.

En la multaj Esperanto-kongresoj, kiujn ni partoprenis, frapis nin ĉiufoje denove kiom facile kaj lerte multaj “unulingvuloj” manipulas Esperanton, kiom flue ili defendas sian opinion aŭ atakas opinion kontraŭan, kiom verve ili esprimas sian kritikon, indignon, koleron kaj plezuron kaj kiom tuje ili reagas per konsentaj, malaprobaj aŭ ŝercaj interrompoj, eĉ per vortludoj. Mal-vortoj ne ĝenas ilin, nek la aŭskultantojn. La kaŭzo? Ĉar Esperanto en ili vivas!

Kontraŭe, multaj aliaj, eĉ kleruloj pretendantaj scii kelkajn lingvojn, balbutas, serĉas vortojn, evidente tradukas, ĉar… mankas al ili konstanta praktikado, kaj pro tio Esperanto por ili ankoraŭ ne estas elvokanta.

La favorantoj de la “anti-mal-vortoj” proponis ilin por la poezio, por la alta literatura lingvo, por krei ekvivalentojn de tiuj vortoj, kiuj en naciaj lingvoj estas uzataj en “alta stilo”, ne en la ĉiutaga vivo.

Ĉu la Esperantaj ekvivalentoj de tiaj vortoj vere esprimas la “altsferan signifon”, kiun la poetoj volas sentigi al ni?
En sia verko “Kien la poezio?” Brendon Clark diras pri tio:

“La argumentado, ke la neologismoj en Esperanto estas analogaj al la poeziaj vortoj de la naciaj lingvoj estas disputebla. Plejparte tiuj poeziaj vortoj estas postvivantoj de iu antaŭa formo de la sama lingvo; ili ne estas la nekonataj antaŭirantoj de ia estonta formo.”

Grava demando estas: ĉu la legantoj rekonas en tiuj vortoj ion similan al la literaturaj aŭ poeziaj vortoj el siaj naciaj lingvoj? Ni sincere konfesas, ke ĝis nun ili impresas nin kiel vortoj fremdaj, sen ia speciala koloro aŭ odoro. Kaj tiun impreson havas ankaŭ multaj aliaj esperantistoj. La kaŭzo estas evidenta: en naciaj lingvoj tiaj vortoj apartenas al altstilaj literaturaĵoj, kiel poemoj, paroladoj, predikoj k.s. Kaj limigitaj en tiu kadro ili konservis sian aromon. Sed uzataj en la ĉiutaga lingvo ili sonas komike.

Nia lingvo estas ankoraŭ sufiĉe juna. Pro tio la priparolitaj neologismoj ankoraŭ ne distingiĝas kiel vortoj poeziaj kaj altprozaj. Kaj ili neniam distingiĝos tiaj, se niaj aŭtoroj ne ĉesos uzi ilin en la ordinara, ĉiutaga literaturo.

Se Esperanto efektive bezonas vortojn literaturajn, la uzado klare montru ilin tiaj. Ili aperu do ekskluzive en poezio kaj en altstila prozo. Nur en tiu okazo ili povos iom post iom ricevi la deziratan aromon, dum la mal-vortoj ne forglitos el la uzado kaj la lumo, kiu iam falis sur la terurajn grandegajn vortarojn, ne estingiĝos.
b) Aliaj neologismoj.

Krom la neologismojn, kiuj celas anstataŭi malvortojn, oni jen kaj jen uzas aliajn neologismojn nenecesajn, ĉar ekzistas taŭgaj vortoj por ili en la fundamenta lingvo, ekzemple: ascendi kaj descendi = respektive supreniri kaj malsupreniri: oni ascendas aŭ descendas ŝtuparon. Kial oni ne supreniras aŭ malsupreniras la ŝtuparon? “Ili estas tro longaj”, oni diras. Nu, ni uzis dum 35 jaroj Esperanton en la ĉiutaga vivo, sed neniam trafis nin la troa longeco de tiuj vortoj. Ankaŭ pri tio ni devas diri, ke la kaŭzo estas, ke supreniri kaj malsupreniri estas por ni vortoj vivantaj. Kaj tial neniel fremdaj kaj strangaj. Ascendi kaj descendi ni sentas kiel vortojn fremdajn, same kiel alilingvajn vortojn en nia gepatra lingvo, kiujn ni kontraŭbatalas, se nia gepatra lingvo jam posedas taŭgan vorton kaj ne bezonas prunti el lingvoj fremdaj.

Ne ekzistas motivo kontraŭbatali vortojn inter Ekzemple, oni povas uzi kremacio apud cindrigoevolui apud disvolviĝiaŭtoro apud verkinto, verkistobraceleto apud ĉirkaŭmanoredakcio apud redaktado, redaktoraro, redaktejoinspektoro apud inspektistoprononco apud elparolo;giganto apud grandegulo, kaj tiel plu.
Tiaj internaciaj vortoj posedas en nia lingvo validan pasporton laŭ la 15-a regulo de Plena Gramatiko de Esperanto el la Fundamento:

“La tiel nomataj vortoj fremdaj, t.e. tiuj, kiujn la plimulto el la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en Esperanto sen ŝanĝo, ricevante nur la ortogafion de tiu ĉi lingvo; sed ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la fundamentan kaj la ceterajn formojn de tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo Esperanto.”

Sed kial floto apud ŝiparo? Kial bunta apud diverskolora, multkoloraascendi apud supreniriincendio apud brulegoreportero apud raportistopolmo apud manplatopojno apud manradikokirko apud preĝejopolekso apud dikfingrogluteo apud sidvangopado apud vojetodesapontiapud seniluziigispektatoro apud rigardanto ktp?

Jen vortoj, kiujn mi kolektis ne el poezio aŭ alta prozo, sed el komunlingvaj artikoloj, noveloj, romanoj.

Kial la verkintoj uzas tiujn vortojn? Se ili juĝis ilin pli internaciaj, ol la fundamentajn, profitus el tio nur tiuj, kiuj scias la lingvojn, el kiuj ili etas prenitaj. Sed la “unulingvulo” kies gepatra lingvo ne kontribuis al tiu listo nur malprofitas!

Ĉu ili opinias la novajn vortoj pli belsonaj? Ni opinias la malnovajn ne malpli belsonaj. Ĉu ili trovas la malnovajn tro longaj, tro kunmetitaj, nesufiĉe elvokantaj? Nu, se oni uzas Esperanton tiom regule, ke ĝi iĝis familiara, tiam la vortoj, kiel ekzemple supreniri kaj malsupreniri estas same facile uzeblaj, kaj same elvokantaj, kiel la vortoj unu- aŭ duelementaj.

Kutimo kaj rutino venkos la komencajn barojn!

Ĉu ni kontraŭu do ĉiujn neologismojn? Kompreneble ne! La vivo, la socio, al tekniko, la scienco konstante evoluas, kaj kune kun ili evoluas la lingvo, kiun ili trapenetras. Observu ekzemple dum nur unu tago la uzon de via nacia lingvo, kaj vi konstatos, ke plurfoje vi surpaŝas sciencan aŭ teknikan vorton. Nuntempe ni ne povas malhavi vortojn, kiel demoralizi, diskrediti, partizano, staplo, rapsodo, tombolo, valuto (ĉiuj Zamenhofaj) kaj: aspirino, buldozo, celofano, devaluti, difterio, elektrono, fascini, garaĝo, helikoptero, hormono, insulino, mentolo, mitralo, nilono, penicilino, plasto, erodi, vitamino, viskozo, viruso, reaktoro, sero, roboto, saboti, stencilo ktp.

Klopodi bari la eniron en la komunan lingvon de tiuj kaj similaj vortoj kaj anstataŭigi ilin per vortoj priskribaj estus malracie, eĉ neeble.
Sed ni povas – kaj eĉ devas – kontraŭstari tiajn neologismojn, kiaj efektive estas nenecesaj en la komuna lingvo, precipe tiajn, kiaj celas nuligi la sistemecon de Esperanto, aboli la uzadon de afiksoj kaj klasikaj kunmetaĵo kaj per tio – ĝiajn plej karakterizajn kaj allogajn trajtojn, kiuj faras la lingvon facile lernebla eĉ por tiuj, kiuj ricevis nur elementan instruon.

En la alta literaturo – proza kaj poezia – la aŭtoroj kaj tradukantoj havu la rajton uzi siajn specialajn vortojn literaturajn, kondiĉe, ke ili klarigu ilin, sed ili ĉezu uzi ilin en artikoloj, noveloj, romanoj kaj aliaj verkoj, por kiuj la klasikaj formoj kaj esprimmanieroj sufiĉas.

c) La karaktero de “Plena Vortaro”(1).

Kiam ni riproĉis nian maljunan amikon, ke li uzis la neologismojn febla kaj olda (en oldiĝi) anstataŭ malforta kaj maljuniĝi, li respondis al mi: “Sed ili ja troviĝas en Plena Vortaro!”

Tiun respondon oni plurfoje povas aŭdi, tamen ĝi montras miskomprenon pri la karaktero de Plena Vortaro kaj pri la tasko de la vortaristo. Oni pensas, ke Plena Vortaro estas oficiala, almenaŭ ke ĉiuj vortoj en ĝi estas rekomendindaj!

Kiom ajn ni admiras Plenan Vortaron – oficiala ĝi ne estas kaj ne ĉiuj vortoj en ĝi estas rekomendindaj!
La tasko de la vortaristo estas registri ĉiujn vortojn, uzitajn en la literaturo, por ke la leganto, kiu renkontas nekonatan vorton, povu trovi ĝian signifon en la vortaro. Pri Plena Vortaro tio ne signifas, ke la koncerna vorto estas oficiala aŭ rekomendinda. La uzantoj atentu, ĉu la vortoj en Plena Vortaro komenciĝas per granda litero – kio signifas oficiala – aŭ per malgranda litero – kio signifas neoficiala. Montriĝis tamen, ke tiu diferencigo inter “oficiala” kaj “neoficiala” al multaj ne estas sufiĉe klara. Eble estas pli bone estontece presigi la neoficialajn vortojn ruĝaj! (2)

Oni uzu neologismojn el Plena Vortaro nur, se la lingvo ne disponas pri taŭga vorto oficiala!

Oni ankaŭ ne kreu mem facilanime novan vorton, sed antaŭe bone pripensu la intencon. La jena ekzemplo estu instruo: la vorto preĝejo signifas “konstruaĵo en kiu oni preĝas” (P.V.), do ankaŭ judaj kaj mahometanaj konstruoj, en kiuj oni preĝas, estas preĝejoj, kvankam oni prefere nomas ilin respektive sinagog kaj moskeo.

En la lasta tempo aŭdiĝis la propono enkonduki por kristanaj preĝejoj la vorton kirko. La propono naskiĝis evidente el sento pri simetrio: “se judoj kaj mahometanoj posedas apartan vorton por tiu konstruaĵo, kial do ne ankaŭ kristanoj havu ĝin?” – oni rezonas.

Ni ne volas tuŝi la demandon, ĉu la vorto “kirko” estas tiom internacia, kiom “sinagogo” kaj “moskeo”; pli grava demando estas: ĉu aparta nomo por kristana preĝejo estas necesa? Ni opinias, ke ne. La uzado de sinagogo kaj moskeo limigis la signifon de preĝejo al: “konstruaĵo, en kiu preĝas kristanoj”. Ĉiu mem povas konstati tion: legante la vorton “preĝejo”, pri kio ni pensas? Ordinare pri kristana, ne pri juda aŭ mahometana preĝloko. En la praktiko ĝi do estas konata preskaŭ nur en tiu signifo. Kial do enkonduki la vorton kirko? La evoluo donis al preĝejo duan signifon, kaj ni opinias, ke estas konsilinde registri ĝin en Plena Vortaro. (3)
Neologismojn oni kreu nur en okazo de vera bezono. Tiu bezono ne montriĝis koncerne la vorton kirko kaj koncerne plurajn aliajn.

1. Kiam estis verkita la libro, PIV ankoraŭ ne aperis, kaj la ĉefa normiga vortaro estis Plena Vortaro. Nun, kiam PV jam malnoviĝis, ĉio pri ĝi dirita povas esti valida koncerne ankaŭ PIV’on kaj Novan PIV’on. – Mevo
2. En NPIV la findamentaj vortoj estas markitaj per komenca steleto. La vortoj poste oficialigitaj estas markitaj per la cifero, signifanta la numeron de oficialaj aldonoj al la fundamenta vortaro. Se al la vorto mankas kaj steleto, kaj cifero – do la vorto estas neoficiala. Kompreneble, tio ne signifas, ke la vorto estas malpermesita por uzado, sed oni prefere trovu la oficialan ekvivalenton aŭ sinonimon por ĝi. – Mevo
3. En Nova PIV la vorto “preĝejo” havas jam du signifojn. La unua restas la sama, kiel en PV. La dua, markita per vinjeto “komunuza senco”, tekstas: “Kristana preĝejo”. – Mevo

Reveni al Ne tiel, sed tiel ĉi

阅读次数 511 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *