1. Kio estas stilo?

La vorto stilo devenas de la latina stilus, la skribilo de la antikvaj romanoj; bastoneto, kiu havis ĉe unu ekstremo pinton, ĉe la alia – plataĵon. Per la pinto ili skribis, kion ili volis memori, sur tabuleton, kovritan je vakso, kaj per la plataĵo ili glatigis la vakson, kiam ili ne plu bezonis la notaĵon aŭ volis fari en ĝi ŝanĝon.

La nomon stilus ili rilatigis ankaŭ kun la skribitaĵo kaj tiam ĝi signifis skribmaniero, kaj en tiu signifo ni konas nun la vorton stilo. Komparu ĝin ekzemple kun la vorto plumo, el kiu nun estiĝis kelkaj esprimoj, ekz. pri iu, kiu skribis amare ni diras, ke “li trempis sian plumon en galon”; kiu skribas akre – “havas akran plumon”, kaj kiu verkas bonstile – “havas plumon bone tranĉitan”.

Simile vastiĝis la signifo de la vorto stilo: la skribilo iĝis ankaŭ la skribmaniero. En tiu signifo stilo povas havi diversajn ecojn: ĝi povas esti bela aŭ malbela, konsiza aŭ malkonciza, simpla aŭ malsimpla, flua aŭ rigida, eleganta aŭ vulgara, peza aŭ malpeza, ktp laŭ la maniero, en kiu oni sin esprimas. Ekzistas ankaŭ pure persona stilo, per kiu iu aŭtoro distingiĝas de aliaj aŭtoroj. Laŭ tia stilo oni eĉ povas rekoni la verkinton.

Ankaŭ diversaj temoj havas sian propran stilon. En tiu senco ni konas stilojn ofican, komercan, juran kaj predikan aŭ “katedran”. Propran stilon havas, fine, ĉiu lingvo, nome ĝeneralan esprimmanieron, vortordon, frazkonstruon kaj spiriton, kiuj kune formas la kanvason, sur kiu oni brodas la personan, la fakan kaj la okazajn stilojn.

Reveni al Ne tiel, sed tiel ĉi

阅读次数 739 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *