7. Nesufiĉa akcento.

La akcento, kiun la vorto bezonas, estu klara. Sub nekonsciata influo de la gepatra lingvo oni ne ĉiam atentas tion, pro kio la bildo, kiun oni volas krei en la imago de la leganto, ne estas same klara en Esperanto kiel ĝi estas en la originalo, eĉ povas kaŭzi dubon kaj miskomprenon, ekz.:

Ne tiel… sed tiel ĉi…
1. Ne unu momenton mi bezonis atendi. 1. Eĉ ne unu momenton mi bezonis atendi.
2. Ne unu fojon mi havis motivon plendi pri la konduto de la knabo. 2. Eĉ ne unu fojon mi havis motivon plendi pri la konduto de la knabo.
3. Li estis tiom surda, ke li ne povis aŭdi unu vorton de la parolado. 3. Li estis tiom surda, ke li eĉ ne unu vorton de la parolado povis aŭdi.
4. Jaĉjo ne diris vorton. 4. Jaĉjo ne diris eĉ unu vorton, aŭ: Jaĉjo tute silentis.
5. Ne unu fojon dum tiu tempo mi renkontis lin. 5. Eĉ ne unu fojon dum tiu tempo mi renkontis lin.
6. Miaj instruistoj vane instruis al mi skribi legeble. Skribi legeble mi ankoraŭ ne povas. 6. Miaj instruistoj vane instruis al mi skribi legeble. Skribi legeble mi ankoraŭ nun ne povas.
7. Jam en mia dudekjara aĝo mi estis konvinkita – kaj tia mi estas ankoraŭ – ke Esperanto venkos. 7. Jam en mia dudekjara aĝo mi estis konvinkita – kaj tia mi estas ankoraŭ nun – ke Esperanto venkos.
8. Al li ŝi korligiĝis kiel neniam antaŭe al iu. 8. Al li ŝi korligiĝis kiel neniam antaŭe al iu alia; aŭ: … kiel al neniu antaŭe.
9. Forgesante mian laboron kaj ĉion, mi kuris al la brulo. 9. Forgesante mian laboron kaj ĉion alian, mi kuris al la brulo.
10. Kiel mi ŝi forlasis sian hejmon por migri al Nov-Zelando. 10. Same kiel mi ŝi forlasis sian hejmon por migri al Nov-Zelando.
11. Kvankam vi ne vidis lin, mi tamen havas filon kaj tre bravan. 11. Kvankam vi ne vidis lin, mi tamen havas filon kaj eĉ tre bravan.
12. Regajigis ŝin, ke iu atendas ŝin, se estas nur fraŭlino B. 12. Regajigis ŝin, ke iu ŝin atendas, eĉ se estas nur fraŭlino B.
13. Li ne havis glitŝuojn. Li eĉ ne havis ŝuojn. 13. Li ne havis glitilojn; eĉ ŝuojn li ne havis; aŭ: Li ne havis glitŝuojn; eĉ ordinarajn ŝuojn li ne havis.

Rimarkoj ĉe:
1. “Ne unu momenton” povas signifi “neniun momenton” kaj “pli ol unu momenton”. La celo de la originalo estas: “neniun momenton” – “eĉ ne unu momenton”. Same ĉe 2.
3. Tio signifas, ke la tutan paroladon li povis aŭdi, escepte de unu vorto!
6. Voĉe oni povas akcenti “ankoraŭ”, sed legate tiu akcento ne reliefiĝas. Tial estas necese aldoni la vorton “nun”.

Reveni al Ne tiel, sed tiel ĉi

阅读次数 483 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *