(Mark malfermas pordon.)
Mark: – Bonvenon!
Ana: – Dankon!
Mark: – Eniru, mi petas.
Ana: – Dankon.
Mark: – Ĉu vi volas trinki ion?
Ana: – Jes, volonte.
Mark: – Ĉu vi volas sukon aŭ akvon?
Ana: – Sukon, mi petas.
Mark: – Jen por vi. Estas pomsuko.
Ana: – Mi dankas.
Mark: – Ĉu vi dum longa tempo loĝas en Novjorko?
Ana: – Jes, dum mia tuta vivo.
Mark: – Mi komprenas. Mi nur dum tri semajnoj loĝas ĉi tie.
Ana: – Kie vi loĝis antaŭe?
Mark: – Antaŭe mi loĝis en Ĝenevo, Svislando.
Ana: – Interese.
Mark: – Miaj gepatroj trovis bonan laboron ĉe UN en Novjorko.
Ana: – Ĉu viaj gepatroj laboras tie nun?
Mark: – Jes, ili estas diplomatoj.
Ana: – Mi komprenas.
Mark: – Venu, mi prezentos mian familion al vi.