Ana Pana – 06 – Prezentoj

Mark: – Jen estas mia panjo.
Patrino de Mark: – Saluton, Ana!
Ana: – Saluton!
Patrino de Mark: – Mi nomiĝas Nina.
Ana: – Agrable renkonti vin.
Mark: – Jen mia paĉjo. Li nomiĝas Kristofer. Sed multaj nomas lin Kriĉjo.
Ana: – Saluton, Kristofer!
Patro de Mark: – Agrable renkonti vin, Ana. Diru Kriĉjo, mi petas.
Mark: – Ankaŭ estas kato en nia familio.
Ana: – Kiel ĝi nomiĝas?
Mark: – Ĝi nomiĝas Zap.
Ana: – Bela vi estas Zap.
Zap: – Mjaŭ.
Mark: – Li jam ŝatas vin.
Ana: – Bonege. Mi jam ŝatas lin.
Mark: – Ĉu vi havas katon?
Ana: – Ne, sed mi ŝatus havi katon.
Mark: – Kial vi ne havas katon?
Ana: – Ĉar miaj gepatroj ne volas havi katon.
Mark: – Mi komprenas.
Ana: – Ĉu vi havas ankaŭ hundon?
Mark: – Ne nun. En Svislando ni havis hundon.
Ana: – Kial vi ne havas ĝin ĉi tie?
Mark: – Ĉar ŝi mortis antaŭ du jaroj.
Ana: – Mi bedaŭras. Kiel ŝi nomiĝis?
Mark: – Ŝi nomiĝis Zip. Sed nun ni havas Zap.
Ana: – Jes, tre bone.

Reveni al Ana Pana

返回 Ana Pana

阅读次数 51 legintoj

发表回复

您的邮箱地址不会被公开。 必填项已用 * 标注