Jen mia familio!
En mia familio estas kvin (5) personoj. Estas mi, mia patrino kaj mia patro. Mi havas ankaŭ fraton kaj fratinon. Mi do havas du gefratojn. Ili estas pli junaj ol mi. Mia patrino estas la plej aĝa en nia familio.
Miaj gepatroj posedas apartamenton. En ĝi ni loĝas. En la apartamento estas tri dormoĉambroj, salono, kuirejo, kaj necesejo. Do, entute estas ses (6) ĉambroj. Mi havas mian ĉambron kaj miaj gefratoj havas sian ĉambron.
Miaj gefratoj tre similas. Ili fakte estas ĝemeloj. Mia fratino havas dek du (12) jarojn. Kiom da jaroj havas mia frato? Ankaŭ dek du. Ĝemeloj ja estas samaĝaj :-).