Ana Pana – 08 – Kiu estas Mark?

Panjo: – Kion vi faris posttagmeze?
Ana: – Mi estis ĉe Mark.
Panjo: – Kiu estas Mark?
Ana: – Li estas nova knabo en mia lernejo.
Panjo: – Bone. Ĉu vi ŝatis esti ĉe li?
Ana: – Jes, ni agrable parolis pri diversaj aferoj.
Panjo: – Mi ĝojas, ke vi trovis novan amikon.
Ana: – Ankaŭ mi ĝojas pri tio.
Panjo: – Kial li komencis en via lernejo meze de la semestro?
Ana: – Liaj gepatroj trovis bonan laboron ĉi tie.
Ili estas iaj diplomatoj.
Panjo: – Mi komprenas. Ili antaŭe loĝis en alia urbo, ĉu?
Ana: – Jes, en Ĝenevo.
Panjo: – Do, li venas el Svislando en Eŭropo.
Ana: – Jes, prave.
Panjo: – Ĉu vi scias, kiom da naciaj lingvoj ekzistas en Svislando?
Ana: – Ne. Mi ne certas. Ĉu eble du? La franca kaj la germana.
Panjo: – Estas kvar naciaj lingvoj en Svislando!
Ana: – Kiuj krom la franca kaj la germana?
Panjo: – Ankaŭ la itala kaj la romanĉa.
Ana: – Interese.

Reveni al Ana Pana

返回 Ana Pana

阅读次数 39 legintoj

发表回复

您的邮箱地址不会被公开。 必填项已用 * 标注