Ana Pana – 10 – Kion vi ŝatas fari?

Ana: – Kion vi ŝatas fari?
Mark: – Mi ŝatas fari multajn aferojn.
Ana: – Ĉu vi ŝatas bicikli?
Mark: – Jes, sed mi ne havas biciklon ĉi tie.
Ana: – Mi havas du biciklojn, unu montobiciklon kaj unu urbobiciklon.
Mark: – Bonege. En Svislando ankaŭ mi havis montobiciklon.
Ana: – Ni povus kune bicikli iam, se vi ŝatus.
Mark: – Jes, volonte.
Ana: – Mi ĝojas.
Mark: – Kion alian vi ŝatas fari dum via libertempo?
Ana: – Mi ankaŭ ŝatas ludi tenison kaj kanti.
Mark: – Same mi! Sed mi ne tre bone kantas.
Ana: – Kion alian vi ŝatas fari?
Mark: – Mi tre ŝatas ludi komputilludojn.
Ana: – Ĉu vere?
Mark: – Jes, estas vere amuze.
Ana: – Kio pri libroj? Ĉu vi ŝatas legi librojn?
Mark: – Kelkfoje, kiam mi havas tempon kaj trovis iun bonan libron.
Ana: – En kiu lingvo vi preferas legi?
Mark: – En la franca. Ankaŭ en la angla kaj la germana mi povas senprobleme legi.
Ana: – Tre bone. Do, vi estas kaj sportema kaj kantema kaj lingvema.
Mark: – Jes, sed mi plej ŝatas ludi komputilludojn!
Ana: – Nekredeble.

Reveni al Ana Pana

返回 Ana Pana

阅读次数 57 legintoj

发表回复

您的邮箱地址不会被公开。 必填项已用 * 标注