Jen Nia Mondo 2 Leciono 19

Jen Nia Mondo 2
这是我们的世界(二)

Leciono 19

Lingvoj

Lingvoj

P. Diru al mi, Helena, kia homo estas Oavido?
H. Ho, tre klera. Li studis natursciencon en la universitato, kaj nun li instruas lingvojn al la supera klaso de la gimnazio.
P. Do li estas ne nur sciencisto, sed ankad lingvisto! Kiel li lernis paroli la lingvojn sufiĉe bone por instrui ilin?
H. Unue, li ĉeestis kursojn kaj sukcesis ĉe la ekzamenoj; due, li multe vojaĝis; kaj trie, li edziĝis kun Maria, kiu edukiĝis en Francujo kaj tre flue parol as la francan.
P. Mi ne miras, do, ke li bone progresis. Cetere, laŭ mi, estas multe pli facile kompreni lingvon, ol parol I gin. Ĉu vi ne konssntas?
H. Jes, kaj duoble pli facile legi ol skribi. La unua problemo, kiam oni komencas lerni novan lingvon, estas prononci la vortojn ĝuste, precipe kie temas pri nekutimaj sonoj.
P. (ridante) Kaj la dua estas kompreni la sencon!
H. Davido donis al mi bonan konsilon. Lad li, kiam oni ne komprenas, oni ripete demandu: ‘Kion signifas tiu vorto?’, ad: ‘Kiel oni nomas tion?’…
P. Mi konsentas. Oni ne hezitu fari demandojn. Tiel oni lernas paroli ĝuste. Lad mi, tre gravas la ĉiutaga konversacio. En la lemejoj oni tro ofte studas nur klasikafojn.
H. Sed mi preferas ankad havi iom da poezio kaj literaturo. Tio donas pli da intereso.
P. Por mi la ĉefa problemo estas ne la gramatiko, sed la vortprovizo. Oni devas lerni tiom da vortojl
H. Almenaŭ en Esperanto tiu problemo ne estas tiel akra, kiel en allaj lingvoj. Tre helpas la sistemo de afiksoj.
P. Konsentite; tamen, ĝi restas problemo. lam mi komencis lerni la rusan; sed mi devis rezigni pro la amaso da vortoj, kiujn mi tute ne povis memori!
H. Aŭskultu: venis al mi ideo. Ni volas ekzerciĝi pri la franca lingvo, ĉu ne? Tiel ni estos pretaj por nia ferio. Davido kaj Maria povus helpi ninl Ni invitu ilin vespermanĝi ĉe ni!
P. Se ili venos, ni estos kvar. Kaj inter tiu kvaro estos parolata nur la franca.
H. Aŭ Esperanto! Esperanto estas kvinoble pli facile lernebla, ol la franca!
P. Se ili venos, ni estos kvar. Kaj inter tiu kvaro estos parolata nur la franca.
H.Aŭ Esperanto! Esperanto estas kvinoble pli facile lernebla, ol la franca!

 

返回 Jen Nia Mondo 2 这是我们的世界(二)

阅读次数 762 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *