Jen Nia Mondo 2 Leciono 20

Jen Nia Mondo 2
这是我们的世界(二)

Leciono 20

Aĉeti

H. Ĉu vi havas la liston, kara?
P. Jes, kompreneble.
H. Donu ĝin al mi, mi petas … Dankon Hm.
Sapo, lesivpulvoro, dentopasto, ciro, maizflokoj, kremo – Kio? Tabako? Alumetoj? Sed ĉu vi ne ĉesis fumi?
P. Cigaredojn, jes. Mi ĉesis fumi cigaredojn. Sed anstataŭe mi decidis fumi pipon. Se mi tute ĉesus fumi, mi fariĝus vere malbonhumora. Almenaŭ pipo ne estas tiel malsaniga, kiel cigaredoj.
H. Temas ne pri sano, sed pri mono.
P. (rapide) Kion vi opinias pri tiuj roboj?
H. Tiu ruĝa estas bela … Ĝin mi preferas Iaŭ stilo, sed ne laŭ koloro. Se la koloro estus alia, mi tre ŝatus ĝin. Pri la tabako – –
P. Ĉu vi ne diris, ke vi volas aĉeti ŝtofon? Ĉu vi mezuris, kiom vi bezonas?
H. Jes, mi bezonas sufiĉe grandan pecon: ĝi devas esti longa du metrojn, kaj unu metron larĝa. Sed tiajn varojn mi preferas aĉeti en la urbocentro, en granda magazeno. En la malgrandaj butikoj la prezoj estas tro altaj.
P. Jes, ĉi tie ĉio estas tro multekosta. Oni trovas pli favorajn prezojn en la superbazaro. Ni iru tien.
H. Ĉu ni trafu la buson?
P. Ne, ĝi kostas tro. Kontrolu la liston denove.
H. Karotoj, ovoj, pano, butero, margarino, inko, poŝtmarkoj … Afi, vidu, komencis pluvi. Se ni iros al la superbazaro, ni malsekiĝos.
P. Do ĉu ni tamen aĉetu ĉi tie, en la malgrandaj butikoj?
H. Kial ne? Finfine oni ne povas kalkuli ĉiun pencon.
P. Ĝuste. Jen la tabakbutiko, trans la strato. Ni eniru!

返回 Jen Nia Mondo 2 这是我们的世界(二)

阅读次数 599 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *