Jen Nia Mondo 2 Leciono 23

Jen Nia Mondo 2
这是我们的世界(二)

Leciono 23

Turistoj kaj Turismo

H. Ĉu vi rimarkis, ke la urbo estas plena da turistoj?
P. Jes, plena. Hodiaŭ matene unu turisto alparolis min. Li demandis, kie estas garaĝo, por ke li aĉetu benzinon. Post kiam mi direktis lin al la garaĝo, li petis informojn pri la poŝto, pri telegramoj, kaj eĉ pri publika necesejo!
H. Nekredeblel Eble vi aspektis kiel helpema policano.
P. Pri tio mi dubas.
H. Hierati mi vidis usonanon, kiu provis ŝanĝi la radon de sia auto.
P. Kie estis tio?
H. Ĉe la dekstra flanko de la ponto.
P. Kiel vi sciis, ke li estas usonano?
H. Car li uzis usonan parolmanieron por demandi pri garaĝo.
P. Kial li serĉis garaĝon? Ĉu ankaŭ li volis aĉeti benzinon?
H. Ne, ne: por ripari la difektitan radon, vi stulta!
P. Hmm. Cu vi scias, ke dek milionoj da vizitantoj venis al nia lando en la pasirita jaro?
H. Tio estas grandega nombro.
P. lli venas el nordo kaj sudo, el okcidento —
H. – kaj oriento. Hieraŭ mi vidis ankaŭ tri japanojn, sur la benkoj apud la telefonejo.
P. Ho, ĉu vere? Sed la turismo estas malbone organizita en nia urbo: ĉu vi ne konsentas? Anstataŭ lasi la vizitantojn sen helpo, la urba konsilantaro devus starigi turisman servon por helpi ilin.
H. Jes, eble en la mezo de la ĉefplaco, aŭ en la stacidomo.
P. Kaj krom starigi tian servon, ĉu la urba konsilantaro ne devus presigi prospekton, kun informoj pri la vidindaĵoj kaj tiel plu?
H. Mi kredas, ke tiu prospekto jam ekzistas.
P. Jes, sed nur en unu lingvo. Gi devus esti plur- lingva. Tio vere signifus paŝon antaŭen.
H. Precipe, se ĝi inkluzivas Esperanton!

返回 Jen Nia Mondo 2 这是我们的世界(二)

阅读次数 557 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *