Elektra Aviadilo Aprobita 电动飞机取得飞行许可

Aŭtoro: Paulo Cesar Pires

Hieraŭ (merkrede, la 10-an) la Eŭropa Aviada Sekureca Agentejo, EASA, anoncis la aprobon de tuta elektra aviadilo, kiu posedas du sidlokojn kaj celas ĉefe pilototrejnadon – ĝi estis disvokvita de la slovena firmao Pipistrel Aircraft.

“Tiu estas la unua elektra aviadilo komfirmita de EASA, kaj certe ĝi ne estos la lasta”, tion diris Patrick Ky, kiu estas la ĉefestro de EASA, citita en ties gazetara komunikaĵo. La koncerna atestilo rajtigas la flugadon, kaj ĝi nepras por la agado de nova aviadilo.

La aviadilo nomiĝas “Velis Electro”, kaj laŭ Ivo Boscarol, kiu estas ĉefestro de la fabrikanta firmao “ĝi estas sufiĉe pli silenta ol aliaj aviadiloj, kaj ne produktas brulgasojn”.

Origina titolo: Eŭropo donis la unuan flugpermeson koncerne al elektra aviadilo

选自 https://esperanto.blog

返回本栏目目录 reveni al la listo de tiu ĉi rubriko

阅读次数 1,297 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *