La »rifuĝintoj« ne estas rifuĝintoj

Ekde 2015 amasoj da homoj el Arabaj kaj Afrikaj landoj venis en la landojn de Eŭropa Unio. Trans la maro per malnovaj ŝipaĉoj aŭ per-piede tra Turkujo. La fina celo de la plej multaj el ili estis Germanujo, pli ol unu miliono iris ĉi tien. Estas disertantoj el Sirio, homoj kiuj fuĝas el Afganio pro la milito en sia lando kaj plejparte junaj viroj serĉantaj nur pli bonan ekonomian vivo. Malgraŭ la fakto, ke oni nomas ilin ĉiujn rifuĝintoj, nur la plej malmultaj el ili estas rifuĝintoj laŭ Ĝeneva Konvencio. La aliaj estas kontraŭ-leĝe en Germanujo.

S-ino Kanceliero D-ino Angela MERKEL, ankaŭ estro de la kristandemokratoj en Germanujo, malobeis partojn de Baza Leĝo (konstitucio), rompis internaciajn kontraktojn kaj ne atentis diversajn leĝojn por akcepti la tiel-nomatajn rifuĝintojn en Germanujo. Fakuloj pri konstitucia juro parolas pri rompo de la konstitucio. Preskaŭ ĉiuj Germanaj politikistoj kaj ĵurnalistoj tamen honoras MERKEL-on pro ŝia bona koro, ŝia humana decido inviti la homojn en Germanujon, kaj la »rifuĝintoj« nomas ŝin »Panjo Merkel«. Kritikantojn de ŝia politiko oni nomas malamikoj de eksterlandanoj, rasistoj, ekstrem-dekstruloj, novnazioj (verŝajne la plej malica ofendo en Germanujo).

Politikistoj de aliaj landoj de Eŭropa Unio, kiuj ne pretas akcepti la politikon de MERKEL, estas akre atakataj en la Germana gazetaro: ekzemple s-ro Viktor ORBAN, ĉefministro de Hungarujo, kaj s-ino Beata SZYDLO, ĉefministro de Pollando. Oni nomas ilin kontraŭ-demokratoj. Je la komenco de la popolmigrado, MERKEL deklaris: »Ni majstros tion!« (germane Wir schaffen das!) Sed ŝi diris neniam kiel-maniere. Ĉu MERKEL estas bona homo, bona politikisto, kiu nur intencas helpi?

Kontraktoj inter Eŭropa Unio kaj Afriko detruas la industriojn en la Afrikaj landoj. Subvenciitaj, malmultekostaj produktoj el Eŭropa Unio – ekzemple tekstilaĵoj kaj agrokulturaj produktoj – elpuŝas lokajn varojn. MERKEL subtenas la sankciojn kontraŭ Sirio, sekve en la lando mankas varojn kaj rezervajn maŝinpartojn. Germanujo finis pagi por la tendaroj de rifuĝintoj en Libano kaj aliaj landoj. MERKEL ne estas bonkora homo aŭ politikisto. Ŝia politiko kaŭzas, ke milionoj da homoj suferas en iliaj landoj respektive rifuĝejoj.

La plej multaj, do ĉirkaŭ 80 procentoj de la kontraŭ-leĝaj enmigrantoj en Germanujo venis sen legitimiloj. Sed preskaŭ ĉiu el ili posedas poŝtelefonon (Smartphone). Multaj el ili mensogis koncerne la propra nacieco respektive la kaŭzo forlasi la propran landon. »Junuloj« estas jam plenkreskuloj. Mahometanoj atakas kristanojn en komunaj domoj. Parto de la mahometanojne pretas akcepti manĝaĵon el la manoj de virinoj. Ili ofendas virinojn, eĉ oficistinojn per vortoj, gestoj kaj agoj. Ofte oni devas legi, ke iu kontraŭ-leĝaenmigranto atakis Germanon vokante »Alaho estas la plej granda!« Fakte multaj Germanaj virinoj timas nun sole promeni post sunsubiro.

La plejmulto de la Germanaj politikistoj kaj ĵurnalistoj kontraŭdiras: Estus nur unikaj kazoj! Ili asertas, ke informoj pri tiaj okazaĵoj estus plejparte fuŝaj respektive mensogoj (angle Fake News). Fakte multaj en TTT troigas pri tiaj okazaĵoj. Sed estas ankaŭ fakto, ke la gvida gazetaro kaj la sendostacioj en Germanujo penas silentigi la veron. Oficistoj estas maldungitaj, ĉar ili informis la publikon pri multfoja trompado fare de kontraŭ-leĝaj enmigrantoj. Oni faras enketojn kontraŭ policistoj, kiuj informis pri la vera, krima konduto de kontraŭ-leĝaj enmigrantoj. La federacia ministro pri justeco fondis agentejon por kontroli artikolojn kaj komentojn (kaj eble neigi ilin) ekzemple en Facebook,komerca babilejo en TTT; do ni havas denove cenzurejon.

En Germanujo vivas homoj el diversaj landoj kaj regionoj kun diversaj religioj: Bahaismo, Budhismo, Hinduismo, Islamo, Judismo, Konfuceanismo, Kristanismo, Sikismo, Ŝintoismo, Taoismo, Zoroastrismo. Gravajn problemojn ni havas aparte nur kun la mahometanoj. Parto de ili postulas apartajn rajtojn. Bedaŭrinde multaj Germanoj pretas plenumi tiujn postulojn. Tro ofte pro la barbareca estinteco de Germanujo. Sed fakte la Germanaj faŝistoj (nazioj) bone kunlaboris kun diversaj gvidantoj de Islamo. Ili ne estis viktimoj de Germanujo, ili estis aliancanoj.

En Berlino, ĉefurbo de Germanujo, ĉirkaŭ 80.000 kontraŭ-leĝaj enmigrantojalvenis. Unue regis ĥaoso. Sed paŝo post paŝo ĉiu el ili ricevis lokon en tranoktejo, manĝaĵon kaj vestojn; ĉiu ricevas subtenon fare de la ŝtataj instancoj. En Berlinoankaŭ ĉirkaŭ 15.000 senhejmuloj vivas. Ili ne ricevas lokojn en tranoktejoj, nutraĵon kaj vestojn de la Berlinaj ŝtataj instancoj. En kelkaj kvartaloj staras nun tute novaj domoj kun belaj loĝejoj por la tiel-nomataj rifuĝintoj – sed ne por senhejmuloj. En Berlino vivas ankaŭ almozuloj, kaj multaj infanoj devas iri en la lernejon sen antaŭe matenmanĝi. Preskaŭ la tuta politiko rondiras nun ĉirkaŭ la tiel-nomataj rifuĝintoj.

Pli kaj pli multaj Germanoj ribelas kontraŭ ĉi tiu politiko, kontraŭ la videblaj maljustaĵoj. Pro la ege altaj kostoj koncerne la kontraŭ-leĝaj enmigrantoj (en 2016 pli ol 20 miliardoj da eŭroj), la registaro planas altigi la impostojn, kaj la Germanoj devos pli longe labori antaŭ la pensio. Sed la registaro ankaŭ planas informi pri tio la popolon nur post la baloto en ĉi tiu jaro.

el https://rimarkojmiajenesperanto.wordpress.com/2017/03/11/la-rifugintoj-ne-estas-rifugintoj

返回本栏目目录 reveni al la listo de tiu ĉi rubriko

阅读次数 1,622 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *