Ventoturbino sen Padelo 无叶片风力涡轮发电机

Jen projekto pri vibranta ventoturbino, kiu ne bezonas padelojn

Paulo Cesar Pires

Hispanaj inĝenieroj finpretigis sian projekton nome “Vortex Bladeless”, pri ventoturbinoj, kiuj ne bezonas padelojn. Ili konsistas el oscilaj cilindroj, kies fleksebleco favoras, ke la vento vibrigu ilin.

Tiaj vibrantaj fostoj havas malmultajn moveblajn partojn, postulas minimuman prizorgadon, estigas nenian aŭ malmultan bruadon, bezonas etan areon kaj estas facile instaleblaj. Surbaze de testoj faritaj kun provtipoj oni taksas, ke ili povos produkti elektran energion 30% malmultekosta ol tiu produktata per la ordinaraj ventoturbinoj.

“Ni esperas ebligi al la homoj kaptadi la venton sur siaj tegmentoj, ĝardenoj kaj parkoj pere de aparatoj pli facile instaleblaj kaj malmultekoste prizorgataj ol tiuj konvenciaj ventoturbinoj”, tion diris David Yáñez, kiu estas kunordiganto de la projekto, kiu estas financata de Eŭropa Unio. Antaŭ la surmerkatigo la teamo nun provas aron da 100 ekzemplerojn, kiuj estas po 85 centimetroj alta.

原文链接:
https://esperanto.blog/2020/03/23/jen-projekto-pri-vibranta-ventoturbino-kiu-ne-bezonas-padelojn
原文标题:Jen projekto pri vibranta ventoturbino, kiu ne bezonas padelojn

返回本栏目目录 reveni al la listo de tiu ĉi rubriko

阅读次数 1,735 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *