Esperanta trompisto!

de | 2016-12-01

Kiam esperantistoj propagandas esperanton al la publiko, ili diris: la gramatiko de esperanto estas tre simpla, kaj la vortoj de esperanto estas malmultaj: lerninte vortojn rapida, diligenta, nova, oni povas facile formi la vortojn malrapida, maldiligenta, malnova, laŭ la esperanta vortofarada metodo. Kiel scienca estas la lingvo Esperanto! Admiras Esperanton ne-esperantistoj en sia koro.

Ne-esperantistoj kredis la vortojn de esperantisto, kaj eklernis tiun “sciencan” lingvon. Post kelka tempo, la instruisto diris aliajn vortojn: malrapida, maldiligenta, malvona estas tro longaj, do ni ne plu uzu tiujn vortojn. Ni uzu la mallongajn formojn: lanta, pigra,olda.

Esperanta trompisto! Insultas la lernanto en sia koro.

Ili varbas lernantojn al Esperanto kiel oni fiŝhokas.

Kial vi skribas “pigra” anstataŭ “maldiligenta”? Ĉu vi estas tiel lana? En la ĉina lingvo, “lan” signifas “maldiligenta”. Do, ankaŭ ni enkonduku laŭplaĉe novajn vortojn al en Esperanto! Vi pigras, ni lanas, kaj Esperanto pereos!

Ne miskomprenu min! Mi ne intencas enkonduki novajn vortojn el la ĉina lingvo, kaj nek volas akcepti ne-necesajn novajn vortojn el eŭropaj lingvoj. Ĉar la tro multaj vortoj malfaciligas Esperanton, kio malfaciligas ĝian disvastigon.

Jam pasis pli ol 100 jaroj, post kiam Esperanto aperis en nia mondo, dume aperas multaj novaj aferoj, kiujn esperanto devas priskribi per novaj vortoj. Sed, esperanto havas sian karakterizo, nome, ĝi povas derivi novajn vortojn per la malnovaj radikoj, kiujn oni ne bezonas lerni. Se oni rekte enkondukas vortojn el eŭropaj lingvoj, nur simple aldonante esperantajn finaĵojn, kiujn eŭropanoj konas senlernado, sed aliaj homoj devas lerni, tio malficilgas Esperanton kaj for-timigas ne-eŭropajn lernantojn. Fakte, nun en Ĉinio, estas pli kaj malpli lernantoj kaj parolantoj de Esperanto. Almenaŭ la malfaciliĝo, kaŭzita de la pli-multiĝado de la esperantaj novaj vortoj, rekte enirantaj el eŭropaj lingvoj, estas unu el la kialoj. Mi taksas, ke parolantoj de Esperanto estas malpli ol 1000 homoj en Ĉinio. Sed kiam mi parolis tion al esperanta veterano, li respondis al mi, ke estas nur ĉirkaŭ 100 parolantoj en Ĉinio, kiom fakte estas ignorebla, kompare kun 1406 milionoj da ĉinoj!

Esperanto ne estu nur komuna lingvo de eŭropanoj, sed internacia lingvo por la tuta homaro! Dum la disvastigo de Esperanto kaj la disvolvigo de la lingvo, eŭropanoj, kiuj jam multe ĝuas la privilegion, devas sekvi la fundamenton de Esperanto, kaj pripensi la malfacilaĵon de ne-eŭropanoj en la lernado. Se Esperanto estas nur ludilo de eŭropanoj, ĝi mal-disvolviĝos ne-eviteble al malgranda dialekto de Eŭropo!

aŭtoro: Solis (Liu Xiaozhe) el Ĉinio

530 legintoj

5 komentoj pri “Esperanta trompisto!

  1. Andreas J. PENK

    Ja, la instruisto povas informi pri la pli mallongaj neologismoj; sed bonvole nur je la fino de la tuta kurso! Alikaze ĝi estas malbona pedagogo. Vi konstruas problemon sen neceso.

    Ĉu la gramatiko de Esperanto estas simpla? Mi preferas diri: la gramatiko de Esperanto estas malpli komplika ol de la plej multaj aliaj lingvoj. Ĉu la vortoj de Esperanto estas malmultaj? La Plena Ilustrita Vortaro 2005 enhavas ĉirkaŭ 17.000 kapvortojn. Ne tre malmultajn.

    Zamenhof prezentis la bazon de Esperanto post longedaŭra elprovado. Sur-baze de la Fundamento de Esperanto la lingvo kreskis poste kiel ĉiu alia lingvo. Mi ne scias, ĉu Esperanto estas scienca lingvo, sed ĝi estas la unu-sola taŭga Internacia Lingvo.

    Respondi
  2. HARADA Tsukuru (Faro)

    Mi ne diras, ke Esperanto estas tre facila. Sed kompare al aliaj lingvoj Esperanta lernado estas pli facila. Sed estas fakto. Mi multe lernis la anglan en lernejoj, sed mi ne povis bone konversacii per la angla, sed per Esperanto mi jesas. Sed vi devas kompreni, ke Esperanto estas eŭropa lingvo kaj havas multajn ĝermanismajn sencojn , ne nur la germanan. Kaj ja slavajn sencojn ĝi havas.. Estas fakto, ke por azianoj Esperanto estas pli malfacila ol eŭropaj lingvaj parolantoj, ĉar similaj vortoj ne ofte estas en Esperanto kaj ni uzas ĉinajn, koreajn literojn kaj niponajn literojn kaj kanĵiojn. (Eĉ inter la ĉina kaj nipona ĉinaj ideogramoj havas diferencojn, pro tio, mi volas uzi vorton “Kanĵi-o) Do ne cerbumu tiom, Venu al mia voĉkonferenco de Skajpo kaj uzu Esperanton ĉiun tagon kiel nia lingvo! Ni azianoj devas iri antaŭen, kvankam kelkaj eŭropaj lingvaj esp-istoj moketas pri la kapabloj de nia Esperanto! Ĉar ni ambaŭ memoras pli multajn ĉinajn literojn kaj aliajn ol ili! Jen mi organizas voĉkonferencon ĉiun azian vesperon kun aliaj eksterlandanoj kaj ofte ankaŭ ĉinoj estas. https://join.skype.com/GfljbckkUyvY

    Respondi
  3. Andreas J. PENK

    Kelkaj esperantistoj fakte emas enkonduki neologismojn nenecesajn. Se ili ne ŝatas la vorttrezoron kaj vortfaradon de Esperanto, kial ili ne lernas/ uzas alian lingvon anstataŭ konfuzi aparte la novulojn? Sendube la unuaj kelkcent vortoj de la Universala Vortaro ne sufiĉas por la nuna Internacia Lingvo. Sed kiam ni jam havas trafan vorton, kial krei kaj enkonduki kroman?

    Sed pli malagrablaj estas la reformemuloj, kiuj proponas diversajn ŝanĝojn en Esperanto – kelkofte en terura Esperanto.

    Jes, oni povas diri “hospitalo” anstataŭ “malsanulejo” kaj “prizono” anstataŭ “malliberejo” ktp. Sed kial? Ĉu por pruvi mian kompleksan scion? Kiam mi preferas diri “majoritato” anstataŭ “plimulto”, verŝajne la plej Eŭropanoj tuj komprenas min. Sed mia mensa malvigleco kontraŭas al la origina celo de Esperanto. Komunikado!

    Respondi
  4. Simono

    Mi neniam havis *instruiston*, kiu rekomendis ke oni uzu la vortojn “lanta”, “pigra”, nek “olda”. Pri tiaj vortoj mi emas kulpigi la autoron de _La_Parnaza_Gvidlibro_ kaj liajn sekvantojn.

    Respondi
  5. Laurent Mariko

    Tiaj vortoj kiujn vi ekzempligas viatekste, estas felicxe malmultaj. Sed vi pravas: ni korviglu kontraux sovagxaj enestigoj de novismajxoj en Esperanto.

    Respondi

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita.