Esperanto en Ĉinio

de | 2016-10-27

La Esperanta movado en Ĉinio estas grava parto de tiu en la mondo. Sed oni troigas ĝian amplekson.

Laŭ takso, nun en Ĉinio estas malpli ol 1000 homoj, kiuj povas paroli Esperanton en diversaj niveloj. Sciu, ke en Ĉinio estas pli ol 1406 milionoj da loĝantoj, nome estas nur malpli ol 1 parolanto de Esperanto el miliono da ĉinoj!

Esperanto estis enkondukita al en Ĉinio ĉirkaŭ la jaro 1900. Ĝis nun (jaro 2016) , esperanto du foje prosperis en Ĉinio.

La unua fojo okazis ĉirkaŭ 1912 – 1936, kiam ĉinaj intelektantoj komencis akcepti eŭropajn penson kaj kulturon. La tiama ministro de la Edukado, sinjoro Cai Yuanpei ( 蔡元培 ), kaj multaj aliaj famaj intelektuloj varme subtenis Esperanton.

Poŝtmarko memorante centojariĝon de Esperanto, emisiita de ĉina registaro.

La dua fojo okazis ĉirkaŭ 1981 – 2005, kiam la ĉina registaro komencis ŝanĝi sian ŝtatan izolecon. La popolo, katenita de la komunismo de pli ol 30 jaroj, montris grandajn interesojn al la ekstera mondo. Ili komencis lerni la fremdajn lingvojn, inkluzive Esperanton, por lerni avangardajn sciencon kaj teknikon de alilandoj, ĉefe de Usono kaj Eŭropo. Laŭdire, tiam la lernantoj de esperanto superas 800 mil.

Bedaŭrinde, malmultaj floroj fruktis.

Por ĉinoj, fakte Esperanto ne estas tiel facila kiel la subtenantoj propagandas. Ne kapable posedinte la lingvon, plejparto de la lernantoj foriris de Esperanto. Mi okazigis kelkajn kursojn en universitatoj en Urumqi, la ĉefurbo de la regiono Xinjiang, sed nur 1 kursano esperantistiĝis.

En jaro 1978, ĉina komunista partio komencis ekonomian reformigon, kio altigas la vivan nivelon de la popolo. Sed la partio ne volas ŝanĝon je la politiko, do ĝi kondukas la intereson de popolo al la ekonomia profito. La troa ĉasado al la mono rezultas, ke ĉinoj perdas la aspiron al la idealo kaj spirito. Tial multaj homoj perdis la intereson al Esperanto, kiu ne povas alporti al si ekonomian efikecon. Do restas en la Esperanta grupo nur malmultaj fieraj kaj fidelaj parolantoj kaj subtenantoj.

La interreto alportas ŝancon kaj rimedon al ĉinaj esperantistoj. Per la reto, oni povas prezenti kaj instrui Esperanton al la publiko per malmulta kosto. En ĉina esperantujo aperas junaj vizaĝoj, kiuj povas bone paroli la lingvon post lernado en la reto. Uzante la reton, la parolantoj povas apliki facile la lingvon kun alilandaj esperantistoj, kio montras la valoron de Esperanto.

Krome, en elementaj lernejoj kaj universitatoj oni okazigas esperantajn kursojn, en kiuj estas multaj lernantoj. Sed la efika rimedo ankoraŭ estas serĉata, per kiu oni povas fari la lernantojn parolantoj post la finiĝo de la kursoj.

Esperanta kurso en altlernejo, en urbo Changsha, Ĉinio.

aŭtoro: Solis (Liu Xiaozhe) el Ĉinio

简单介绍中国世界语运动历史和现状

5 komentoj pri “Esperanto en Ĉinio

  1. Ĵajro

    Brila artikolo!!!

    Gratulon! Ni devas agi pli efike. Disvolvi la veran fratecon de nia komunumo per niaj agoj ne niaj hipokritaj vortoj. UK…UK…UK…senfinaj UK. Kiun profiton ni havas? Esperantistoj parolas pri frateco sed ne kapablas sinorganizi por labori kune favore de ia homa grupo! Ni povus produki panon por malsatigi ulojn en militantaj regionoj. Ni povus organzi veran internacian laborteamon kaj per ĝi produkti ion sed ne…. ni faras UKojn senfine ni elspezas valoran monrimedon tie kaj revenas al niaj landoj orgojlaj pro partoprenado en UK. UK montras, ke Eo vere eblas. Nun, ni ne bezonas pruvi ion ajn! Ni bezonas meti la manojn en laboro kaj produkti ion. Bonvole esperantitoj vekiĝu!!!!

    Respondi
  2. Sennoma

    Tre informiva estas la artikolo !!! Nur, mi ne komprenis la mencion al “ĉinioj’ … Ĉu estus pli ol unu Ĉinio ?

    Respondi
    1. Solis artikola aŭtoro

      Dankon por via legado. Sed en la teksto mi ne trovis la vorton “ĉinioj”.

      Respondi
  3. Fabián

    Alia interesega artikolon kara Liu Xiaozhe. Ĝi pensigis al mi ke eble en Ĉinio oni bezonas specialan metodologion por instrui la lingvon malsama al tiuj metodoj kiujn oni uzas en Eŭropo aŭ Ameriko. Fakte laŭ mia vidpunkto oni devus unue lerni nur malmultajn simplajn vortojn kaj rapide ekuzi ilin laŭ la tre simpla esperanta gramatiko kiu pli similas al la ĉina gramatiko. Rapide ekparoli per simplaj frazoj, kaj lerni bone la malsamaj afiksojn kiuj multe simpligas la lernadon kiel mal- -eg -et -aro -ejo -isto. Kiam la lernanto facile povus uzi la bazan strukturon de la lingvo poste estus multe pli facile lerni iom por iom pli kaj pli vortojn.

    Alia afero kiu povas esti interesa por propagandi Esperanton inter la ĉinoj estas ke post lerni Esperanton estas multe pli facila lerni la anglan, la hispanan, la francan, la germanan aŭ ian alian Eŭropan lingvon kiel la portugala aŭ la itala, ĉar la plimulto el la vortoj devenas de ĉi tiuj lingvoj. Do anstataŭ lerni Esperanton kiel “Cela lingvo” multe pli indus diri ke Esperanto povas esti tre utila kiel ponto la pli efika kaj rapida lernado de aliaj fremdaj lingvoj.

    Estas multaj interesaj pedagogiaj kaj sciencaj studoj kiuj montras tion, kaj oni nomas ĝin la “Propedeŭtika esperanta kapablo” kiu montras ke se lernantaro A lernas rekte ekzemple la franca, dum lernantaro B lernas unue Esperanton, kaj ambaŭ lernas dum la sekvonta kurso la francan. La grupo kiu unue lernis Esperanton parolas kaj komprenas multe pli bone la francan ol tiuj kiuj lernis la francan dum du kursoj.

    Fakte mi estas instruisto, kaj pri tio temas mia Edukadprojekto kadre de la programo Erasmus+ de la Eŭropa Unio. Vi povas trovi pli da imformadon ĉi tie: http://ekalmenara.blogspot.com/ aŭ ĉe fb.me/EsperantoKomuniko

    Ankaŭ estus grava se Duolingo Esperanto estus preta por la ĉina lingvo, laŭ mia opinio ĝi vere estus interesa kaj helpema, sed bedaŭrinde nuntempe nur estas en la hispana, la angla kaj la portugala, mi esperas ke ĝi baldaŭ estos preta en la ĉina. Laŭ mia opinio la estonteco de Esperanto dependas de la lingva politiko de Ĉinio.

    Ĉinio rolos gravan rolon en la venontaj jaroj kaj devos decidi pri la kia internacia politiko ĝi deziras:

    1) Malvenki antaŭ la nuna poveco de la angla lingvo kiel internacia lingvo, kiu signifos lernigi la malfacilan anglan al ĉiuj la ĉinoj kaj lasi la miljaran ĉinan kulturon sub la povo de la angla lingvo kaj kulturo.

    2) Klopodi disvastigi la ĉinan kiel internacia lingvo, vere malfacila kaj kvazaŭ nerealigebla tasko ĉar la ĉina skribado estas ege malfacila por la ĉinoj mem, kaj neniu parolas la ĉinan for de Ĉinio do ĝi nur estus lingvo de kelkaj kleruloj kaj komercantoj.

    3) Proponi kaj favoru neŭtralan internacian lingvon kiel Esperanto kiu respektu la diversaj lingvoj kaj kulturoj de la tuta mondo permesante facilan kaj justan interhoman komunikadon ĉiam kiam oni devu alparoli al homoj kiuj ne kunhavas la saman lingvon.

    Respondi

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita.