Inteligenta sur-Ĉapeligo

aŭtoro: | 2019-02-13

Post la apero de Esperanto, la ĉapelitaj literoj ĉiam estas temo de disputo, pro la ĝenado dum printado kaj tajpado. En la komenca tempo, ĝenerale nek presejoj nek tajpmaŝinoj havis la 6 specialajn literojn. Homoj, kiuj ne ŝatas la H-sistemon, devis propra-mane aldoni la ĉapelojn al la literoj, kio kondukis, ke la presaĵoj aŭ tajpaĵoj aspektis tre neoficiale.

Hodiaŭ la komputilo jam solvas la problemon. Nun oni povas trakti la esperantan tekston kun ĉapelitaj literoj en komputiloj kaj poŝ-telefonoj. Ni devas danki tiujn programistojn, kiuj faciligis la sur-ĉapeligon de Esperantaj literoj.

Nun per komputiloj estas du maniero tajpi la ĉapelitajn literojn: unu estas kombinado de literoj aŭ litero kun signo, ekzemple, c+x=ĉ, c+;=ĉ; la alia estas anstataŭigi ĉapelajn literojn per neuzitaj literoj en esperanto, ekzemple q=ĉ, x=ŝ. Ambaŭ metodoj estas facile uzeblaj, sed ankaŭ ambaŭ havas ŝiajn malavantaĝojn. La kombinada metodo postulas du klavajn klakojn por unu litero, kaj la anstataŭa metodo postulas memori du klavarajn aranĝojn, ĉar neniu esperantisto estas unulingvulo.

Kelkaj programoj por tajpi Esperantajn literojn

Dufoje klaki por unu litero, tio fakte estas influita de solva maniero de la mekanika tajpmŝino, nome tajpantoj propra-mane solvi la problemon. Ŝajnas, ke oni forgesas la internan inteligentecon de la komputilo.

La ideo estas simple: oni tajpu nur literojn senĉapelajn, kaj la komputilo inteligente prijuĝu, kiujn literojn ĝi ĉapeligas. Ekzemple, se vi tajpas “mi acetis libron por si.”, la komputilo, aŭtomate ĉapeliginte literojn c kaj s, ŝanĝas la frazon al “mi aĉetis libron por ŝi.”

Por realigi tian funkcion, oni bezonas programon kun datuma dosiero, kiu entenas ĉiujn esperantajn vortojn kun ĉapelitaj literoj, sen programaj finaĵoj, ekzemple aĉet, ankaŭ, boniĝ, esperiĝ, ĉu, ĝi, malboniĝ, malesperiĝi, tkp. En la dosiero ne estas vortoj sen ĉapela litero, ekzemple, afer, mi, bon, labor, malbon, ktp. La datuma dosiero havas 3 kampoj: tajpita vorto, ebla vorto, celo-vorto. Post kiam oni tajpas vorton, ekzemple mi, la programo tuj serĉu ĝin en la kampo “tajpita vorto” de la datuma dosiero. Ĉar la vorto estas ne trovita, la tajpita vorto estu ne ŝanĝita. Post kiam oni tajpas la vorton, ekzemple aceti, la programo trovis ĝin en la kampo tajpita vorto, kaj la kampo ebla vorto estas malplena, do la vorto aŭtomate korektiĝas al vortoj kun ĉapelo aĉeti. La procedado de la komputilo estas tiel rapidega, ke oni ne sentas ĝian prokraston.

partaj vortoj en la datumo

Certe, en esperanto estas ankaŭ vortoj, kiuj diferencas nur je la paraj literoj, ekzemple si kaj ŝibonigi kaj boniĝi. Do, en tiu kazo, la programo prezentu ambaŭ vortojn por via elekto, aŭ pli inteligente, komputilo mem elektu la ĝustan vorton laŭ kunteksto. Ekzemple, se vi tajpas “Ni verdigis nian urbon.”, la programo ne ŝanĝas vian frazon; se vi tajpas “Nia urbo verdigis.”, la komputilo ŝanĝas ĝin al “Nia urbo verdiĝis.”.

Krome, ankaŭ estas facile aldoni al la datuma dosiero personajn kaj geografiajn nomojn kun ĉapelitaj literoj.

Aŭtoro: Solis (Liu Xiaozhe 刘晓哲) el Ĉinio

这个页面的文字是世界语
This is website in Esperanto, the most widely spoken constructed international auxiliary language.

453 legintoj

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita.