Vizito kaj Apliko

By | 2016-10-22

Ĝenerale, ŝanco apliki Esperanton mankas al esperantistoj en disvolviĝantaj landoj. Pro la malalta laborenspezo ili ne povas partopreni la UK-on, ne povas ĝui internaciajn renkontiĝojn, entute ne povas vojaĝi eksterlande. Plejparte ili neniam kontaktas alilandan esperantiston. Tio signifas, ke la ĉefa celo de nia lingvo neniam realiĝas por ili. Ne sciante, kiam ili uzos la lingvon, multaj homoj perdas la fidon kaj intereson al Esperanto. En superaj lernejoj en la urbo Urumĉi (Ĉinio), oni okazigis kvin kursojn, en kiuj lernis pli ol 200 studentoj. Sed nun restas nur 3 studentoj laborantaj je Esperanto.

Nature, oni povas paroli Esperante kun samlandanoj, sed tio ne montras la sencon de Esperanto; kaj oni povas korespondi kun eksterlandaj samideanoj, sed por nemalmultaj homoj la afranko estas multekosta. Ekzemple en Vjetnamio poŝtmarko de letero al alia lando kostas 15-onon de la meza monata salajro.

Por tiuj esperantistoj, la vizito de alilanda samideano estas unika ŝanco uzi la lingvon. Ili ĝuas grandan plezuron pro la lingva praktiko. Bedaŭrinde, multaj esperantistoj ne volas viziti la lokajn esperantistojn estante alilande. Ĉar ili jam multe spertis Esperantujon, tia simpla kontakto jam ne emociigas ilin, ne logas ilin, ne interesas ilin. Tia afero signifas por ili nur ekstran ŝarĝon, kiu malpliigas ilian tempon turisman kaj ripozan. Eĉ oficisto de UEA konfesis, ke li ne volis serĉi esperantistojn lokajn kiam li troviĝis ferie en Delhio, Hinda Unio. Li “fuĝis de ili”, ĉar li “volis iom ripozi ekster la movado kaj iom eĉ for de la lingvo”.

Renkontiĝo inter esperantistoj de Ĉinio kaj Pakistano.

Sed ni devas ĝuste taksi tian kontakton inter eksterlanda esperantisto kaj loka samideano. Ĝia utilo estas neignorebla. La ĝojo kaj plezuro produktita de la lingva praktikado vekas homan intereson kaj entuziasmon al la movado, kaj stimulas altigi la lingvan nivelon. Samtempe, vidinte, ke nia lingvo estas utila, pli multaj homoj eklernas Esperanton, dum lokaj samideanoj povas forigi la dubon kaj nefidon de neesperantistoj, kiuj opinias nian lingvon senvalora.

Estu klare, ke vizito de la alilanda esperantisto ne estas almozo al la loka samideano, sed kontribuo al la Esperanto-movado kiel tuto.

aŭtoro: Solis (Liu Xiaozhe) el Ĉinio
el la revuo esperanto, junio 1990, la origina titolo estas 《Vizito = apliko》

One thought on “Vizito kaj Apliko

  1. Jairo Augusto dos Santos

    Uf!!!! Finfine aperas en nia mondo klerega homo! Dank’ al Dio miaj preĝoj estas realigataj!
    Liu Xiaozhe diras ĉion kion ni bezonas rekoni!

    Jes! Nun, ni devas serĉi homojn kiuj volas meti la manon en la realigeblan laboron. Mi jam laboras ekde mia reaktiveco de Eo por fari ion por doni monon al mi kaj al nia komunumo. Iu fabriko, iu komerco, iu financa aktiveco kiu povas kunigi diversajn talentulojn por kunlaboro. Nia kunlaboro devos servi homaron kiu estas esperanta kaj neesperanta.

    La rezulto de nia laboro povos helpi niajn aktivecojn povos mem helpi fari senutilan UKon esti pli valora. Sed pro tiu ni devas vere unuiĝi. En mia lando jam multaj eksterlandanoj laboras en grupoj sed ili pene lernas portugalan kaj mi imagas kiun lingvon ili uzas por povi sinkompreni. Certe ne estas Eo sed ĝi estos kiam ni povas montri, ke ĝi funkcias.

    Antaŭe kaj supren Solis mia kara!!! Kune ni venkos.

    Respondi

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita.