《玛尔塔》(16)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Monday, December 26, 2022, 07:57 (459天前) @ 雁过留声

《玛尔塔》(16)

En tiuj demandoj koncentriĝis la tuta animo de Marta. Rememoroj agrablaj kaj samtempe mordantaj, rememoroj de virino, kiu iam, estante gracia kaj gaja knabino, per malpezaj piedoj paŝadis sur la freŝa herbo kaj belkoloraj floroj de la hejma vilaĝo; kiu poste, flanke de amata edzo, pasigadis tagojn feliĉajn, liberajn de zorgoj kaj malĝojo, kaj nun en vesto de vidvino staris ĉe la malgranda fenestreto de mansardo, kun pala frunto, apogita sur la kunmetitaj manplatoj; rememoroj de virino, kiuj en la daŭro de la tuta pasinta tago ŝin ĉirkaŭis per amaso da logantaj fantomoj, vundante kaj ŝirante, forflugis nun de ŝi antaŭ la minaca, mistera, sed reale palpebla bildo de la estanteco. Ĉi tiu bildo englutis ŝiajn pensojn, tamen videble ŝin ne teruris. Ĉu ŝi ĉerpis sian kuraĝon el la patrina amo, kiu plenigis ŝian koron? Ĉu ŝi posedis tiun fierecon, kiu abomenas timon? Ĉu ... ŝi ne konis la mondon nek sin mem? Ŝi ne timis. Kiam ŝi levis la vizaĝon, sur ĝi estis postesignoj de larmoj, kiujn ŝi elfluigis en la lastaj tagoj, sur ĝi estis la esprimo de kordoloro kaj sopiro, sed timo kaj senespereco sur ĝi ne estis.

Marta的全部思想都集中在这些问题上。她从前是可爱的快乐的姑娘,在父母的庄园里花卉盛开的草地上散步,后来和心爱的丈夫共度无忧无虑的幸福岁月 —— 这个夫人的回忆,甜蜜的同时也是痛苦的回忆,为了折磨她,如同许多迷人的幻象一般整天在她脑海中萦绕的回忆,现在都烟消云散,它们被还不分明的、但是已经感觉得到的可怕的现实掠走了。这一现实在此刻排除了她所有的思想,但是显然没有使她感到恐惧。充满了她心中的母爱是不是这种勇敢的源泉呢?也许Marta有一种超乎常人的轻视懦怯的自豪感么?或者 ...... 她不了解生活和自己么?不管什么原因,她没有感到恐惧。当她的手从脸上放下来时,在她的脸上看得见斑斑泪痕,看得见忧愁和痛苦的样子,但是没有恐惧和怀疑的表情。

La sekvantan tagon post sia transloĝiĝo en la mansardon Marta je la deka horo matene estis jam en la urbo.

Marta搬进顶楼的第二天早晨,十点钟光景就出去了。

Videble ŝi rapidis al ia celo; ia bruliganta penso, maltrankvila espero pelis ŝin antaŭen, ĉar ŝi iris rapide, kaj malrapidigis siajn paŝojn nur tiam, kiam ŝi troviĝis sur la strato Dluga. Tie ŝi iris jam ĉiam pli kaj pli malrapide, malforta ruĝo aperis sur ŝiaj palaj vangoj, la spirado fariĝis pli rapida, kiel estas ordinare ĉe la alproksimiĝo de momento tre dezirata kaj samtempe terura, kiu postulas la streĉiĝon de ĉiuj fortoj de la prudento kaj volo, kiu vekas esperon, senkuraĝecon, aŭ eble eĉ malgraŭvolan honton, kaŭzitan de la kutimoj de la tuta vivo, de la serioza noveco de la situacio.

看来,她很匆忙,仿佛有一种纠缠不已的思想,一个克制不住的希望促使她向前走。在没有到达Dluga街以前,她走得很快。现在她走得稍慢了些,她那张惨白的脸上浮现了淡淡的红晕,呼吸急促起来,如同有时候长久期待而又可怕的、需要鼓起全部力量、智慧和毅力去对付的时刻临近了一样, —— 当你等待这一时刻的时候,心里怀着希望和畏怯,也许还有由于过去的整个生活方式和现在的新处境引起的不自觉的羞耻。

Antaŭ la pordego de unu el la plej grandaj domoj ŝi haltis kaj rigardis la numeron de la domo; la numero videble estis ĝuste tiu, kiun ŝi havis en sia memoro, ĉar post unu iom pli longa kaj pli profunda ekspiro ŝi komencis malrapide supreniri sur la luma kaj larĝa ŝtuparo.

Marta在一幢最漂亮的屋子门口站住了,为的是看一看门牌。想必这就是她要找的那一家:她深深地叹了一口气,开始慢慢地走上宽阔明亮的楼梯。

Apenaŭ ŝi pasis dekkelke da ŝtupoj, ŝi vidis du malsuprenirantajn virinojn. Unu el ili estis vestita penplene, eĉ kun eleganteco, kaj havis teniĝon memfidan, vizaĝesprimon trankvilan, kontentan. La dua, pli juna, tre juna, en malhela lana vesto, iom eluzita ŝalo sur la ŝultroj, kun ĉapelo, kiu videble travivis jam pli ol unu aŭtunon, iris kun mallevitaj manoj, kun rigardo direktita al la tero. La iom ruĝaj palpebroj, la pala koloro de la vizaĝo kaj la maldikeco de la talio donis al la tuta figuro de tiu juna kaj sufiĉe bela knabino la esprimon de malgajeco, malforteco kaj laceco. Tiuj du virinoj videble bone konis sin reciproke, ĉar ili parolis inter si intime.

Marta才走上几级,看见两个女人走下来。其中一个衣着讲究,甚至很华丽,态度富于自信,脸色安详自得。另一个更年轻,完全是个少女,穿一件黑色的呢外衣,披了一幅相当旧的围巾,头上的帽子看来已经戴过不止一个秋天了,她无力地垂下双手,头也不抬地走着。发红的眼皮、苍白的脸色和娇弱的身材使这个年轻貌美的姑娘显得忧郁和疲倦。按着这两个女人所作的直率的谈话看来,不难猜到她们彼此是很熟悉的。

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum