阅读时,注意一下人物肖像描写

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Tuesday, December 27, 2022, 09:18 (458天前) @ 雁过留声

阅读时,注意一下人物肖像描写,对写作有好处。

比如今天发的帖子:

1. En la ĉambro estis tri personoj, el kiuj unu leviĝis renkonte al Marta. Ĝi estis virino de meza aĝo, kun haroj de nedifinita koloro, glate frizitaj sub eleganta blanka kufo, kun sintenado iom rigida. Ŝia vizaĝo kun sufiĉe regulaj trajtoj ne havis ian klare difinitan karakteran esprimon, kaj, tiel same kiel la griza vesto sen iaj ornamoj, butonumita sur la brusto per vico da monotonaj butonoj, ĝi per nenio forpuŝis kaj per nenio altiris. Tio estis figuro, de la kapo ĝis la piedoj portanta la esprimon de oficeco;

2. Tiuj personoj forte diferencis inter si per la aĝo, vestaĵo kaj eksteraĵo. Unu el ili estis fraŭlino, havanta la aĝon de eble dudek jaroj, tre bela, kun rideto sur la rozokolora buŝo, kun bluaj okuloj, kiuj rigardis serene, preskaŭ gaje, en silka vesto de hela koloro kaj malgranda ĉapelo, kiu bele ornamis la hele blondajn harojn.

3. Ĝi estis virino, kiu povis havi la aĝon de ĉirkaŭ sesdek jaroj, malgranda, malgrasa, kun vizaĝo velkinta, kovrita de multo da sulketoj, kun haroj preskaŭ tute blankaj, kombitaj en la formo de du glataj strioj sub ĉapelo nigra, ĉifita kaj de antaŭlonge pasinta modo. Nigra lana vesto kaj silka antikva manteleto pendis sur la malgrasa korpo de la maljunulino, ŝiaj manoj travideblaj, blankaj kaj maldikaj, per maltrankvila movado ĉiam ĉifadis kaj turnadis en la senkarnaj fingroj blankan tolan tuketon, kiu kuŝis sur ŝiaj genuoj. Tian saman maltrankvilecon montris ŝiaj okuloj, kiuj videble iam estis bluaj, sed nun senkoloriĝis kaj senbriliĝis;

我无论阅读哪一本世界语小说,我特别注意类似上面的人物肖像描写,所以我就能在我的日记里,不假思索,毫无犹豫,游刃有余地进行人物肖像描写,如我的以前日记中:

1. Ŝi estis knabino ĉiele bela, kun ovala vizaĝo, tufaj brovoj, grandaj okuloj, gracia kaj elasta talio, pufaj pugo kaj brusto.

2. Gao la olda, 50-jara, etstatura, graseta, honesta kaj timida, afabla, ĉiam kun honesta rideto ĉirkaŭ la buŝo; lia edzino, ol li pli juna unu aŭ du jarojn kaj pli alta duonan kapon.

3. La novedzo, solide konstruita, kun kolosa kapo, larĝa facio, tufaj brovoj kaj egaj okuloj, kaj la novedzino, mezstatura, du kapojn malpli alta ol la novedzo, linda, kun ovala vizaĝo, longa rufa hararo kaj vespa talio. Aspektas kvazaŭ ambaŭ havas 25 aŭ 26 jarojn.

以上三段都是我日记里写的,实话说,写这样的简单的人物肖像描写,我一般不打草稿(难的除外),因为我平常阅读时特别注意和学习,已经吃透了,已经装在脑子了。


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum