《玛尔塔》(19)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Tuesday, December 27, 2022, 08:45 (479天前) @ 雁过留声

《玛尔塔》(19)

Tiuj personoj forte diferencis inter si per la aĝo, vestaĵo kaj eksteraĵo. Unu el ili estis fraŭlino, havanta la aĝon de eble dudek jaroj, tre bela, kun rideto sur la rozokolora buŝo, kun bluaj okuloj, kiuj rigardis serene, preskaŭ gaje, en silka vesto de hela koloro kaj malgranda ĉapelo, kiu bele ornamis la hele blondajn harojn. Videble ĝuste kun ŝi Ludovikino Zminska interparolis antaŭ la eniro de Marta, ĉar al ŝi ankaŭ ŝi sin turnis tuj post la saluta akcepto de la venintino. Ŝi parolis angle, kaj jam de la unuaj vortoj de respondo de la juna fraŭlino oni tuj povis diveni, ke ŝi estas naskita anglino. Marta ne komprenis la paroladon de la du virinoj, ĉar ŝi ne sciis la lingvon, kiun ili parolis, ŝi vidis nur, ke libera rideto ne forlasis la buŝon de la bela anglino, ke ŝia vizaĝo, sintenado kaj maniero de parolado esprimis kuraĝecon de persono, kiu kutimis havi sukceson, kaj kiu plene fidas sin mem kaj la sorton, kiu ŝin atendas.

她们的年龄、衣着和外表都不大相同。一个是二十岁左右的姑娘,十分美丽,玫瑰色的嘴唇上荡漾着微笑,一双碧蓝的眼睛有着明朗的、几乎是愉快的眼神。她穿着一件鲜艳的绸外衣,浅色的头发上戴着一顶小帽子。显然,在Marta进来以前,Ludovikino Zminska正在和她谈话,因为在此刻女主人招呼了Marta后,立刻把脸转向她。她们说的是英语,年青姑娘一开口就可以猜到她是土生土长的英国人。Marta不懂英语,不明白她们说些什么,只见美丽的英国姑娘始终保持着很自然的微笑,她的举止、态度和面部表情都现出了一个一帆风顺的、对于自己和自己的前途具有信心的人的豪放。

Post mallonga interparolado la mastrino de la loĝejo prenis folieton da papero kaj komencis rapide skribi ion sur ĝi.

经过简短的谈话以后,女主人拿出一张纸,在上面飕飕地写着。

Marta, kiu kun streĉita atento observis la detalojn de la sceno, kiu havis proksiman rilaton al ŝia propra situacio, vidis ke Ludovikino Zminska skribis la leteron france, metis tie ciferon, esprimante la sumon de 600 spesmiloj, kaj sur la koverto ŝi skribis unu el la grafaj familinomoj kaj aldonis la nomon de la plej bela strato en Versovio. Farinte ĉion ĉi tion, ŝi kun ĝentila rideto transdonis la leteron al la anglino, kiu leviĝis, faris saluton kaj eliris el la ĉambro per facilaj paŝoj, kun kapo levita kaj kun rideto de kontenteco sur la buŝo.

Marta全神贯注地(处于她的地位这是很自然的)注视着这个情景,她看见Ludovikino Zminska写了一封法文信,信里指明了六百卢布的数目,信封上写了一个有伯爵头衔的、全国闻名的人名,和华沙最繁华的一条街的名字。写好信以后,她亲切地微笑着把它交给英国人,那一个站起来鞠了一躬,然后昂起头来,喜悦地微笑着,踏着轻盈的步伐走出了房间。

— Sescent spesmiloj por jaro, — meditis Marta, — kia riĉeco, mia Dio! kia feliĉo, kiam oni povas tiom multe laborenspezi! Se oni promesus al mi almenaŭ duonon de tiu sumo, mi estus trankvila pri Janjo kaj pri mi!

“六百spesmiloj(世界语虚拟货币)一年,” Marta想,“我的天哪!这是多么大的一笔钱啊!能赚这么多钱是多么幸福啊!即使答应给我一半,我也不会为Janjo和我自己发愁了!”

Meditante tiamaniere, la juna virino kun intereso kaj senkonscia kompato rigardis la personon, kun kiu post la foriro de la anglino la mastrino de la loĝejo komencis interparoladon.

年青的妇人一面想,一面怀着不由自主的怜悯关切地看着另一个妇人。在那个英国女人走后,女主人开始和她谈话。

Ĝi estis virino, kiu povis havi la aĝon de ĉirkaŭ sesdek jaroj, malgranda, malgrasa, kun vizaĝo velkinta, kovrita de multo da sulketoj, kun haroj preskaŭ tute blankaj, kombitaj en la formo de du glataj strioj sub ĉapelo nigra, ĉifita kaj de antaŭlonge pasinta modo. Nigra lana vesto kaj silka antikva manteleto pendis sur la malgrasa korpo de la maljunulino, ŝiaj manoj travideblaj, blankaj kaj maldikaj, per maltrankvila movado ĉiam ĉifadis kaj turnadis en la senkarnaj fingroj blankan tolan tuketon, kiu kuŝis sur ŝiaj genuoj. Tian saman maltrankvilecon montris ŝiaj okuloj, kiuj videble iam estis bluaj, sed nun senkoloriĝis kaj senbriliĝis; ili jen leviĝadis al la vizaĝo de la mastrino, jen kovriĝadis per la ruĝaj palpebroj, jen kuradis de objekto al objekto, kvazaŭ spegulante per tio la maltrankvilecon kaj doloran streĉiĝadon de la elturmentita cerbo, kiu serĉis por si ian punkton de apogo, ian rifuĝon kaj kvietiĝon.

这是一个六十岁左右的妇人,个子瘦小,干枯的脸上满是皱纹,头发差不多全白了,光滑地梳成分发,头上戴了一顶皱巴巴的旧式的黑帽子。也是黑色的呢外衣和过时的绸斗篷宽松地披在老妇人消瘦的身上;她那双有光泽的、苍白的小手痉挛地揪扯着放在膝上的手帕。同样的神经过敏的不安也反映在她过去是天蓝的、现在已经黯然失色的眼睛里,这双眼睛时而抬起来望着女主人,时而藏在发红的眼皮后面,或者东张西望,显现得那颗寻求某种支援和安宁的心正在惶惶不安和过分紧张。

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum