Lingvaj respondoj – Alfabeto

Alfabeto

Pri la uzado de «h» anstataŭ supersigno

La uzado de ch k.t.p. anstataŭ ĉ k.t.p. estas enkondukita nur por la presejoj, kiuj ne havas ankoraŭ literojn kun signetoj, sed en skribado mi konsilas al vi ĉiam uzi pli bone ĉ anstataŭ ch, ĉar la uzado de unu litero por unu sono estas multe pli logika ol la uzado de du literoj. Vi diras, ke la signetoj superliteraj estas maloportunaj en la skribado; sed la alfabeto pure latina havas ja ankaŭ kelkajn literojn kun signetoj superliniaj (i, j, t), kaj la plej granda parto de la lingvoj kiuj uzas la alfabeton latinan havas ankoraŭ amason da aliaj literoj kun signetoj superliniaj kaj subliniaj. Certe ia akademio aŭ kongreso penos iam elpensi pli oportunajn skribajn formojn por kelkaj literoj (ĉar ne sole la literoj kun signetoj sed ankaŭ multaj aliaj literoj havas formon tre maloportunan); sed tio ĉi estas jam tute alia demando, kiu la lingvon mem tute ne tuŝas: ĝi estas ne demando de lingvo, sed nur demando de oportuneco de la skribado.

La Esperantisto, 1889, p. 15.

Multaj plendas, ke la skribado per ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, kaj ŭ estas por ili neoportuna kaj malhelpas ilin ankaŭ en la presado de verketoj en iliaj lokoj, kie la presejoj ne havas la literojn kun signetoj. Ni ripetas tial tion, kio estis jam dirita en la «Aldono al la Dua Libro»: anstataŭ la signeto superlitera oni povas kuraĝe uzadi la literon h kaj anstataŭ ŭ – simplan u.

La Esperantisto, 1890, p. 32.

Sinjoro F.-V. Lorenc konsilas, ke la presejoj, kiuj ne havas la signetojn superliterajn, uzu anstataŭ ili kaj anstataŭ h – apostrofon returnitan post la litero; ekzemple «ac‘eti» anstataŭ «aĉeti» aŭ «acheti». De nia flanko ni devas nur peti, ke se oni volos uzi tiun ĉi konsilon, oni ne forgesu klarigi en la komenco de la presata verko la signifon de tiu ĉi returnita apostrofo.

La Esperantisto, 1890, p. 54-55.

Vane vi timas, ke ni volas enkonduki novan ortografion (h anstataŭ signeto superlitera). La fina leĝo por nia ortografio estos: «por unu sono unu litero»; kaj kiam ni nur povos, ni ĉiam uzados ĉ anstataŭ ch (povas nur esti, ke iom poste, por pli oportunigi la skribadon, ni donos al tiu ĉi litero pli simplan formon). La skribado de unu sono per du literoj estas tute ne logika kaj neniam povus esti aprobata; sed ni ĝin uzas nur kiel necesan unuatempan rimedon por doni al ĉiuj presejoj kaj al la telegrafo la eblon labori jam nun en nia lingvo. Sed kiam iom post iom la plej granda parto de la presejoj kaj telegrafejoj proviziĝos je nia alfabeto, tiam la uzado de superflua h estos absolute ĉesigita. Ne la ĉ estas transira ŝtupo al ch, sed en la ch ni proponis transiran ŝtupon al ĉ, kiam ni vidis, ke la absoluta enkonduko de ĉ estas ankoraŭ teĥnike ne tuna. Tute vere vi diras, ke la presejoj kaj telegrafoj devas sin konformigi al la lingvo, kiun ili uzas, kaj ne la lingvo al ili; sed nia lingvo estas ankoraŭ juna kaj nepotenca kaj devas sin fleksi, se ĝi ne volas perei. Ne estas ankoraŭ tempo diri fiere al ĉiuj presistoj: «Se vi ne volas vin konformigi al ni, ni vin ne bezonas»! La unuatempa permeso presi per h estas necesa rimedo por ne fari ofte la presadon de ia verko tute ne ebla aŭ tro multekosta; sed kiu nur havas la eblon presi per signetoj superliteraj, tiu ĉiam devas ĝin fari.

La Esperantisto, 1891, p; 15.

La literojn de nia alfabeto mi proponas nomi en la sekvanta maniero: a, bo, co, ĉo, do, e, fo, go, ĝo, ho, ĥo, i, jo, ĵo, ko, lo, mo, no, o, po, ro, so, ŝo, to, u, ŭo, vo, zo.

Esperantisto, 1893, p. 32.

Pri sensupersigna skribado

La fundamentaj reguloj de nia lingvo permesas presi «h» anstataŭ supersigno; sed kio estas permesata por presado, tio ankaŭ estas permesata por skribado. Tiel same, kiel neniu povas protesti, se vi skribos ekzemple per artifikaj gotaj literoj anstataŭ per literoj ordinaraj, aŭ per literoj presaj anstataŭ skribaj, tiel same ankaŭ neniu povas protesti, se vi skribos per «h» anstataŭ supersignoj. Sed la demando estas, ĉu viaj korespondantoj estos kontentaj, se, skribante al ili, vi uzos la pli artifikan manieron kun «h» anstataŭ la pli simpla kun supersignoj. Tio ĉi sekve estas ne demando de permeso aŭ malpermeso, sed simple demando de gusto. Sed, se vi deziras anstataŭigi la supersignon en «ĉ» kaj «ŝ», vi nepre devas anstataŭigi ĝin ankaŭ en «ĵ», «ĥ» kaj «ĝ», ĉar ĉiu el la ambaŭ skribmanieroj aparte estas permesita en nia lingvo, sed uzado de ia skribmaniero miksita estus jam arbitraĵo kaj kondukus al ĥaoso. – Se vi volas skribi per «h» anstataŭ supersignoj, vi povas tion fari, ne bezonante demandi ies permeson; sed se vi volas uzi skribmanieron miksitan, aŭ – tiom pli – se vi volas uzi sisteme la tute novajn literojn «ŝ» kaj «w», anstataŭ «j» kaj «u» (mi ne parolas pri specialaj teknikaj okazoj, kiam tio eble estas necesa) vi devas – se vi deziras esti lojala Esperantisto kaj ne enkonduki anarĥion en nian aferon – akiri por tio la permeson de la «Lingva Komitato». Formulu klare vian deziron kaj prezentu ĝin al la voĉdonado de la Lingva Komitato, kaj se via propono estos akceptita per plimulto da voĉoj, ĝi fariĝos permeso oficiala. Sed memoru, ke pro la bono de nia afero la Lingva Komitato devas esti tre singarda kaj akcepti nur tion, kion ĝi trovas tute sendanĝera, efektive grava kaj sendube utila; tial se la Komitato malakceptos vian proponon, submetu vin discipline al ĝia decido kaj ne agu simile al tiuj personoj, kiuj, ne ricevinte aprobon de la Komitato, krias, ke la Komitato nenion taŭgas, ke ĝi ne estas aŭtoritata, ke ĝi nenion faras, k.t.p. – Principe la Lingva Komitato havas la rajton permesi en la lingvo ĉion, kion ĝi trovos necesa; mi neniam prezentos ian malhelpon, kaj ĉiun mature pripensitan kaj orde voĉdonitan decidon de la Komitato mi akceptos sendispute. Sed mi opinias, ke la vera celo de la Lingva Komitato tute ne konsistas en ia facilanima eksperimentado sen grava neceseco; ju malpli ni okupos niajn kapojn per diversaj «plibonigoj» kaj ju pli ni simple propagandos kaj riĉigos la lingvon, des pli bone estos.

Respondo 45, La Revuo, 1908, Aŭgusto

 

reveni al Lingvaj respondoj

返回 Lingvaj respondoj

阅读次数 567 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *