Lingvaj respondoj – Etimologio. Vortfarado

Etimologio. Vortfarado

Deveno de la nomo «Esperanto»

… La nomo de nia lingvo ne estas elpensita, kaj jen estas ĝia historio:

Eldonante la unuan lernolibron de nia lingvo, mi prenis por mi la pseŭdonimon «Esperanto»; la lingvo mem havis nenian propran nomon kaj estis nomata «la lingvo internacia proponita de Esperanto». Pro oportuneco oni komencis uzadi la esprimon «lingvo de Esperanto» (die Esperanto-Sprache); aliaj esprimoj, kiujn kelkaj provis uzadi (ekzemple «la lingvo internacia», «la internacia»), montris sin ne oportunaj kaj ne enfortikiĝis, ĉar ili estis ne bone elparoleblaj, ne memoreblaj por la publiko kaj prezentis nenion difinitan (ĉar sub «lingvo internacia» oni povas egale bone kompreni la Volapükon aŭ aliajn proponitajn projektojn). Baldaŭ montriĝis, ke nur la vorto «Esperanto» (sole aŭ kun aliaj vortoj) klare diferencigas nian lingvon de aliaj, kaj multaj amikoj komencis baldaŭ en siaj leteroj aŭ artikoloj uzadi simple la solan vorton «Esperanto», ekzemple «la afero Esperanto», «skribi en Esperanto» k. s. Tiel iom post iom ellaboriĝis unuvorta nomo de nia lingvo. Vidante, ke mia komenca pseŭdonimo transiris al la afero mem kaj ke ĝi estas tre oportuna, mi baldaŭ tute ĉesis uzadi mian pseŭdonimon, kaj ĝi restis nur kiel nomo por la afero mem. La nomo «Esperanto» estas per si mem tute senlogika; sed en sensignifa kondiĉa nomo kial ni bezonas logikon?

La Esperantisto, 1890, p. 60

Pri la uzado de formoj simplaj anstataŭ kunmetitaj

La vorto «bezonesti» estas kunmetita tute regule, kaj vi povas ĝin uzadi. Sed entute ni konsilas pli uzadi ĉiam formojn simplajn anstataŭ kunmetitaj. Kunmetado de vortoj estas karaktera eco de la lingvo germana, kaj al tiu ĉi lingvo ĝi efektive donas grandan riĉecon de formoj; sed en nia lingvo la vortoj pleje estas pli naturaj kaj pli bonsonaj, se ili estas ne kunligataj, sed uzataj aparte.

La Esperantisto, 1891, p. 23

Pri la vortoj kun pseŭdosufiksoj

Kelkaj samideanoj forte malaprobas la uzadon de vortoj kun pseŭdosufiksoj «cio», «toro» k. t. p (ekzemple: «civilizacio», «redaktoro» k.t.p.); ili diras, ke de tiaj vortoj ni devas preni nur la radikan formon (ekzemple: «civiliz», «redakt») kaj ĉiujn devenajn formojn uzi nur kun sufikso aŭ finiĝo pure Esperanta (ekzemple: «civilizo», «redaktejo», «redaktisto» anstataŭ «civilizacio», «redakcio», «redaktoro»). Kompreneble, se tia vorto kiel ekzemple «redaktejo», estus tute identa kun la vorto «redakcio» kaj povus ĝin perfekte anstataŭi, certe neniu el ni plendus, se la vorto «redakcio» baldaŭ malaperus el nia lingvo; sed se iu diras, ke la formoj pseŭdosufiksaj estas kontraŭ-Esperantaj, aŭ ke ili prezentas malaprobindan enkondukon de novaj vortoj, mi opinias, ke li eraras. Tiaj formoj, kiel ekzemple «redakcio», «civilizacio» estas nek kontraŭ-Esperantaj, nek novaj, ĉar laŭ la §15 de nia gramatiko ili plene apartenas al nia lingvo jam de la unua momento de ĝia naskiĝo. Ni povas esperi, ke pli aŭ malpli frue la pseŭdosufiksaj vortoj «fremdaj» fariĝos arĥaismoj kaj cedos sian lokon al vortoj «pure esperantaj»; ni povas eĉ konsili tion; sed postuli tion ni ne povas, ĉar la diritaj vortoj ne sole havas en nia lingvo (laŭ la §15) plenan rajton de ekzistado, sed ankoraŭ dum longa tempo multaj el tiuj pseŭdosufiksaj vortoj estos pli oportunaj, pli naturaj kaj pli kompreneblaj, ol la ilin anstataŭontaj vortoj «pure Esperantaj». Ne venis ankoraŭ la tempo, ke ni estu tro pedantaj. Estas vero, ke sekve de nia toleremeco ni por kelkaj vortoj havos dum kelka tempo formojn duoblajn (ekzemple: «evolucio» kaj «evoluo»); sed ŝajnas al mi, ke estas multe pli bone havi en la unua tempo ian «embarason de riĉeco», ol malutili al si per ia ne sufiĉe matura dekreto, elĵetante el la lingvo vortojn, kies elĵetindeco ne estas ankoraŭ por ni tute certa.

Respondo 55, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 222

Pri la prefikso «re»

Ĉi tiu prefikso montras revenon al la loko aŭ al la stato, de kiu oni iris. Sekve:

  1. – Se A donis ion al B, kaj la donita objekto estas denove ĉe A, ni diras, ke B redonis ĝin, A reprenis ĝin, la objekto venis al A. Spegulo reĵetas la radiojn, kiuj falas sur ĝin. La pilko resaltis de la tero.

En ĉi tiuj okazoj re montras revenon al la punkto de deiro.

  1. – Se mi faris ion, kaj mi ĝin faras ankoraŭ unu fojon, mi ankaŭ revenas (en mia ago) al la punkto, de kiu mi iris. Sekve ni diras refari (fari denove tion, kion oni jam faris), rekanti (ripeti kanton), rejuniĝi (fariĝi denove juna), resaniĝi (farigi denove sana) k.t.p. En ĉi tiuj lastaj okazoj re montras la ripeton. (Ĉi tiu klarigo estas donita de D-ro Zamenhof mem.)
  2. de Beaufront, Grammaire et exercices de la langue internationale Esperanto, p. 109. Tradukis W. Bailey.

Konatiĝi

Ni uzas ordinare la formon «konatiĝi» (= fariĝi konato kun iu), sed ankaŭ la formo «koniĝi» estas tute bona (= fari sin koni ion).

La Esperantisto, 1891, p. 7

Pri «sidiĝi» kaj «eksidi»

Vi estas prava: anstataŭ «sidiĝu» estus pli bone diri «sidigu vin» aŭ «eksidu»; tamen ĉar la formo «sidiĝu» jam de tre longe estas uzata preskaŭ de ĉiuj Esperantistoj, tial ĝi fariĝis jam «esperantismo» kaj nomi ĝin eraro oni jam ne povas. Ne sole en naturaj lingvoj, sed ankaŭ en lingvo artefarita ĉio, kio estas uzata de la plimulto da bonaj verkistoj, devas esti rigardata kiel bona, se ĝi eĉ ne estas absolute logika; ĉar se ni postulos ĉiam nur logikon absolutan, tiam la libera uzado de lingvo artefarita fariĝos tute ne ebla, ĉar tiam malaperos ĉiu utileco de longa ekzerciĝado kaj en la deka jaro de uzado de la lingvo, kiel en la unua jaro, ĉiu devus konstante tro longe pripensadi kaj pesadi ĉiun sian vorton. Tamen la diferenco inter lingvo natura kaj lingvo artefarita konsistas en tio, ke, dum en la unua oni devas uzi nur tiujn formojn, kiujn uzas bonaj verkistoj, kaj uzado de formo pli logika estas malpermesata, – en lingvo artefarita ĉiu havas la rajton uzi formon pli logikan, kvankam neniu ĝis nun ĝin uzis, kaj li povas esti konvinkita, ke se lia formo estas efektive bona, ĝi baldaŭ trovos multajn imitantojn kaj iom post iom elpuŝos la malpli logikan, kvankam ĝis nun pli uzatan formon malnovan.

Respondo 3, La Revuo, 1906, Decembro

Pri la prefikso «ge»

La prefikso «ge» rilatas ne sole al du personoj, sed ĝi povas filati ankaŭ al multaj personoj; ĝi signifas simple «de ambaŭ seksoj». Mi persone ĝis nun uzadis tiun ĉi prefikson ĉiam nur por esprimi ian ambaŭseksan familian tutaĵon el personoj starantaj en la sama linio de parenceco; tial mi diradis ekzemple «gepatroj», «gemastroj», «gefratoj», «genepoj», «gekuzoj», «getajloroj» (en la senco de «tajloro kaj lia edzino»); sed ni neniam esprimis ekzemple per «getajloroj» la tutan familion de tajloro, ĉar la gefiloj de tajloro ne staras en la sama linio de parenceco kun la tajloro, kaj mi ankaŭ evitadis diri «gesinjoroj» pri personoj, kiuj ne apartenas al unu familio (mi nomadis ilin «sinjoroj kaj sinjorinoj»). Tamen mi konfesas, ke mi havis nenian kaŭzon, por uzadi la prefikson «ge» sole en la dirita maniero. Ĉar en la fundamenta (universala) vortaro de nia lingvo «ge» signifas simple «de ambaŭ seksoj», kaj ĉar la uzado de la prefikso en tiu ĉi senco neniam donas malkompreniĝon, tial ni povas tre bone uzi tiun ĉi prefikson en ĉiuj okazoj, kiam ni parolas pri ambaŭ seksoj. Sekve se al personaro, kiu konsistas el ambaŭ seksoj, iu sin turnas kun la vorto «gesinjoroj», li faras nenian eraron, kaj eble mi mem ankaŭ de nun iafoje uzados la prefikson en tiu ĉi senco.

Respondo 6, La Revuo, 1901, Februaro

Pri la sufikso «aĵ» apud verbaj radikoj

Vi diras, ke kiam verba radiko ricevas la sufikson «aĵ», tiam ni ofte ne scias, ĉu ĝi signifas «io, kio faras» aŭ «io, kio estas farata». Kelkaj Esperantistoj opinias, ke la sufikso povas havi nur unu el la diritaj du sencoj, ekzemple nur la aktivan, kaj ĉiufoje, kiam ili trovas la diritan sufikson kun la senco pasiva, ili rigardas tion ĉi kiel simplan eraron. Tiu ĉi opinio tamen estas neĝusta: «aĵ» per si mem havas nek sencon ekskluzive aktivan, nek sencon ekskluzive pasivan, kaj tial ĝi povas esti uzata en ambaŭ sencoj. Severe precizigi la signifon de tiu ĉi sufikso en la senco aŭ nur aktiva aŭ nur pasiva – laŭ mia opinio – estas ne konsilinde, ĉar tio ĉi tute senbezone ligus nin kaj devigus nin ofte uzadi tro longajn formojn. Ĝenerale mi devas ripeti ĉi tie tion, kion mi jam kelkajn fojojn esprimis ĉe aliaj okazoj: ni ne devas peni, ke nia lingvo estu tro preciza, ĉar tiam ni nin mem nur katenus kaj ofte, por esprimi plej simplan ideon, ni devus uzi vorton deksilaban; ĉiufoje, kiam ni sen timo de malkompreniĝo povas doni al la uzanto liberecon, ni devas tion ĉi fari kaj permesi al li uzi laŭvole diversajn formojn (se ili nur ne estas kontraŭ la leĝoj de nia lingvo aŭ kontraŭ la logiko aŭ komprenebleco), anstataŭ postuli, ke li nepre uzu ĉiam nur unu formon. En ĉiuj okazoj (tre maloftaj), kiam la simpla uzado de «aĵ» povas doni ian malkompreniĝon, ni povas ja tre bone helpi al ni (kiel vi mem tute prave proponis) per la uzado de participo aktiva aŭ pasiva (ekzemple «ŝmirantaĵo» kaj «ŝmirataĵo», kiuj ambaŭ prezentas formojn tute regule kreitajn laŭ la leĝoj de nia lingvo); sed ĉar, el 100 verbaj vortoj kun «aĵ», 99 estas tute klaraj, kial do ni devas senbezone kateni nin kaj, precizigante la signifon de «aĵ» nur aktive aŭ nur pasive, konstante esti devigataj uzadi «antaĵo» aŭ «ataĵo» en ĉiuj aliaj okazoj? Por kio uzi ekzemple la longajn formojn «estantaĵo», «kreskantaĵo», aŭ «sendataĵo», «kraĉataĵo», k.t.p., se ni egale klare povas esprimi tion saman per la pli mallongaj «estaĵo», «kreskaĵo», «sendaĵo», «kraĉaĵo» k t p., pri kies senco povas ekzisti nenia dubo? Sekve se vi volas klarigi la signifon de «aĵ» kun verbaj radikoj, tiam anstataŭ diri, ke «aĵ» kun verbo signifas nur «io, kio faras», aŭ nur «io, kio estas farata», mi konsilas al vi diri: «aĵ» kun verbo signifas «ion, kio enhavas en si la ideon de la donita verbo»; ĉu tiu ĉi ideo estas aktiva aŭ pasiva – tion ĉi la sufikso «aĵ» tute ne devas montri al ni, ĉar tion ĉi montras la senco de la vorto mem aŭ – en okazo de speciala neceseco – la aldono de la sufikso de aktiveco aŭ pasiveco. Tiu ĉi «speciala neceseco» tamen aperas nur tre malofte, ĉar eĉ ĉe tiuj verboj, kiuj povas doni egale bone aĵon aktivan kaj pasivan, la senco de la aĵo estas facile komprenebla el la kunteksto; ekzemple se mi diros «mi donas tion ĉi al vi kiel garantiaĵon de mia reveno», neniu ja povas dubi, ke ni parolas ne pri garantiataĵo, sed pri garantiantaĵo. Vian opinion, ke ofte (kiam povas ekzisti nenia dubo) ni povas eĉ forĵeti la «aĵ» kaj uzi simple nur la substantivan finiĝon «o», – mi trovas tute prava; sed en la plimulto da okazoj inter «o» kaj «aĵo» estas granda diferenco.

  1. S. – Per stranga renkontiĝo de la cirkonstancoj mi ĵus ricevis leteron, kiu prezentas bonan ilustraĵon al tio, kion mi supre diris pri tro granda logikeco. Mia korespondanto skribas (iom ŝerce), ke la esprimo «Parolo de X en la kunveno Y»estas tute mallogika kaj malpreciza: anstataŭ «parolo»oni devas en tia okazo diri «antaŭpublikparolataĵo». Ĉu vi aprobas tian precizan vorton?

Respondo 11, La Revuo, 1907, Aprilo

Pri la sufikso «ar»

Vi diras, ke la sufikson «ar» ni devas uzi nur por esprimi aron da tiaj objektoj, kiuj estas esence ligitaj inter si kaj prezentas ian unuecon, kolektivan objekton (ekzemple «vortaro», «arbaro», «homaro»); sed por ia nombro da samspecaj objektoj, kiuj ne estas esence ligitaj inter si kaj ne prezentas kune ian unu ideon, vi konsilas uzi la esprimon «aron da» (ekzemple: «li ellernis aron da vortoj», «tie kuŝis aro da dehakitaj arboj» k.t.p.). Vian opinion mi trovas ĝusta. – Pri la dua senco de la vorto «aro» (mezuro) volu kompari mian respondon n° 24.

Respondo 33, La Revuo, 1908, Majo

Pri la sufikso «eg»

Tute prave vi diras, ke la sufikso «eg» ne povas servi por simpla anstataŭado de la vortoj «granda» aŭ «tre», sed ĝi devas servi por kreado de vortoj novaj kun senco speciala. Tia neĝusta uzado de la sufikso certe ne estas aprobinda, kaj, kiom oni povas, oni devas ĝin eviti. Tamen esti tro severaj en ĉi tiu rilato ni ankaŭ ne devas. En multaj okazoj, en kiuj ni povus bone uzi la vortojn «granda» aŭ «tre», ni povas ankaŭ sen peko kontraŭ la spirito de Esperanto uzi la sufikson «eg», ĉar tre ofte la saman ideon unu persono povas prezenti al si kiel ideon simplan en granda mezuro, dum alia persono ĝin prezentas al si kiel ideon specialan. Ekzemple, la vorton «bonega» ni preskaŭ ĉiam povus anstataŭigi per «tre bona», kaj tamen en la samaj okazoj oni ankaŭ povas prezenti al si bonecon eksterordinaran kaj uzi por ĝi vorton apartan tiel same, kiel oni faras preskaŭ en ĉiuj lingvoj. Laŭ mia opinio ni devas esti tre singardaj nur en tiaj okazoj, en kiuj ni povus ricevi aŭ senduban, por niaj oreloj malagrablan, eraron kontraŭ la lingvo, aŭ tute malĝustan sencon; sed en ĉiuj aliaj okazoj tro granda severeco kaj katenado estas superflua. En tiaj okazoj, kie kelka libereco alportas al ni nenian malutilon, kial ni devus senbezone nin malliberigi?

Respondo38, La Revuo, 1908, Majo

Pri la vorto «ero» 

Efektive estus pli bone, se por la ideo de tempokalkulo ni uzus ian alian vorton anstataŭ «ero», kiu havas jam difinitan signifon en la Universala Vortaro. Sed ĉar la vorto «ero» en la senco de tempokalkulo estas vorto pure internacia, tial laŭ la §15 de nia fundamenta gramatiko ni havas plenan rajton ĝin uzi. Ĉar la «ero» de la Universala Vortaro kaj la «ero» science internacia havas tro malsamajn signifojn, tial ni ne bezonas timi, ke oni ilin iam reciproke konfuzos. Cetere, se la vorto «ero» laŭ la §15 de nia gramatiko estas plene permesata, ĝi kompreneble ne estas deviga, kaj ni havas plenan rajton uzi anstataŭ ĝi «tempokalkulo» aŭ ion similan, kion proponos niaj specialistoj.

Respondo 24, La Revuo, 1907, Aŭgusto

Pri la sufikso «ig» kun verbaj radikoj

Oni ofte demandadis sin, ĉu kun la verbaj radikoj «igi» signifas «igi – anta» aŭ «igi – ata». Sed la demando per si mem estas ne ĝusta, ĉar «igi» kun verbo signifas nek «igi – anta», nek «igi – ata», sed nur «igi – i», sekve ĝi povas tre bone esti uzata en ambaŭ sencoj (aktiva kaj pasiva). En la plimulto da okazoj la senco de «ig» en verboj prezentas absolute nenian malklaraĵon; sed en tiuj okazoj, kie malkompreniĝo povas aperi, ni devas ĝin eviti ne per senbezona katenado de la senco de «ig» (kio estus tiel same neoportuna, kiel la katenado de «aĵ», pri kiu mi parolis en la respondo 11, sed per precizigo de nia frazo mem). Ekzemple, ni ne povas diri «sciigi amikon novaĵon», sed ni povas diri «sciigi amikon pri novaĵo» aŭ «sciigi novaĵon al amiko»; ambaŭ frazoj estas tute regulaj kaj ambaŭ estas tute klaraj, – kial do ni devas demandi nin, kiu el la diritaj frazoj estas la sole bona? En frazo, en kiu la verbo kun «ig» havas du komplementojn, la akuzativo kaj prepozicio montras tute klare la rilaton inter la ambaŭ komplementoj; frazo, kiu havas nur unu komplementon, estas ordinare ankaŭ tute klara, ĉar la forestado de le dua komplemento per si mem jam montras la sencon de la frazo (ekzemple, se mi, sen plua precizigo per «al», diros «mi manĝigas mian ĉevalon», neniu dubos pri la Senco de la frazo); fine en tiuj tre maloftaj okazoj, kiam ni efektive povas timi malkompreniĝon, ni ja tute ne bezonas aktivigi aŭ pasivigi la sencon de la sufikso «ig», sed ni povas tute bone kaj regule aktivigi aŭ pasivigi la verbon, dirante «manĝantigi» kaj «manĝatigi». La sufikso «ig» per si mem havas sencon tute difinitan (= fari, lasi, kaŭzi); ĝi fariĝas neklara nur tiam, kiam ni krom ĝia propra senco nepre volas altrudi al ĝi ian sencon aldonan, kiun ĝi per si mem ne havas kaj ne devas havi kaj kiu (en okazo de efektiva neceseco) devas esti esprimata per alia rimedo (ekzemple, sencon de aktivigado aŭ pasivigado, de daŭrigado aŭ momentigado k.t.p.).

Respondo 13, La Revuo, 1907, Aprilo

Pri forlasado de sufiksoj

En la frazo «la akvo plenigas la kruĉon» la senco diras al ni, ke la sufikso «ig» estas necesa, kaj uzi tie la vorton «plenas» anstataŭ «plenigas» mi ne konsilus, ĉar ni tiam tro evidente pekus kontraŭ la logiko. Forlasi iun sufikson, por ricevi vorton pli mallongan, ni povas nur en tiaj okazoj, se la neceseco de la sufikso estas iom duba, ekzemple kiam la verbon, de ni uzatan, ni povas rigardi ne kiel devenantan, sed kiel memstaran, aŭ kiam la maniero de la deveno estas ne tute klara. Sed la verbo de la supre citita frazo ne sole tute sendube devenas de alia vorto («plena»), sed la maniero de tiu devenado estas tute klara, sekve ni devas uzi tiun klaran sufikson, kiu servas por la devenigo de la dirita vorto.

Respondo 44, La Revuo, 1908, Aŭgusto

Pri la deveno de la vorto «edzo»

Dank’al la afableco de S-ro D-ro Zamenhof, mi ricevis la solvon de tiu malgranda enigmo … La vere primitiva formo estas ne edz, sed edzin, de kiu devenas la formo edzo. Tiel same fraŭlo devenas de fraŭlino, kuzo de kuzino, kaj feo, kiun oni povus uzi, por montri fablan estulon, ekz. Oberono, kaj kiun oni povas devenigi de feino.

La vorto edzino estis primitive sufikso, kiu poste fariĝis sendependa de la radikoj, al kiuj ĝi estis primitive aldonita. Jen kiamaniere la Majstro klarigis al mi la aferon:

En la germana lingvo, reĝido heredonto de la krono estas nomata Kronprinz, kiu fariĝas en Esperanto kronprinco. La virino kunigita kun la kronprinco per leĝa ligilo estas nomata germane Kronprinzessin. Ĉi tiun lastan vorton D-ro Zamenhof transskribis Esperante kronprincedzino, kaj li tuj rimarkis, ke la finiĝo de tiu vorto, t.e. edzino, ricevis per si mem la sencon de virino kunigita kun viro per leĝa ligilo. Li do faris el ĉi tiu vorto: unue, ĝeneralan sufikson, esprimantan difinitan rilaton kaj due vorton memstaran kun tiu sama signifo. Poste el la vorto edzino li tute logike devenigis la vorton edzo.

Laŭ artikolo de Emile Boirac en la Oficiala Gazeto, Dec. 1913.

reveni al Lingvaj respondoj

返回 Lingvaj respondoj

阅读次数 843 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *