Lingvaj respondoj – Refleksivaj pronomoj

Refleksivaj pronomoj

Pri la vorto «siatempe» 

Diri «iam» anstataŭ «siatempe» ni en la plimulto da okazoj ne povas, ĉar la senco de ambaŭ vortoj estas malsama. «Iam» esprimas tempon nedifinitan, dum «siatempe» esprimas tempon, kvankam ne klare nomitan, tamen pli-malpli difinitan. «Mi volis siatempe proponi regulon» = «mi volis proponi en tiu tempo, kiam, laŭ mia opinio, la cirkonstancoj tion postulis». Se anstataŭ «siatempe» vi diros «ĝiatempe», vi ne faros eraron; sed ŝajnas al mi, ke en la plimulto da okazoj «siatempe» estas pli bona ol «ĝiatempe». Tiamaniere uzas la vorton ne sole tiuj lingvoj, kiuj por «sia» kaj «ĝia» uzas la saman vorton, sed ankaŭ tiuj lingvoj (ekzemple la slavaj), kiuj severe faras diferencon inter «sia» kaj «ĝia». Laŭ mia opinio oni povas klarigi ĝin al si per tio, ke «sia» montras pli grandan intimecon inter la faro kaj la tempo, ol kiom montrus la vorto «ĝia». Gvidi nin per teoriaj postuloj gramatikaj en tiu ĉi okazo ni ne povas, ĉar al kio ni povus rilatigi la vorton «ĝia»? Ŝajnas al mi, ke en la esprimo «faro ĝiatempa» la tempo apartenas (t.e. estas konvena, konforma k.t.p.) al io alia, dum en «faro siatempa» la tempo apartenas al la faro mem. Kompreneble, mia klarigo ne prezentas ion absolute konvinkan; sed mi volis nur montri al vi, ke ne ekzistas ia grava kaŭzo, por ke ni la ĝis nun komune uzatan «siatempe» anstataŭigu per «ĝiatempe».

Respondo 43, La Revuo, 1908, Aŭgusto

reveni al Lingvaj respondoj

返回 Lingvaj respondoj

阅读次数 501 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *