Lingvaj respondoj – Rilataj pronomoj

Rilataj pronomoj

Kiu, tiu, kia, tia

La diferenco inter kiu, tiu k.c. kaj kia, tia k.c. estas sekvanta: la formoj kun u estas puraj pronomoj kaj la formoj kun a estas pronomaj adjektivoj signifantaj econ. Kia = kian econ havanta k.c. Al la vorto kiu vi povas respondi per substantivo, dum al la vorto kia vi devas respondi per adjektivo. Ekzemple: je la demando «kiu domo» vi respondas: tiu domo, tiu ĉi domo, la domo de la patro k.c.; sed je la demando «kia domo» vi respondas; tia domo, tia domo kiel mia, alta domo, longa domo, bela domo k.c.

La Esperantisto, 1891, p. 15

reveni al Lingvaj respondoj

返回 Lingvaj respondoj

阅读次数 598 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *