世界语会话指南 14

14. Vizito 访问

Kiu frapas je la pordo?

谁在敲门?

Mi, Lan Tian. Ĉu mi povus enveni?

我,蓝天。可以进来吗?

Jes, bonvenon! Mi atendas vin.

当然,欢迎您!我等着您呢。

Bonan tagon!

您好!(日安!)

Bonan tagon! Sidiĝu!

您好!请坐!

Mi timas, ke mi iom malfruiĝis pro la malfacila trafiko.

路上不好走,我怕来迟了一点。

Ĉu vi venis per aŭtobuso aŭ trolebuso?

您是乘公共汽车还是乘无轨电车来的?

Trolebuso. Tiel plenplena, ke mi apenaŭ trovis spacon por stari kaj apenaŭ povis min elpuŝi el ĝi ĉe la haltejo.

乘无轨电车,车上满满的几乎没有立足之地,到了车站几乎挤不下车来。

Prenu tason da teo.

请喝杯茶。

Dankon! Sidiĝu, ke ni interbabilu pri via Esperanto-grupo.

谢谢!请坐,让我们来谈谈你们世界语小组的情况。

Jen cigaredo, fumu!

请吸支烟!

Dankon, mi ne plu fumas. Oni diras, ke via grupo vigle aktivadas. Ĉu vi ankaŭ korespondas kun eksterlandanoj?

谢谢。我戒烟了。听说你们小组很活跃。你们也和国外通信吗?

Jes, por praktiki la lernatan lingvon, interŝanĝi esperantaĵojn kaj kolekti teknologiajn materialojn ni formis kvarmembran kolektivon.

是的,为了实地运用所学的语言,交换世界语读物和搜集技术资料,我们建立了一个四人小组。

Ĉu oni ankaŭ povas kolekti teknologiajn materialojn per Esperanto?

也能用世界语搜集技术资料吗?

Jes, teknologiajn materialojn en naciaj lingvoj. Ekzemple ni ricevis de niaj korespondaj amikoj verkojn pri komputoroj en la angla kaj german lingvoj.

能啊,使用民族语言写的技术资料。例如我们收到了通信朋友寄的英语和德语的计算机著作。

Oni diris, ke pasintjare okazis en Budapeŝto konferenco de “INTER-KOMPUTO-82”, en kiu oni uzis Esperanton kiel oficialan lingvon, ĉu vere?

据说去年在布达佩斯召开的国际计算机科学会议是用世界语作为大会正式语言的,是吗?

Jes, oni eĉ eldonis ampleksajn prelegojn en Esperanto.

是的,甚至还用世界语印发了大量学术报告呢。

Ĉu ili estas ankoraŭ haveblaj?

这些材料还弄得到吗?

Jes, pere de la libroservo de UEA.

弄得到,通过国际世协书刊服务部就能弄到。

Do veran utilon faras via aktivado.

那么说你们的活动还真有点用呢。

Krome, ni ankaŭ sukcesis akiri alilandajn esperantaĵojn helpe de la korespondantoj. Ni ricevadas la popularan natursciencan gazeton “Homo kaj Kosmo” eldonatan de la Astronomia Observatorio de Zagreb kaj la literaturan gazeton “Fonto” eldonatan en Brazilo.

另外我们通过通信者的帮助还得到了外国的世界语读物。我们经常收到萨格勒布天文台出版的通俗科学杂志《人和宇宙》以及巴西出版的文学杂志《泉》。

Ĉu vi aboni ilin per korespondaj amikoj?

是通信朋友帮你们订的吗?

Jes. Por ilin rekompenci ni sendis al ili ĉinajn poŝtmarkojn kaj esperantaĵojn, kiuj utilas al ili.

是的。为了酬谢他们我们寄了对他们有用的中国邮票和世界语书籍。

Do bone vi faris. Ankaŭ nia grupo povus tion fari en la estonto, sed nun ni ankoraŭ ne estas sufiĉe spertaj por tion fari.

你们干得不错。将来我们小组也可以这样做,可现在还没有足够的经验干这种事。

Sperto devenas de praktikado. Kial ne provi tuj? Se vi tion faros kolektive sub helpo de spertulo, vi progresos rapide. Nia grupo regule kunsidas por kune studi Esperanton, diskuti en Esperanto aktualajn problemojn kaj aŭskulti Esperantajn paroladojn, dramojn kaj kantojn surbendigitajn.

经验来自实践嘛。为什么不马上试试呢?要是有经验的人来帮助你们集体进行此事,进步会很快的。我们小组经常集会来一起研究世界语,用世界语讨论时事和听世界语讲话、戏剧和歌曲的录音带。

Ĉu? De kie vi ricevis la sonbendojn?

你们从哪儿弄到的录音带?

De niaj korespondantoj. Kaj ni sendis al ili sonbendojn kaj gramofonajn diskojn pri ĉinaj muzikaĵoj. Al ili tre plaĉas muziko de bambua fluto, bivo kaj aliaj ĉinaj muzikiloj.

从通信朋友那里得来。我们给他们寄去了中国音乐的录音带和唱片。他们很喜欢笛子、琵琶等中国乐器的乐曲。

Ĉu vi povus pruntedoni al mi kelkajn el ili por kopii?

您可以把你们的世界语录音带借几盘给我们复制一下吗?

Jes, certe.

当然可以。

Jen oni frapas je la pordo!

听,有人敲门!

Kredeble tio estas k-do Ma. Nia grupo decidis fari ekskurson kaj li venas por interkonsiliĝi pri tiu aranĝo.

想必是马同志了。我们小组决定去远足,他是来商量这件事情的。

Mi jam longe vin ĝenis per la babilo. Se vi devas okupiĝi pri alia afero, do mi jam reiros hejmen. Mi tre dankas vin por la agrabla kaj kuraĝiga interparolo.

我的谈话已经打扰您半天了。您有别的事,我就回家啦。感谢您这番愉快的鼓舞人的谈话。

Ankaŭ por mi tre agrabla estas nia interparolo.

我们的谈话我也觉得很愉快。

Ĝis la!

再见啦!

Ĝis!

再见!

备用词语

Kiu sonorigas? 谁在按铃?Kiu frapas sur la pordo? 谁在敲门?Jen estas mia nomkarto. 这是我的名片。Konatiĝu kun miaj familianoj. 我来介绍家人。Ne ĝenu vin. 不要麻烦。Estu kiel hejme. 不要客气。Pendigu vian jakon, se estas iom tro varme. 要是太热,请把上衣挂起来。Prenu tiun fotelon. 请在那把沙发椅上坐。Kiel artisme vi aranĝis vian ĉambron! 房间布置得真雅致!Prenu kafon! 请喝咖啡!Ofte vizitu nin! 请常来!Vi ĉiam estas bonvena! 随时都欢迎!Venu, kiam estos oportune al vi. 方便的时候你就来好了。Dankon por via vizito! 谢谢你的来访!Bedaŭrinde, li forestas. 遗憾,他出去了。Atendu momenton! 请等一会!Baldaŭ ŝi revenos. 她不久就回来。

 

第13课回目录第15课

阅读次数 429 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *