世界语会话指南 13

13. Mezuri kaj Kalkuli 度量和计算

Kiom da kursanoj lernas ĉe via societo?

你们学会有多少会员学习?

Dedek tri viroj kaj dek sep virinoj, sume kvardek.

二十三名男的,十七名女的,共计四十名。

Kiom da krajonoj ili aĉetis?

他们买了多少铅笔?

Po tri. Trioble kvardek faras cent dudek. Do ili aĉetis dek dekduojn, t.e. preskaŭ grocon da krajonoj.

每人三枝。三乘四十是一百二十,那就是买了十打,几乎是一罗的铅笔。

Kiom da krajonoj estas foruzitaj?

有多少支铅笔用完了?

Du trionoj, t.e. okdek.

用了三分之二,也就是八十支。

Kiom ankoraŭ restas?

还剩多少支?

Cent dudek minus okdek faras kvardek, ankoraŭ restas kvardek.

一百二十减八十余四十,还剩四十支。

Kiom da krajonoj ĉiu kursano foruzis meznombre?

平均每个学员用掉了多少支铅笔?

Okdek dividite per kvardek faras du. Ili foruzis meznombre po du.

八十除以四十得二。他们平均每人用了二支。

Ĉu ili loĝas malproksime de la sidejo de la societo?

他们住得离协会会所远吗?

Ne. Maksimume je la distanco de 500 metroj.

不远。最远才五百米。

Kiom larĝas la nigra tabulo?

黑板有多宽?

Ĝi larĝas je du komo* tri metroj.

黑板宽二点三米。

Kian formaton havas tiu ĉi mapo?

这张地图开本有多大?

Ĝia formato estas cent dudek per cent okdek centimetroj.

它的开本是一百二十乘一百八十厘米。

Kiom da proponoj la kursanoj faris por plibonigi la instruadon?

学员们提了多少条改进教学的建议?

Malpli ol dudek.

不到二十条。

Ĉu vi scias la plankareon de la ĉambreto?

您知道这间小屋的面积吗?

Jes, naŭ kvadrataj metroj.

知道,九平方米。

Ŝajne pli vasta. Eble vi miskalkulis.

似乎多一点。您可能算错了。

Mi kalkulis rondcifere. Efektive pli vasta, de precize.

我算的大数。细算起来要多些。

Ĉu la larĝeco kaj longeco de la ĉambro estas en raporto de 3 al 3?

房间的长和宽之比是三比三吗?

Jes, ĝuste.

是的,正好三比三。

Tri rilatas al tri kiel unu al unu, ĉu ne?

三比三等于一比一,不是吗?

Jes, vere.

是的,不错。

Kiuj tie interbabilas duope aŭ triope?

是哪些人在那里三三两两地聊天呢?

Ili estas laboristoj kiuj konstruis la akvorezervejon Pinghu kun kapacito de ducent milionoj da kubmetroj.

他们是建设库容两亿平方米的平湖水库的工人。

Kiel profunda estas la artefarita lago?

那个人工湖有多深?

Dek klaftojn.

有十寻深。

Ĉu hidroelektrejo konstruiĝis tie?

那儿建有水电站吗?

Jes, granda hidroelektrejo kun kapacito de okcent mil kilovatoj. Sennombraj kamparanoj ricevis elektran lumon de ĝi.

是的,有一座发电能力八十万千瓦的大水电站。无数农民从它得到了照明用电。

Ĉu ĝia elektro sufiĉas por elektrizi la distrikton?

它的电力足以使该区电气化吗?

Jes, kaj plej granda akvorezervujo estas konstruata ĉe la Tri Gorĝoj de Yangzi-rivero.

足够了,一个最大的水库正在长江三峡建设呢。

备用词语

A. 计算用语

nombro para 双数,nombro nepara 单数,la kvar bazaj operacioj 四则运算,la plej granda komuna divizoro 最大公约数,la plej malgranda kkomuna oblo 最小公倍数,la duuma nombrosistemo 二进制,potencigo: dudek kvar en la kvara potenco 乘方:24 的 4 次方,la tria potenco de 3 estas 27 三的三次方是 27,altprocenta imposto 高税率,plenmano da militemuloj 一小撮好战分子,pinĉaĵo da sukero 一撮糖,naskokvanto 出生数,mortokvanto 死亡数,du plus tri faras kvin 二加三得五,la sumo estas kvin 和是五,kvin minus du faras tri 五减三得二,la diferenco estas tri 差为三

B.长度

metro 米,dekametro 十米,kilometro 千米,centimetro 厘米,milimetro 毫米,jardo 码,mejlo 英里,lio 华里,veresto 俄里,colo 寸,futo 尺,arŝino 俄尺,klafto 浔

C. 面积

muo 亩,aro 公亩,akreo 英亩,hektaro 公顷,kvadrata kilometro 平方公里,kvadrata metro 平方米

Ĉ. 重量

miligramo 毫克,centigramo 厘克,gramo 克,kilogramo 公斤,funto 磅,unco 两,tuno 吨,taelo 两(计算银两用),karato 克拉(计算钻石的重量单位 = 205 毫克)

D. 容积

centilitro 毫升,litro 公升,dekalitro 十公升,kubmetro 立方米,galjono 加仑(=4.546 公升),tonelo (船的容积)吨

E. 货币

penco 辩士,ŝilingo 先令,pundo 英镑,dolaro 美圆,cendo 美分,marko 马克,centimo 生丁,pfenigo 芬尼,floreno 福林(匈),guldeno 荷兰盾,rublo 卢布,kopeko 戈比,piastro 比阿斯特(土、西),krono 克朗,jeno 日圆,groŝo 小钱,铜板,speso 世界语钱币单位,jŭano 元

F. 其他计算单位

dekduo 一打,groco 一罗,rismo 一令(纸),grapolo 一串,plenbuŝo da 一口,peco 一个,plentaso da 一杯,botelo da 一瓶,du horoj da biciklado 骑车两小时,ŝtonĵeta distanco 一石之遥,sagpafa distanco 一箭之地

 

第12课回目录第14课

阅读次数 443 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *