世界语会话指南 34

34. Landoj, Nacioj kaj Lingvoj 国家、民族和语言

A: En Ĉinio la hanoj konsistigas plejparton de la loĝantaro, tamen la nacimalplimultoj vivas sur relative vastega parto de la lando. Ĉu vi scias, kiom da nacimalplimultoj ekzistas en via lando?

甲:汉族是中国居民的绝大部分,可是少数民族生活在较为广大的地区。您知道你们国家有多少少数民族吗?

B: Jes, pli ol kvindek.

乙:知道,有五十多个。

A: Kiel ili nomiĝas?

甲:他们叫什么名字?

B: Ili nomiĝas acangoj, bajoj, baŭanoj, bujioj, ĉjangoj, dahuroj, gaŭŝanoj, ĝingpooj, ĝuangoj, halhazoj, hanioj, hujoj, jaŭoj, jioj, kazaĥoj, lioj, lisuoj, manĉuroj, mjaŭoj, mongoloj, naŝioj, nuoj, olunĉunoj, pumioj, rusoj, salaoj, sibooj, sujoj, taĝikoj, tajoj, tataroj, tibetanoj, tuĝjaoj, tuoj, ujguroj,uzbekoj kaj… bedaŭrinde mi ne memoras ĉiujn nomojn de ili. Vi povas trovi ilin en vortaro.

乙:他们叫阿昌族、白族、保安族、布依族、羌族、达斡尔族、高山族、景颇族、僮族、柯尔克孜族、哈尼族、回族、瑶族、彝族、哈萨克族、黎族、傈僳族、满族、苗族、蒙古族、纳西族、怒族、鄂伦春族、普米族、俄罗斯族、撒拉族、锡伯族、水族、傣族、塔吉克族、藏族、土家族、塔塔尔族、维吾尔族、乌孜别克族……可惜我记不全名字,可以在词典里找到。

A: Ĉu troviĝis membroj de nacimalplimultaj inter la partoprenantoj de la Unua Ĉina Kongreso de Esperanto okazinta en aŭgusto, 1985?

甲:1985 年 8 月份举行的第一届中国世界语大会有少数民族成员参加吗?

B: Jes.

乙:有。

A: Kiom? Kaj el kiuj naciecoj?

甲:有多少?是哪些民族?

B: Ok manĉuroj, sep hujoj, sep ujguroj, kvin ĝuangoj, kvar mongoloj, tri bajoj, unu maŭnano, unu mjaŭo, unu koreo, unu tibetano, unu hanio, unu naŝio, unu jio kaj unu tuĝjao, entute kvardek du personoj el dek kvar nacimalplimultoj.

乙:有 8 名满族、7 名回族、7 名维吾尔族、5 名僮族、4 名蒙古族、3 名白族、1 名毛南族、1 名苗族、1 名哈尼族、1 名纳西族、1 名彝族、1 名土家族,一共 42 人来自 14 个少数民族。

A: Tio signifas, ke al du trionoj de la ĉinaj nacimalplimultoj ankoraŭ mankas esperantistoj, ĉu ne?

甲:那就是说中国三分之二的少数民族还没有世界语者喽。

B: Ne, ĉar la kongresanoj ne estas elektitaj kiel reprezentantoj de la naciecoj.

乙:不,因为大会会员不是作为民族代表而选出来的。

A: Ĉu ĉiuj naciecoj de Ĉinio havas skriban lingvon? 甲:中国的民族都有文字吗?

B: Ne ĉiuj. Kelkaj ankoraŭ ne. Iuj ekhavis sian skriban lingvon nur post la Liberiĝo dank’ al helpo de la popola registaro.

乙:不,有几个还没有。有的在解放后才在人民政府帮助下有了自己的文字。

A: Ĉu ĉiuj ĉinoj scias la hanan lingvon?

甲:中国人都会汉语吗?

B: Ne, multaj nacimalplimultaj popolanoj scipovas nur la lingvon de sia nacieco.

乙:不,许多少数民族成员只会本民族的语言。

A: Do lingva malfacilo ekzistas ankaŭ en Ĉinio kiel en nia lando.

甲:那么说来中国也和我们国家一样存在语言上的困难。

B: Jes. Eĉ la hanoj ne povas facile interkompreniĝi pro diferencoj inter la dialektoj.

乙:是的。就是汉族也因为方言的不同而不易互相了解。

A: Kial do?

甲:为什么?

B: Ĉar ekzistas multaj dialektoj de la hana lingvo. Ekzemple, la kantonanoj parolas dialekton tute nekompreneblan por pekinanoj. Foje oni devas sin helpi per la skriba lingvo komuna por la hanoj.

乙:因为汉语有许多方言,例如广州人讲的是北京人完全听不懂的一种方言。有时不得不用汉族共同的文字来解除困难。

A: La esperantistoj povas utiligi ankaŭ Esperanton, ĉu ne?

甲:世界语者也可以用世界语喽?

B: Jes ja. Dum la landa kongreso mi povis facile interkompreniĝi eĉ kun ujguroj per internacia helpa lingvo.

乙:那当然啦。全国大会期间,我用国际辅助语甚至可以和维吾尔族顺利交谈。

A: Kaj dum la 71-a Universala Kongreso en Pekino ni spertis pli grandan utilon de nia lingvo, ĉar en ĝi kolektiĝis homoj el pli ol kvindekoj da landoj kun centoj da lingvoj.

甲:北京第七十一届国际世界语大会期间,我们体会到世界语更大的用途,因为那里有讲着数百种语言的来自五十多个国家的人聚会。

B: Jes.

乙:是的。

A: Kiom da esperantistoj aliĝis al la 71-a UK? El kiuj landoj?

甲:有多少人报名参加七十一届大会?都是哪些国家?

B: Pli ol du mil sin anoncis, sed mi ne scias el kiuj landoj ili estas. Kredeble multaj estas el Japanio kaj la eŭropaj landoj Germanio, Francio, Britio, Nederlando, Svedio, Hungario, Bulgario, Ĉeĥoslovakio, Pollando, Svisio, Latvio, Estonio k.a., kie estas vigla movado de Esperanto.

乙:两千多人报了名,我可不知道他们是哪些国家的。想必有许多人来自日本以及欧洲的国家,德国、法国、英国、荷兰、瑞典、匈牙利、保加利亚、捷克、波兰、瑞士、拉脱维亚、爱沙尼亚等等,那儿的世界语运动活跃。

A: Vi jam invitis la UK en 2004 al Pekino. Kvankam Ĉinio estas tre malproksima de Eŭropo, tamen ĝi certe altiros al si multajn eŭropanojn.

甲:你们已经申办 2004 年的国际世界语大会。虽然中国离欧洲很远,但它会吸引很多欧洲人来的。

B: Certe la ĉinaj esperantistoj ĝojos pro la ŝanco donota de la UK por kontaktiĝi, interkonatiĝi kaj amikiĝi kun multaj eksterlandanoj en servo al paco.

乙:中国世界语者能有国际世界语大会的机会接触结识许多外国朋友,为和平服务,我们当然很高兴。

A: Same ni ĝojas pro la komuna kaŭzo.

甲:我们同样为这共同的目的而高兴。

B: Por pli bone utiligi Esperanton, ni devas ne nur energie ĝin disvastigi sed ankaŭ diligente studi.

乙:为了更好地用世界语,我们不仅要大力推广它,还要用功学习研究。

A: Vi tute pravas.

甲:您说得很对!

备用词语

A. 国家名称

Afganio 阿富汗,Albanio 阿尔巴尼亚,Alĝerio 阿尔及利亚,Argentino 阿根廷,Aŭstralio 澳大利亚,Aŭstrio 奥地利,Belgio 比利时,Bengaldeŝo 孟加拉,Brazilo 巴西,Birmo 缅甸,Britio 英国,Bulgario 保加利亚,Ĉeĥio 捷克,Ĉilio 智利,Danlando 丹麦,Finnlando 芬兰,Francio 法国,Germanio 德国,Hindia Unio 印度,Hispanio 西班牙,Hungario 匈牙利,Indonezio 印度尼西亚,Irano 伊朗,Irlando 爱尔兰,Israelo 以色列,Italio 意大利,Japanio 日本,Jugoslavio 南斯拉夫,Kamboĝo 柬埔寨,Kamerunia Respubliko 喀麦隆共和国,Kanado 加拿大,Kolombio 哥伦比亚,Kongo 刚果,Korea Respubliko 韩国,Koreia Popola Respubliko 朝鲜人民共和国,Kostariko 哥斯达黎加,Kroatio 克罗地亚,Kubo 古巴,Laoso 老挝,Lebano 黎巴嫩,Libio 利比亚,Luksemburgo 卢森堡,Malagasa D. N. 马拉加什,Malajzio 马来西亚,Malto 马耳他,Meksikio 墨西哥,Mongolio 蒙古,Mozambiko 莫桑比克,Nederlando 荷兰,Nepalo 尼泊尔,Niĝerio 尼日利亚,Nikaragvo 尼加拉瓜,Norvegio 挪威,Novzelando 新西兰,Pakistano 巴基斯坦,Peruo 秘鲁,Pollando 波兰,Portugalio 葡萄牙,Rumanio 罗马利亚,Rusio 俄罗斯,Salvadoro 萨尔瓦多,Sanmarino 圣马力诺,Singapuro 新加坡,Slovakio 斯洛伐克,Eksa Sovetunio 前苏联,Srilankao 斯里兰卡,Sud-Afriko 南非,Sudano 苏丹,Svedio 瑞典,Svislando 瑞士,Tajlando 泰国,Tanzanio 坦桑利亚,Togolando 多哥,Tunizio 突尼斯,Turkio 土耳其,Urugvajo 乌拉圭,Usono 美国,Venezuelo 委内瑞拉,Vjetnamio 越南,Zairo 扎伊尔,Zambio 赞比亚

B. 中国民族名(补充)

aĉango 阿昌族,bujio 布依族,bulango 布朗族,benglungo 崩龙族,dungo 侗族,dulungo 独龙族,gaŭŝano 高山族,golaŭo 仡佬族,heĝeo 赫哲族,juguro 裕固族,kavao 佧佤族,lahuo 拉祜族,molaŭo 仫佬族,nuo 怒族,ovenkeo 鄂温克族,salao 撒拉族,siboo 锡伯族,sujo 水族,ŝeo 畲族,tuo 土族,ĝingo 京族,lobao 珞巴族,menbao 门巴族,pumio 普米族,ĝinoo 基诺族

C. 语言

(la) angla (lingvo) 英语,araba 阿拉伯语,bengala 孟加拉语,ĉeĥa 捷克语,ĉina 中文,franca 法语,germana 德语,hispana 西班牙语,japana 日本语,latina 拉丁语,persa 波斯语,portugala 葡萄牙语,urdua 乌尔都语,rusa 俄语,serba 塞尔维亚语,svahila 斯瓦西里语,taja 泰语,slovaka 斯洛伐克语,kroata 克罗地亚语,sanskrita 梵语,finna 芬兰语,islanda 冰岛语,greka 希腊语,rumana 罗马利亚语,hungara 匈牙利语,itala 意大利语,pola 波兰语,sveda 瑞典语

 

第33课回目录第35课

阅读次数 250 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *