世界语会话指南 35

35. Amuza Vespero 文娱晚会

A: Ĉu vi scias, kion oni prezentos ĉi-vespere?

甲:您知道今晚表演什么节目?

B: Oni diras, ke hodiaŭ ni havos aparte belajn programerojn, ĉar oni sukcesis inviti profesiajn artistojn.

乙:据说今晚节目特别好,因为邀请到了专业艺术工作者。

A: Nome, kiajn?

甲:说说都是什么人?

B: Kantistojn, dancistojn, muzikistojn, eĉ ankaŭ magiistojn kaj akrobatojn.

乙:有歌唱家、舞蹈家、音乐家,甚至还有魔术师和杂技演员呢。

A: Ĉu vi scias la programon?

甲:您知道节目有什么吗?

B: Ne. Mi demandu k-dinon Lin, kiu agos kiel anoncistino.

乙:不知道。我去问问林同志吧,她是报幕员。

A: Ne ĝenu ŝin, tuj komenciĝos la prezentado, kaj ni vidos ĉion per la okuloj.

甲:不要麻烦她,演出就要开始了,我们看得到的。

B: Iom tro longa estas la enkonduka parolo. Ĉu tio necesas?

乙:开场白太长了,有此必要吗?

A: Tiu ĉi amuza vespero estas speciale aranĝita por la gastoj, kompreneble oni devas iom paroli ankaŭ pri la graveco de internacia helpa lingvo kaj la amikeco kaj paco…

甲:这个文娱晚会是特别为客人举行的,当然也要谈谈国际语的重要性、友谊、和平……

B: Tamen oni ja povus iom mallongigi la parolon, ĉu ne?

乙:可是总可以把话说得短一点呀,是不?

A: Jes, vi pravas. Ankaŭ mi ne ŝatas tro longajn paroladojn.

甲:是,您说得对。我也不喜欢太长的讲话。

B: Ŝŝ! Oni ekkantos!

乙:嘘!要唱了!

A: Ŝia voĉo estas tre dolĉa, kaj ŝi kantis kun profunda kompreno de la vortoj.

甲:她的声音真甜,她唱歌对歌词有深刻的理解。

B: Jen, la sopranulinon sekvas basulo. Kiel plaĉas al vi lia kanto?

乙:瞧,女高音随后是男低音。您喜不喜欢他的歌声?

A: Potencan bason mi ŝatas eĉ pli multe. Ĉu ankaŭ tenorulon oni invitis?

甲:我更喜欢有力的男低音。也请得有男高音歌手吗?

B: Ŝajne ne. Jen, vidu, ekludos akrobatoj!

乙:似乎没有。瞧,要表演杂技了!

A: Kiel vi eksciis pri tio?

甲:您怎么知道的?

B: Jen, oni alportis eskalon, specialan eskalon de akrobatoj.

乙:瞧,搬来梯子了,杂技演员专用的梯子。

A: Do oni prezentos grimpadon sur la eskalo sen apogi ĝin al muro.

甲:那么说是要表演悬空爬梯子了。

B: Ho, ne! Vidu, la viro metis la eskalon sur sian ŝultron. La knabino ascendas supren—ŝi atingas la supron.

乙:啊,不是的!瞧,男子把梯子放在了自己的肩头。姑娘在往上爬——到顶了。

A: Ankaŭ tio ne estas mirindaĵo… ŝi faras transkapiĝon! Ekfalas!—ho, mirinde! Mi timis, ke ŝi fuŝus kaj falus, sed ŝi intence ŝajnigis fuŝon por timigi nin.

甲:这也没有什么稀奇……她翻筋斗了!掉下来了——哎呀,真了不起!我怕她失误了,要跌下来,她是假装的,吓唬我们。

B: Vere lerta ŝi estas!

乙:她真棒!

A: Humura dialogo! Ĉu vi konas la prezentantojn?

甲:相声!您认得演员吗?

B: Ili estas lernantoj el la konversacia kurso.

乙:他们是会话班的学员。

A: Talentuloj ili estas! Kun tiaj lerteco kaj aplombo ili agadis, kvazaŭ ili estus profesiaj humurdialogistoj.

甲:他们有才华!表演得那么娴熟,镇定自若,仿佛是职业相声演员似的。

B: Jen, muzikistoj venas kun siaj instrumentoj.

乙:瞧,音乐家们带着乐器来了。

A: Kiel vi opinias pri la ĵus aŭditaj arioj?

甲:您觉得刚刚听过的几首曲子怎么样?

B: Ĉiu el ili havas sian apartan ĉarmon. La popola muziko de la Interna Mongolio karakteriziĝas per longe tirataj tonoj, simbolantaj la vastecon de la stepo. La melodioj de Yunnan-provinco jen subite leviĝas, jen abrupte malaltiĝas, prezentante sonan bildon de regiono kun altaj montoj kaj profundaj valoj.

乙:它们各有各的美妙之处。内蒙古的民乐,以拖长的音符为特点,象征着草原的辽阔,云南的曲调忽高忽低,呈现出一种高山深谷的音乐图画。

A: Mi same tiel pensas. La viglaj kaj mildaj melodioj de la provincoj Jiangsu kaj Zhejiang similas susuran brizon inter floroj kaj murmuran rojon tra rizkamparo. Aŭskultante ilin mi kvazaŭ sentus aromon de fruktoj kaj grenplantoj en tiu riĉa regiono.

甲:我也这么认为。江苏省和浙江省的活泼柔和的曲调,像花丛中的飒飒和风,像稻田里的潺潺流水,听着音乐我就仿佛闻到了那个富足地区的水果和庄稼的芳香。

B: Rigardu, magiisto ludas per briĝaj kartoj. Kiu kuraĝus ludi briĝon kun tia homo, kiu povas havigi al si kartojn laŭ sia volo?

乙:瞧,魔术师在变扑克牌。谁敢和这种能够随意弄到什么牌的人玩桥牌呢?

A: Ĉu vi ŝatas ludi briĝon?

甲:您喜欢玩桥牌吗?

B: Ne, mi tute ne scipovas.

乙:不,我根本不会。

A: Kaj ŝakon?

甲:象棋呢?

B: Nur iomete. Mi pli ŝatas vejĉi-on. (Japanoj nomas vejĉion goo.)

乙:只会一点。我更喜欢围棋(日本人称围棋为 goo)。

A: Ankaŭ mi. Do ni iru ludi vejĉi-on.

甲:我也是。我们去下围棋吧。

B: Bone. Sed prefere ni iru post la solo de bivo. Oni diras, ke la ludisto estas tre fama tra la tuta lando.

乙:好吧。可是最在琵琶演奏之后再去,据说演奏者全国驰名。

A: Do bone.

甲:那好。

备用词语

A. 音乐

solo 独唱,ĥoraĵo 合唱,kantato 大合唱,simfonio 交响乐,dueto 二重奏,trieto 三重奏,kvarteto 四重奏,kvinteto 五重奏,sesteto 六重奏,nacia muziko 民乐,okcidenta muziko 西乐,valso 华尔兹,serenado 小夜曲,romanco 抒情曲,akompani 伴奏,baritono 男中音,meza soprano 女中音,kontralto 女低音,kolora soprano 花腔女高音,uverturo 序曲,sonato 奏鸣曲,preludo 前奏,ĵazo 爵士乐,leĝera muziko 轻音乐,etudo 练习曲,orkestro 管弦乐队,rapsodio 狂想曲,konĉerto 协奏曲,recitativo 宣叙调,takto 节拍,unisono 齐唱,marŝo 进行曲,lulkanto 摇篮曲,mandolino 曼陀铃,violono 小提琴,aldo 中音提琴,violonĉelo 大提琴,gitaro 吉他,piano 钢琴,trombono 长号,saksofono 沙克风,akordiono 手风琴,buŝharmoniko 口琴,franca korno 法国号,balalajko 三角琴,trikordo 三弦,tamburo 鼓,timpano 定音鼓,gongo 锣,cimbalo 钹,citro 七弦琴,liuto 诗琴,fagoto 低音木琴,harpo 竖琴,ksilofono 木琴,liro 古琴,ŝalmo 牧笛,tamburino 手鼓,perkut-instrumentoj 打击乐器,plukinstrumentoj 弹拨乐器,kordinstrumentoj 弦乐器,blovinstrumentoj 吹奏乐器

B. 舞蹈

baleto 芭蕾舞,fandango 西班牙民间舞蹈,polko 波尔卡,valso 华尔兹,tango 探戈舞,kvadrilo 四对舞,mazurko 玛佐卡舞,popoldanco 民间舞蹈,koregrafo 编舞者

C. 游戏、杂耍

ĵigo 组画游戏,kaŝludo 捉迷藏,keglaro 九柱戏,balancĉevalo 木马,karuselo 旋转木马,gantpupoj 布袋木偶,fajraĵo 焰火,raketo 火箭,petardo 爆竹,ludkarto 纸牌,pokero 扑克,kero 红桃,karoo 方块,trefo 草花,piko 黑桃,bubo 杰克,reĝo 大王,atuto 王牌,partio 一局,paradizludo (hopludo) 跳间,dratirado 走钢丝

 

第34课回目录第36课

阅读次数 293 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *