世界语会话指南 36

36. Kinejo kaj Teatro 电影院和戏院

A: Antaŭe ĉi tie estis malgranda teatro por la pekina opero. Ĝi eĉ havis loĝiojn kvankam ĝi havis malpli ol kvincent sidlokojn. Multekostaj estis ĝiaj eniraj biletoj.

甲:从前这儿是一座小京剧院。虽然不到五百个座位,它还有包厢呢。它的门票很贵。

B: Ĉu vere?

乙:真的吗?

A: Jes. Post la Liberiĝo ĝi estis rekonstruita kaj pligrandigita. Sed nun moderna teatro pekinopera estas konstruita ĉe la orienta parto de la strato kaj ĝi portas la malnovan nomon.

甲:是的。解放后经过了重修扩建。现在在大街东边建设了一座现代化的京剧院,仍然用它旧的名字。

B: Ĉu ĝi estas uzata nur por prezenti pekinajn operojn?

乙:它只演京剧吗?

A: Ne, oni ludas en ĝi ankaŭ baletojn, dramojn, kaj operojn pingĝju, kunĉju kaj aliajn lokajn operojn kiel bangzi, ĉinĉjang, hŭagudeng k.a. Foje oni ludis ankaŭ okcidentajn klasikajn operojn.

甲:不,它也演芭蕾舞剧、话剧、评剧、昆曲以及梆子、秦腔、花鼓灯等地方剧。有时还演过西方古典歌剧呢。

B: Ĉu ankaŭ filmojn oni ludas en ĝi?

乙:这儿也演电影吗?

A: Ne, ĉar ne malproksime de ĝi troviĝas kinejo sufiĉe bona.

甲:不演,因为不远的地方有一座相当好的电影院。

B: Verdire mi pli ŝatas rigardi filmojn, precipe kolorajn larĝekranajn filmojn. Ili ĝuigas la spektantojn kaj per bildoj kaj per muziko kaj per detaloj kiujn la dramoj aŭ operoj ne povas prezenti al la rigardantoj.

乙:说真的我更喜欢电影,特别是彩色宽银幕影片。它们使观众既可以欣赏到画面又可以欣赏到音乐,还可以看到话剧、歌剧所不能表现的细节。

A: Iuj opinias, ke televido anstataŭos ĉion, kaj teatron kaj kinejon.

甲:有人认为电视将代替一切,既代替剧院,也代替电影院。

B: Iasence tio estas vero, pli kaj pli multaj hejmoj havas koloran televidilon kaj multaj preferas rigardi filmojn kaj teatraĵojn hejme. Sed en modernaj teatroj kaj kinejoj oni ne nur povas ĝui pli belan prezentadon, sed ankaŭ diversajn servojn.

乙:在某种意义上说真是这样,越来越多的人家有了彩色电视机,许多人宁愿在家里看电影、看戏。不过在新式剧院和电影院里人们不仅可以享受更美的演出,而且还有各种服务。

A: Vi pravas. Nun en la kinejo oni projekcias stereofilmojn. La televido ja ne povas prezenti tian spektaklon.

甲:您说得对。现在电影院正在上映立体电影。电视是不能演出这种节目的。

B: Tamen oni jam komencis krei ankaŭ aparatojn por stereotelevido.

乙:不过人们已经开始创立立体电视设备了。

A: Tio estas novaĵo por mi.

甲:这对我可是新闻!

B: Ĉu ĉi tie oni ludis ankaŭ pupteatraĵojn?

乙:这儿也演过木偶戏吗?

A: Ne, neniam. Ĝi estas tro granda por tio. Kutime oni ludas pupteatraĵojn en malgrandaj porinfanaj teatroj speciale konstruitaj por tio.

甲:没有,从未演过。演木偶戏这剧院太大了。习惯上是在特为演木偶戏而修建的儿童剧院来演木偶戏的。

B: Mi aŭdis, ke pupteatra trupo de Quanzhou faris turneon al via urbo kaj faris prezentadon kun brila sukceso. Kie do okazis ĝia ludado?

乙:我听说泉州有个木偶剧团曾来您市巡回演出,非常成功。它是在哪儿演出的?

A: En la Infana Teatro. Tiu trupo ludis marionetojn movatajn per fadenoj anstataŭ sakpupojn kaj stangete manipulatajn pupojn.

甲:在儿童剧院。该团演的是提线木偶,不是布袋木偶或杖头木偶。

B: Mi neniam vidis tian pupteatraĵon. Ĉu la agado de tiaj pupoj estas delikataj kaj versimilaj?

乙:我从未看过那种木偶戏。那种木偶的动作细腻逼真吗?

A: Jes. Por bone ludi pupteatraĵon, la artistoj devas ne nur esti lertaj en manipulado de la pupoj, sed ankaŭ diligente studi por bone koni la diversajn karakterojn de la ludataj roloj kaj la koncernan socian vivon, la koncernajn kutimojn kaj morojn.

甲:细腻逼真。要演好木偶戏,演员们不仅要会灵巧地操纵木偶,还得勤奋研究掌握扮演的角色的性格,了解有关的社会生活和风俗习惯。

B: Kompreneble. Ilia tasko estas ne pli facila ol tiu de operaj kaj dramaj aktoroj.

乙:当然。他们的任务并不比歌剧或话剧演员更容易。

A: Jen la anoncistino aperas. Ŝŝ! Aŭskultu ŝin.

甲:报幕员出场了。嘘!听她说什么。

B: Ŝi havas ne nur belan aspekton sed ankaŭ belan voĉon.

乙:她不仅漂亮,嗓子也很好。

A: Ankaŭ la anoncistino estas grava, ĉar ŝi donas la unuan impreson pri la prezentado.

甲:报幕员也很重要,因为演出的第一印象就是她。

B: Jes. Ankaŭ la laborantoj post la kuliso plenumas gravan parton de la prezentado: la ŝminkistoj, la dekoraciistoj, la sufloristo…

乙:是的。后台工作人员也做着重要的演出工作:化妆师、布景员、提词员……

A: La rekvizitisto, la direktoro, la reĝisoro, la manipulantoj de lumoj, magia lanterno kaj magnetofono… Nur dank’ al ilia harmonia kunagado povas sukcesi la prezentado.

甲:道具保管员、导演、舞台监督、灯光、幻灯、录音机操作人员……只有他们协同配合演出才能成功。

B: Vere. Ankaŭ magia lanterno estas grava por moderna dekoracio. Jam komenciĝis la unua sceno de la unua akto. Ĉu vi scias, kiu ludos la rolon de Hamleto?

乙:的确是。在现代布景中幻灯也十分重要。第一幕第一场开始了。谁扮演哈姆雷特呢?

A: Du aktoroj ludas la saman rolon. Sinjoro Lin estas rolulo A kaj sinjoro Sun rolulo B. Hodiaŭ ludos rolulo B.

甲:两个演员同演这个角色。林先生 A 角,孙先生演 B 角。今天 B 角扮演。

B: La kostumoj estas bone faritaj, sed la senfadenaj mikrofonoj ŝajne funkcias ne tre kontentige.

乙:服装不错,可是无线话筒似乎不能令人满意。

A: Antaŭe oni ne uzis megafonojn, sed por tiel vasta teatro, oni nepre devas uzi laŭtparolilojn. Alie la voĉoj de la aktoroj eĉ ne povus atingi la spektantojn en la lasta vico de la partero.

甲:以前不用扩音器,可是这么大的剧场就必须用扩音设备。不然的话演员的声音就达不到末排的观众。

B: Ĉu vi ŝatas tragedion?

乙:您爱看悲剧吗?

A: Jes. Tamen ankaŭ komediojn mi ne malŝatas, ekzemple La Revizoron mi rigardis plurfoje.

甲:爱看。不过我也爱看喜剧,例如《钦差大臣》我就看了好几次。

B: Ŝŝ! Ni ĉesu babili!

乙:嘘!我们不要说了!

备用词语

A. 电影

filmstudio 电影制片厂,scenaro 电影剧本,kinoaktoro 电影演员,stelo 明星,dokumenta filmo 纪录片,popularscienca filmo 科教片,aktualaĵa filmo 事实片,desegnaĵa filmo 动画片,pupa filmo 木偶片,larĝekrana filmo 宽银幕电影,projekcia aparato 放映机,filmi 拍电影,romano adaptita al la ekrano 小说改编的电影,dublita filmo 配音片、译制片,muntisto 剪辑(者),kameraisto 摄影师,bobeno da filmo 一本(片子),truko 特技 96

B. 戏剧

tragedikomedio 悲喜剧,melodramo 民间闹剧,farso 闹剧,pantomimo 哑剧,unuakta dramo 独幕剧,historia dramo 历史剧,repertuaro 剧目,ŝtata teatro 国家剧院,aktorino 女演员,alivesti 化妆,provludi 排练,ĉarlatano, arlekeno, klaŭno, pajaco 丑角,burleskulo 滑稽演员,histriono 插科打诨的低级趣味的演员,impresario (经营演出的)经理、老板,monologo 独白,dialogo 对白,prologo 开场白,epilogo 尾声,kurteno (falas) 幕落,aplaŭdi 鼓掌,prifajfi 吹口哨(表示不欢迎),debuti 初次登台,sensacia efekto 轰动,furora aktoro 走红的演员,improvize ludi 即席表演,intrigo de dramo 剧情

 

第35课回目录第37课

阅读次数 259 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *