世界语会话指南 37

37. Vizito al Muzeo 参观博物馆

A: Oni diras, ke la vorto muzeo devenis de la vorto Muzo, ĉu vere?

甲:muzeo(博物馆)一词是由 Muzo(缪斯)这个词转成的,是真的吗?

B: Jes. Laŭ helena mitologio ekzistas naŭ Muzoj, kiuj estas diinoj inspirantaj la sciencistojn kaj artistojn, nome: Erata pri amliriko, Eŭterpa pri muziko, Kaliopa pri eposo, Klia pri historio, Melpomena pri tragedio, Talia pri komedio, Polimnia pri altliriko, Terpsikora pri danco kaj Urania pri astronomio. En antikva Grekio templo por la Muzoj, aŭ Muzo-domo estis nomata museion, kaj el tiu vorto devenis la vorto muzeo.

乙:是真的。根据希腊神话有九位缪斯女神,她们给科学家和艺术家以灵感,她们是司爱情诗的娥拉托、司音乐的欧特尔帕、司史诗的卡利娥帕、司历史的克利娥、司悲剧的摩尔泼墨娜、司喜剧的塔丽亚、司雅诗的帕丽尼亚、司舞蹈的特尔菩西珂拉、司天文的乌拉尼亚。古希腊缪斯的庙,或者说缪斯的府,叫做 museion,就从这个词产生出了 muzeo 这个词。

A: Dankon pro via klarigo!

甲:谢谢您的解说。

B: Ne dankinde. En nia urbo troviĝas pluraj muzeoj: la Nacia Historia Muzeo, la Belarta Muzeo, la Natura Muzeo, la Geologia Muzeo, la Muzeo de Revolucia Historio, Muzeo pri Revolucia Milito kaj kelkaj muzeoj pri eminentaj personoj.

乙:不谢。本市有多座博物馆:有国家历史博物馆、美术博物馆、自然博物馆、地质博物馆、革命历史博物馆、革命军事博物馆,还有杰出人物的博物馆。

A: Ĉu troviĝas ankaŭ muzeoj pri modernaj teknologioj?

甲:也有关于现代工艺的博物馆吗?

B: Jes. Tiaj muzeoj servas kiel lernejoj por popularigi teknikajn sciojn al la popolamasoj.

乙:有的。那种博物馆是向群众普及技术知识的学校。

B: Jen, ni alvenas al la historia muzeo. Bonvole eniru. Biletojn mi jam aĉetis antaŭe.

乙:瞧,我们到了历史博物馆了。请进吧。票我已经预购了。

A: Ĉu ni povus havigi al ni ĉiĉeronon?

甲:我们可以请个向导吗?

B: Servon de ĉiĉerono ni ne bezonas, ĉar mi mem servadis ĉi tie, volonte mi vin helpos laŭ bezono.

乙:我们用不着向导,因为我在这儿工作过,愿为您效劳。

A: Tre bone! El kiom da eksponaj salonoj konsistas la muzeo?

甲:好极了!博物馆有几个展厅?

B: Ĝi konsistas el tri sekcioj en sep eksponejoj, aŭ eksponaj salonoj laŭ via diro.

乙:它由三个部分组成,分为七个展室,或者照您的说法,有七个展厅。

A: Kiuj estas la tri sekcioj?

甲:三个部分都是什么?

B: Sekcio pri prahistorio, sekcio pri antikva historio kaj sekcio pri moderna historio.

乙:它们是史前部分、古代史部分和现代史部分。

A: Ĉu la fosilioj kaj antikvaj moneroj kaj instrumentoj estas veraj aŭ imitaĵoj?

甲:那些化石、古钱和古代器具是实物还是仿制品?

B: Iuj el ili estas veraj; aliaj imitaĵoj.

乙:其中有些是实物,有些是仿制品。

A: Kredeble oni timas perdon de la valoregaj historiaj trezoroj.

甲:想必人们害怕丢失价值连城的历史宝物了。

B: Por bone konservi delikatajn historiajn restaĵojn oni devas ilin gardi sub plej sekuraj kondiĉoj.

乙:为了保存好娇气的文物,需要在最安全的条件下加以保存。

A: Por krei la imitaĵojn oni devas havi lertajn metiartistojn, ĉu ne?

甲:要制作仿古物品就需要能工巧匠不?

B: Jes. Kaj ankaŭ sciencistojn por fari necesajn esplorojn.

乙:是的。而且也需要科学家进行必要的研究工作。

A: Mi ne komprenas, kiel la arkeologoj povas restarigi frakasitajn porcelanaĵojn kaj terakotaĵojn. Certe tio estas afero terure temporaba.

甲:我不明白,考古家怎么能恢复打碎了的陶瓷物品。那一定是极费功夫的啦。

B: Por prifosado kaj restarigo de antikvaĵoj, oni bezonas ne nur paciencon kaj zorgemon sed ankaŭ riĉan historian scion.

乙:发掘和复原古物不仅需要耐心、细心,而且需要丰富的历史知识。

A: Kompreneble. Nur dank’ al klopodado de la sindonemaj arkeologiaj laborantoj nun ni povas tiel facile akiri sciojn historiajn.

甲:当然啰。多亏考古工作者忘我地努力工作,我们才能那么轻而易举地取得历史知识。

B: Prave. Ni devas danki la arkeologojn, kaj ankaŭ la muzeajn laborantojn.

乙:说得对。我们应该感谢考古学家,也应该感谢博物馆的工作人员。

Muzea laboranto: Ni dankas la disciplinemajn vizitantojn, sen kies kunago ni ne povus tiel bone plenumi nian taskon. Sen vizitantoj, nia laboro signifus nenion.

博物馆馆员:我们感谢循规蹈矩的观众,不是他们协作我们就不能很好地完成工作任务。没有观众,我们的工作也就没有什么意义。

A: Jen estas kelkaj skulptaĵoj kaj pentraĵoj, vere belegaj. Ĉu mi rajtus fari fotojn?

甲:瞧,有几座雕塑和绘画,真好看极了。我可以照相吗?

B: Por tion fari vi devas aĉeti apartan bileton.

乙:要照相得单另买票。

A: Do, mi aĉetu bileton por fotado.

甲:那我买张摄影的票好了。

B: Ĉe la enirejo troviĝas butiko de memoraĵoj. Tie oni vendas albumojn kaj ilustritajn poŝtkartojn pri la muzeo kaj ĝiaj gravaj eksponaĵoj.

乙:进口处有个卖纪念品的商店。那儿卖关于这座博物馆及其重要展品的画册和图画明信片。

A: Ĉu ankaŭ trinkaĵon oni vendas tie? Mi iom laciĝis kaj soifas.

甲:也卖饮料吗?我有点累,也有点渴。

B: Ankaŭ mi bezonas ripozon. Do ni daŭrigu la rigardadon post ripozo.

乙:我也要休息休息。就等休息之后再看吧。

备用词语

faksimilo 摹本,stando 摊位,originalo 原作,vitrino 玻璃橱,enkadrigi, kadri 加框,gipsa reprodukto 石膏复制品,ekspertizi 鉴定,determini la tempon 鉴定年代,fotokopio 影印本,bronzaĵo 青铜器,trikoloraj porcelanaĵo de Tang-dinastio 唐三彩,bludesegnaj porcelanaĵoj 青花瓷,terakotaj figuroj de soldatoj kaj ĉevaloj 兵马俑,arkitekturo ĉinstila 中式建筑,gotika 歌德式的,romantika 罗马式的,baroka 巴洛克式的,grafikaĵo 图表,etiketo 标签,unika 独一无二的,prifosado 发掘,giĉeto 窗口,kiosko 商亭,historia heredaĵo 历史遗产,dinastio 朝代,mezepoko 中世纪

 

第36课回目录第38课

阅读次数 261 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *