世界语会话指南 39

39. Ekskurso Perbicikla 骑车郊游

A (Alaŭdo): Ne tiel rapidu, Bovo! Mi ne klare vidas la vojon…

云(云雀):牛牛不要这么快,我看不清路……

B (Bovo): Ne timu! La aŭtovojo ja ne havas kavegojn—vi ne stumblos aŭ falos!

牛(牛牛):别怕!公路没大坑,您不会摔跟头。

C (Cervo): Estas tre agrable bicikli nokte. Kredeble ni atingos Badaling frumatene, kaj povos tie vidi la belan sunleviĝon.

鹿(小鹿):晚上骑车真舒服。想必一早我们就到八达岭了,还能在那儿观看美丽的日出呢。

B: Se ni biciklos tiel malrapide, certe la suno aperos tie antaŭ nia alveno.

牛:咱们要这样慢慢悠悠地骑,不等骑到太阳就出来了。

C: Preferinde rapidi nokte; estos varme post la sunleviĝo.

鹿:最好夜里骑快点;太阳出来可就热了。

B: Kaj ni devos bicikli supren en la montaro!

牛:而且在山里要骑上坡路。

C: Certe estos penige.

鹿:一定更费劲。

B: Atentu, fervoja kruciĝejo!

牛:当心,铁路交叉点!

A: Ho ve! Mi falis!

云:哎呀!我摔倒了!

C: Kio?! Kiel vi falis!

鹿:什么?!您怎么摔倒了?

A: La antaŭa rado eniĝis en sulkon de la kruciĝejo je turniĝo de la stirilo!

云:车把一扭,前轮进到交叉路口的沟里去了!

B: Ĉu vi vundiĝis?

牛:伤着了吗?

A: Ne. Sed la rado iom tordiĝis!

云:没有。可是轮子有点扭啦!

B: Mi riparu ĝin. Ho, la pneŭmatiko difektiĝis! Najlo truigis la bendon!

牛:我来修一修。啊,车带坏了!钉子给外带扎了个眼。

C: Mi kunportas kaŭĉukan gluon kaj aliajn necesaĵojn por ripari aertubon. Jen, prenu!

鹿:我带有胶水和其它补胎用品。这不是,拿着!

B: Mi deprenis la pneŭmatikan bendon kaj la aertubon. Bonvolu lumigi vian postlampon, ke mi riparu la aertubon.

牛:我把外带和内胎取下来了。请开着您的手电,让我来补。

C: Jen, smirga papero. Purigu la parton de la truo. Jen, kaŭĉuka gluo.

鹿:这是砂纸。把有洞的地方擦干净。这是胶水。

A: Riparita? Mi enpumpu aeron.

云:修好啦?我来打气。

B: Ni daŭrigu la bicikladon. Ni pedalu iom pli rapide!

牛:接着骑吧。我们再蹬快点!

C: Oni diras, ke la Dek Tri Maŭzoleoj troviĝas proksime de ĉi tie. Ni povus ilin viziti revenvoje.

鹿:据说十三陵离这儿不远。回来的时候咱们可以去看看。

A: Vidiĝas silueto de la montaro! Elkrepuskiĝas!

云:群山的暗影呈现出来了!天亮了!

B: Ni malfruiĝis. Komenciĝos suprenirado. Pedalu pli energie!

牛:咱们迟了。要走上坡路了。再加点油!

C: Kiel altaj rokaj gigantoj! Rigardu la montkreston! Tie vidiĝas kelkaj homfiguroj!

鹿:好高的石崖呀!瞧那山脊!那儿有几个人影!

B: Ruĝas aŭroro! Baldaŭ leviĝos la suno kaj fariĝos varme. Rapidu!

牛:红霞!太阳就要升起,天会热起来了。快骑!

A: Mi jam ŝvitas! Tia serpenta vojo ĉiam supren!

云:我出汗啦!这路弯弯曲曲,一个劲往上!

C: Eĉ Alaŭdo ne povas transflugi tiajn montojn!

鹿:连云雀也飞不过这样的山去!

A: Ĉu Cervo povas libere kuri tie ĉi?

云:难道小鹿能在这里自由地驰骋吗?

B: Post la 80-kilometra biciklado, certe vi fariĝos pli forta.

牛:骑过了这八十公里路,你们一定会更壮实。

C: Nia ekskurso estas ankaŭ bona sporto.

鹿:我们的郊游也是很好的体育活动。

A: Kio estas tiu konstruaĵo?

云:那建筑是什么?

B: Ĝi estas blankmarmora teraso, historia konstruaĵo kun altvaloraj ŝtonaj gravuraĵoj. Ni ripozu tie kaj havu matenmanĝon.

牛:那是一座汉白玉的高台,它有着宝贵石刻的历史建筑。我们就到那儿休息休息,进早餐吧。

C: Bone. Do ni jam atingis Jurong-Pasejon. Restas nur ok kilometroj.

鹿:好吧。那么我们到达居庸关了。只有八公里路了。

A: Mi sternu mian pluvmantelon, ke ni metu la manĝaĵojn sur ĝin. Bela pikniko en tia pitoreskejo!

云:我把雨衣铺上,把吃的东西放在上边。风景如画,漂亮野餐!

C: Tiel krutas la vojo, ke ni devas piediri, anstataŭ bicikli!

鹿:路这么陡,骑不了车,得走路!

A: Rigardu, tie serpentas la Granda Muro! Giganta drako sur la montkresto! Kiel malfacile estas konstrui ĝin el brikoj sur la krutaĵoj!

云:瞧啊!蜿蜒的长城!好一条山梁上的巨龙!悬崖峭壁,用砖修起来该有多不容易呀!

B: Oni diras, ke kaprojn oni uzis dum la konstruado por porti la brikegojn supren.

牛:据说修长城的时候人们用山羊驮大砖上去的。

C: Certe oni multege ŝvitis por ĝin konstrui.

鹿:修长城一定流了许许多多汗水。

B: Kompreneble multe pli ol ni. Kvankam ni havas gigantajn maŝinojn por konstruado, tamen niaj taskoj estas eĉ pli malfacilaj ol tiuj de la antikvuloj. Ni devas rapide modernigi la patrolandon, ke ĝi havu konstruojn multe pli grandiozajn ol la Granda Muro.

牛:当然比咱们流得多。虽然我们有巨大的建筑机械,可是我们的任务比古人的更艰难了。我们得迅速使祖国现代化,使它有比长城更加宏伟的建筑。

A: Jen, kia svarmo de homoj! Kiel buntaj homamasoj!

云:瞧那拥挤的人群!五颜六色的人群啊!

C: Ni jam alvenas al la celloko! Ĉiuj grimpas supren, supren, supren! Ni lasu la biciklojn sur la placo kaj aliĝu al la grimpantoj.

鹿:到达目的地啦!大家都在往上爬呀爬呀!咱们把车子放在广场上,也参加攀登的行列吧。

A: Supren! Supren! Al la plej alta punkto!

云:上啊!上啊!往最高点上啊!

C: Tian spiriton devas havi la juna generacio de la granda ĉina nacio! Hura, ni triumfis! Ni atingis la montpinton!

鹿:伟大中华民族的青年一代应该有这种精神!万岁!我们胜利啦!我们到了顶峰!

A: Jam estas tempo veturi hejmen.

云:到回家的时候了。

B: Ni havas pli facilan vojon, tamen ni estas iom lacaj.

牛:路更好走,可是我们有点累了。

A: Ho, kiel rapide kaj plezure! Kvazaŭ rajdante motorciklon!

云:多块,多惬意呀!就像骑摩托!

B: Gardu vin de akcidento! Biciklante malsupren ne bremsu la antaŭan radon, alie vi transkapiĝus kaj perdus la vivon!

牛:当心出事!骑车下坡不要捏前闸,不然您会翻筋斗丧命!

C: Ĉu ni vizitu la Maŭzoleojn?

鹿:咱们去游十三陵吧?

A: Mi tre laciĝis.

云:我累得很。

B: Do ni vizitu ilin alifoje.

牛:那我们就下次再游吧。

备用词语

karsta regiono 熔岩地区,kaverno 洞,stalagmito 石笋,stalaktito 钟乳石,ŝtonarbaro 石林,subtera rivero 暗河,akvofalo 瀑布,fonto 泉,rojo 小溪,ravino 峡谷,kanjono 大峡谷,montgorĝo 山峡,klifo 峭壁,valo 山谷,groteska roko 怪石,kaskado 叠瀑布,kunfluejo 汇流处,varma fonto 温泉,ermita groto 隐士的山洞,zigzaga ponto 曲桥,templo 庙宇,monumento 纪念碑,pagodo 塔,kiosko 亭,pavilono 阁,turo 塔楼,sonorilturo 钟楼,ruino de historia konstruaĵo 古迹遗址,gvatturo 瞭望台,teraso por fajrsignaloj 烽火台,arkponto 拱桥,skulptaĵo 雕塑,ŝtona statuo 石像,portalo 门楼,longa koridoro 长廊,Ŝtuparo al la Ĉielo 天梯,strategia pasejo 雄关,monaĥejo 修道院,bonzejo 寺院,bonzinejo 尼姑庵,nana 矮小的,ĉielskrapanta 摩天的,delikata 精致的,majesta 庄严的,impona 富丽堂皇的,mamuta 巨大的

 

第38课回目录第40课

阅读次数 256 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *