世界语会话指南 40

40. Flughaveno 机场

A: Je kioma horo ekflugos la pasaĝera aviadilo de la aerlinio de P. al A.?

甲:由 P 城到 A 城的航班几时起飞

B: Je la oka.

乙:八点起飞。

A: Do restas ankoraŭ tri kvaronoj. Ni sidiĝu sur la benko ĉe la fenestro por ripozi.

甲:那还有三刻钟呢。我们坐到窗边的长椅上休息休息吧。

B: Aŭskultu, jen oni anoncas prokraston de la flugo de via regula pasaĝera aviadilo. La veteraĉo ne permesas ekflugon je la ĝusta horo.

乙:您听,在通知你们的航班要推迟。天气恶劣不能按时起飞。

A: Bedaŭrinde! Kiam do ĝi ekfluos?

甲:真遗憾!那么几点起飞呢?

B: Eble je duonhoro pli malfrue. Certe oni anoncos denove.

乙:也许要晚半个小时。一定会再通知的。

A: Mi kunportas pentraĵon por la Asocio al s-ro N. Oni diras al mi, ke mi devas montri la atestan leteron de la Asocio al la doganejo.

甲:我给学会带的有一幅给 N 先生的画。说是得把学会的证明信拿给海关看。

B: Jes, tion vi devas fari dum kontrolado far doganistoj. Sen atestilo oni ne rajtas eksterlanden porti altvalorajn pentraĵojn. Oni devas plenigi deklaracion pri siaj kunportataj objektoj. Jen estas formularo por vi.

乙:是的,海关人员进行检查时要拿给人家看。没有证明无权带珍贵的画到国外。需要填写旅客行李申报单。这是给您的申报单。

A: Kion do mi devas enskribi?

甲:我该填写什么?

B: Unue legu la rimarkigojn..

乙:请先读一读注意事项。

A: Oni ne rajtas eksterlanden porti armilojn, radioelsendilojn, altvalorajn animalojn kaj plantojn, juvelojn… Ho ve, mi kunportas jadan skulptaĵon por donaci al mia amiko! Kion mi faru?

甲:不能带出国外的有武器、无线电发射机、珍贵动物、植物、珠宝……哎呀,我带着一件玉雕馈赠朋友!怎么办?

B: Restigu ĝin ĉe mi, mi ĝin donos al via filo.

乙:给我吧,我把它交给您儿子。

A: Bedaŭrinde, mi ne povos ĝin donaci al la amiko! La horloĝon, fotilon kaj transistoron mi jam enskribis. Ĉu ankaŭ la akordionon mi devas enskribi?

甲:我就不能把它送给朋友了,真遗憾!表、相机、半导体收音机都填上了。手风琴也要填吗?

B: Kompreneble.

乙:当然啦。

A: Finite. Kion mi faru nun?

甲:填完了。现在怎么办?

B: Prezentu ĝin al la deĵoranto, ke li kontrolu kaj stampu ĝin.

乙:把申报单交给值班员检验盖章。

A: Mi aŭdis, ke okazis perfortaj forkaptoj de pasaĝeraj aviadiloj. Kie tio povis okazi, se oni severe kontrolis la kofrojn kaj pakaĵojn de la pasaĝeroj?

甲:听说发生了许多劫持班机的事件。即对旅客的行李进行了严格的检查,怎么会发生那样的事呢?

B: Tio montras, ke la kontrolado kaj gardado ne estis sufiĉe bone plenumitaj. Multaj kontrabandistoj ruze kaŝas juvelojn, horloĝojn, rarajn metiartaĵojn kaj pentraĵojn en muzikilojn,

gipsofiguro, kalkanumojn…

乙:这表明检查和保卫工作做得不够好。许多走私犯狡猾地把珠宝、表、珍贵手工艺品、绘画夹藏在乐器、石膏像,甚至鞋跟之类的东西里!

A: Kiel do oni povas eltrovi la kaŝaĵojn?

甲:有什么法子找出夹藏的物品呢?

B: Per aparatoj kaj siaj spertaj okuloj kaj manoj la doganistoj tre lertiĝintaj en praktikado ofte sukcesas malkovri la kontrabandojn.

乙:海关人员在实践中变得眼灵手巧,用仪器和他们老练的眼睛和手常常可以侦破走私。

A: Oni anoncas, ke la pasaĝeroj donu siajn pakaĵojn. Mi devas iri nun. Do ĝis la revido!

甲:通知旅客托运行李啦。我得去啦,再见吧!

B: Ĝis! Zorgu vian pasporton kaj flugbileton!

乙:再见!当心护照和机票!

A: Jes. Dankon! Ĝis la!

甲:好。谢谢!再见!

C: Metu viajn kofrojn kaj valizon sur la transportan bendon! Ĉu vi havas ŝlosilojn kaj tranĉileton? Metu ilin sur la pleton! (Li komencas kontroli per sia aparato.)

丙:请把箱子皮包放到传送带上!有钥匙和小刀吗?放在盘子里!(他开始用仪器检查。)

Ĉ: Kio estas tio en la poŝo?

丁:衣袋里装的什么?

A: Ludilo.

甲:玩具。

Ĉ: Ludilo—pistolo versimila!

丁:玩具手枪像真的一样。

A: Por donaci al infano de mia amiko.

甲:是给我朋友的孩子的礼物。

Ĉ: Mi vidas, ke vi ne intencas fari malbonon. Dankon! Nun vi povas iri kun viaj objektoj.

丁:看您不像干坏事的。谢谢!现在您可以拿着您的东西走了。

A: Dankon!

甲:谢谢!

inflatable tent 

第39课回目录第41课

阅读次数 248 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *