世界语会话指南 41

41. Pilkludo 打球

A: Bonan matennon!

甲:您早!

B: Bonan matenon. Ĉu ankaŭ vi venas por korbopilka ludo?

乙:您早!您也是来打篮球吗?

A: Jes. Sed ni alvenas tro frue. Ni ludu tablotenison ĝis la aliaj venos, ĉu bone?

甲:是的。可是我们来得太早啦。我们在大家来到之前打打乒乓球好吗?

B: Bone. Sed mi ne estas lerta en tiu ludo.

乙:好的。可是我打不好。

A: Ankaŭ mi ne lertas; mi komencis ludi tablotenison nur lastjare.

甲:我也不行,去年我才开始打球。

B: Ni streĉu la reton!

乙:我们把网子紧一紧。

A: Kian batilon vi preferas?

甲:您喜欢什么样的球拍?

B: Batilon tegitan per grajnita gumo, kaj vi?

乙:我喜欢颗粒橡胶贴面的拍子,您呢?

A: Tian kun spongotavolo sub grajnita gumo.

甲:我喜欢海绵衬里的拍子。

B: Neniu servas kiel ludgvidisto por ni, do ni mem kalkulu la poentojn.

乙:没人给我们当裁判,那我们就自己计分好啦。

A: Ni komencu. Bonvolu fari serviron.

甲:开始吧。请您发球。

B: Ho, glitpilko. Mi gajnis unu poeton!

乙:哈,擦边球!我赢了一分!

A: Daŭrigu! Bonan tranĉfrapon!

甲:接着打吧!好个削球!

B: Vi estas pli lerta. La pilko alflugas de vi preskaŭ ĉiam nur unu centimetron super la reto!

乙:您打得更熟练。您的球总是高出球网只有一公分。

A: Ĉu vi foje vidis ludadon de nia ŝtata teamo en internacia ĉampionado?

甲:您看过我们的国家队进行国际锦标赛吗?

B: Jes, plurfoje, en televido. Ĝi gajnis la Pokalon Swajthling kaj ĝin tenis por jaroj.

乙:看过好几次,电视上。它得 Swajthling 杯,并保持了多年。

A: Niaj tablotenisistoj glorigis la patrolandon per oraj medaloj, kaj niaj flugpilkistinoj atingis eĉ pli brilajn sukcesojn.

甲:我们的乒乓球选手得了金牌为国争光,而我们的女排运动员甚至取得了更加辉煌的成就。

B: Vi jam gajnis la unuan seton. Jen alvenas gekamaradoj!

乙:您胜了第一局。瞧同志们来了!

A: Ankoraŭ mankas plejparto de la teamanoj. Nun ni povas komenci parludon kaj eĉ gean parludon.

甲:队员大都还没到齐。我们可以进行双打,甚至男女混合双打了。

B: Prefere ni lasu la kamaradinojn unue fari virinan solludon.

乙:还是让女同志们先进行女子单打吧。

A: La poentoproporcio (aŭ: poentostato): naŭ kontraŭ dudek unu. K-dino C gajnis la seton.

甲:比分是九比二十一。C 同志胜了这一局。

B: Por komenci novan seton, vi devas interŝanĝi la lokojn.

乙:开始新的一局你们须换位。

A: Jam ĉiuj korbopilkaj teamanoj alvenis. Ni iru al la ludkampo!

甲:篮球队员到齐了。我们到球场上去吧。

B: Estas pli agrable ludi sur la subĉiela ludkampo.

乙:在露天球场打球更愉快。

A: Ni devas havigi al ni novan pilkon. La gumveziko de tiu ĉi difektiĝis kaj estis ŝanĝita, sed nun ankaŭ la kovrilo eluziĝas.

甲:我们得买个新球。这个球的球胆坏了换过了,可是现在球皮也用坏了。

B: Kiuj servos kiel ludgvidisto kaj notisto de la matĉo? Kiu kiel tempomezuristo?

乙:谁当裁判和记分员?谁当计时员?

A: La teamestroj jam nomis k-dojn Sun, Ma kaj Liu kiel ludgvidiston, notiston kaj tempomezuriston.

甲:队长们已经指定孙同志、马同志和刘同志为裁判、记分员和计时员。

B: Ni jam povas komenci, do!

乙:那我们就可以开始啦。

Sun: K-do Nan, venu en la mezan cirklon. Atentu, ke la saltludistoj rajtas forbati la suprenĵetitan pilkon nur kiam ĝi ekfalas.

孙:南同志,请到圈里来。注意:跳球员要在抛起的球开始降落时才能打球。

A: Ne konduku sed tuj pasegu la pilkon! Eksteren!

甲:不要带球,快传!出界!

S: N-ro tri enludigu la pilkon per enĵeto!

孙:三号发球!

A: Ma kulpis kontraŭ la regularo per stumbligo!

甲:老马绊人犯规!

Sun: Du punĵetoj kontraŭ la eraro!

孙:犯规罚球两次!

A: Ni akiris du poentojn per punĵetoj!

甲:我们罚球得了两分!

L: Finiĝis la unua duontempo (aŭ tempduono). Signu per gongo la komencon de 10-minuta paŭzo!

刘:上半时接受。敲锣休息十分钟!

S: La dua duontempo finiĝis je egalstato, do ni devas longigi la matĉon je kvin minutoj.

孙:下半时打成了平局,那我们还得延长五分钟。

备用词语

ludotablo 球台,solludo 单打,parludo 双打,vira solluda matĉo 男子单打,miksa (gea) parludo 混合双打,lokŝanĝo 交换场地,La Internacia Tablotenisista Federacio 国际乒联,korbogolejo 球篮,ĵeti pilkon en la golejon 投篮,transdoni, pasigi la pilkon 传球,flanklinio 边线,bazlinio 底线,ludkampo 球场,mezlinio 中线,korbotabulo 篮板,korboringo 篮环,korbo 球篮,korboreto 篮网,punĵeta linio 罚球线,trejnisto 教练,ĉefludgvidisto 主裁判,vicludgvidisto 副裁判,morta tempo 停时,averti per tabuleto 出示警告牌,teknika eraro 技术犯规,korbopilko (basketbalo) 篮球,flugpilko (volebalo) 排球,piedpilko (futbalo) 足球,golfo 高尔夫球,servira rajto 发球权,decida seto 决胜局,blokado 拦网,ektuŝi la reton 触网,en unu seto eblas maksimume 6 ŝanĝoj 一局最多只能换人六次,dum la paŭzo la ludistoj ne rajtas paroli 暂停期间运动员不能讲话,taktika instrukcio 战术指导,golejo 球门,golulo 守门员,avanulo 前锋,halfo 前卫,arierulo 后卫,virtuoza sinĵeto 鱼跃,golej-areo 球门区,kiki 踢球,kapumi 顶球,libera pozicio 空当,dribli 带球过人,rabi la pilkon 抢球,punŝoto 罚球,punpunkto 罚球点,angulŝoto 角球,gollinio 球门线,finalo 决赛,ofsajdo 越位 teniso 网球,polo 马球,glacihokeo 冰球,hokeo 曲棍球,manpilkado 打手球,bazbalo 垒球,kriketo 板球,plumpilko 羽毛球,rugbeo 橄榄球,hokedisko 冰球,krurŝirmilo 护腿,brustŝirmilo 护胸,kapŝirmilo 护头,golula masko 守门员护面,malgranda puno (forlasi la ludkampon por 2 minutoj) 小罚,granda puno (5-minuta foresto el la ludkampo) 大罚,punbenko 受罚者的坐凳,bilardo 台球

 

第40课回目录第42课

阅读次数 273 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *