世界语会话指南 42

42. Atletikaj, Gimnastikaj kaj Aliaj Konkursoj 田径、体操等比赛

A: Ĉu vi rigardis hieraŭajn konkursojn?

甲:昨天的比赛您看了吗?

B: Jes. En kuroj, marŝoj kaj altsalto atletoj el via urbo starigis novajn rekordojn.

乙:看了。在赛跑、竞走和跳高项目中,您市运动员开创了新纪录。

A: S-ro Liu estast re esperiga saltisto. Bedaŭrinde, li tordis al si piedon dum la svingodona alkuro.

甲:刘先生是个很有希望的选手。可惜他在助跑时扭了脚。

B: Antaŭe mi vidis lin fari stangosalton. Tre elegante li sin rulis trans la laton.

乙:从前我看过他的撑杆跳。他滚过横杆的姿势很优美。

A: La rezultoj de longosalto kaj trisalto ne estas tre kontentigaj.

甲:跳远和三级跳的成绩不十分令人满意。

B: Ankaŭ tiuj de la kurkonkursoj. Kaj en la 4 x 100-metra (kvaroble centmetra) vira stafeta ebenkuro aperis kelkaj promesplenaj sportistoj.

乙:赛跑的成绩也是一样。而且在男子四百米接力赛中有几个极有希望的选手。

A: Ŝajnas al mi, ke mankas al niaj kuristoj sufiĉe fortaj muskoloj kaj forta sano.

甲:我觉得我们的赛跑运动员肌肉缺乏力量,不够健壮。

B: Dum la maratona kuro mi rimarkis, ke iuj atletoj povas kuri sufiĉe rapide en la komenca stadio, sed mankas al ili forto por tiel rapidi longdaŭre.

乙:进行马拉松跑的时候。我发现有些选手在开始阶段跑得相当快可是缺乏长时间疾跑的力量。

A: Lerto kaj elano ne sufiĉas por venki en kurkonkurso, precipe longvoja konkurso.

甲:单是巧劲,猛劲是跑不赢的,特别是远距离的赛跑。

B: En vira lancĵeto, virina diskoĵeto kaj vira pezglob-ĵeto oni renovigis la rekordojn.

乙:在男子标枪、女子铁饼和男子铅球项目上,人们刷新了记录。

A: Ankaŭ en naĝo brilaj rekordoj estis starigitaj. Min forte impresis la 100-metra virina papilinaĝo, la 100-metra vira rapidnaĝo kaj la 200-metra vira miksnaĝo.

甲:游泳比赛也创了几项记录。百米女子蝶泳、百米男子速游和二百米男子混合游都给了我深刻的印象。

B: Vere promesplenaj sportistoj aperis en la plonĝokonkurso. Min mirigis la tordoplonĝo de K. Vertikale li enakviĝis preskaŭ sen plaŭdo. Tiel lerte li regis siajn movojn.

乙:跳水比赛出现了一些真正有前途的运动员。K 先生的转体跳水动作真惊人。他笔直入水,几乎没有水花。他那样巧妙地控制了自己的动作。

A: Kredeble niaj plonĝistoj gajnos orajn medalojn ankaŭ en internaciaj konkursoj.

甲:很可能我们的跳水运动员还会在国际比赛中拿到金牌的。

B: Por kuraĝigi sportistojn en tiu branĉo, oni modernigis la instalaĵojn. Novaj plonĝoturoj kun bonkvalitaj tramplinoj estas starigitaj ĉe multaj naĝbasenoj.

乙:为了鼓励这方面的运动员,进行了设施的现代化。有许多游泳池建起了装有高质量跳水板的跳台。

A: Ĉu vi ŝatas naĝi kaj plonĝi?

甲:您喜欢游泳和跳水运动吗?

B: Naĝi okupas la unuan lokon en mia sporta programo, tamen mi ne plonĝas. Somere mi naĝas kutime en la maro kaj estas neeble tie fari plonĝon.

乙:游泳在我的体育活动中占首位,可是我不跳水。夏天一般我在海水里游泳,那儿不能跳水。

A: Foje mi plonĝis de sur roka bordo en riveron kaj preskaŭ rompis al mi la kranion. Feliĉe miaj kolegoj min savis de drono.

甲:一次我从石岸上往河里跳水,险些儿撞碎脑壳。幸好同伴们搭救才没有淹死。

B: Jen, ni alvenas al la gimnastika konkursejo. Ĉu ni eniru por spekti?

乙:啊,我们来到体操比赛场地了。进去看看吗?

A: Bone. Paraleladon oni faras.

甲:好的。在比赛双杠呢。

B: Samtempe tie iras virina ŝtupparalela konkurso.

乙:同时那儿在举行女子高低杠比赛。

A: La knabineto flugadas en la aero kvazaŭ hirundo. Tiel fulmrapide, tiel elegante.

甲:那个小姑娘在空中飞翔,像一只小燕子。急如闪电,动作真优美。

B: Iuj movoj de la sportistinoj de ŝtupa paralelo similas al tiuj de reka gimnasto; ili sin svingas etendante kaj kurbigante la gambojn, rotacias ĉirkaŭ la stango, transkapiĝas en la aero.

乙:高低杠运动员有些动作与单杠动作相似;她们屈伸摆动、回环、空翻。

A: Kiel elasta estas ŝia korpo! Kiam ĝi frapiĝas kontraŭ la stango, ĝi tuj resaltas kiel risorto, tiel rapide kaj malpeze.

甲:她的身体多么富于弹性啊!一碰到杠子就像弹簧一样弹了回来,那样迅速轻盈。

B: Ŝi lertas ne nur en ŝtupparalelado sed ankaŭ en grundgimnastiko, tramplado kaj trabado.

乙:她不仅长于高低杠,而且也善于自由体操、跳马和平衡木。

A: Kio estas tramplado?

甲:什么叫跳马?

B: Tio estas salto trans senansan ĉevalon helpe de tramplilo.

乙:就是借助跳板跳越木马。

A: Ĉu oni faros ankaŭ konkurson de moderna gimnastiko?

甲:也要进行艺术体操比赛吗?

B: Jes. Jam elkulturiĝis sufiĉe granda nombro da sportistinoj de mangimnastikado. Kelkaj knabinoj ludas pilkon, ludringon, saltŝnuron, rubandon, klabon k.t.p. kun movoj plenaj de ĉarmo kaj harmonio.

乙:是的。已经培养出了相当多的艺术体操运动员。有的女孩子表演的球操、圈操、绳操、带操、棒操等等,动作十分优美、和谐。

A: Ĉu hodiaŭ aŭ morgaŭ okazos la konkursoj de skermado, pafado, arkpafado kaj biciklado?

甲:击剑、射击、射箭和自行车比赛在今天还是明天举行?

B: Morgaŭ.

乙:明天。

备用词语

vego (kurejo) 跑道,startejo 起跑点,starto 起跑,tempomezuristo 计时员,stophorloĝo 秒表,stafeta bastoneto 接力棒,notisto 记录员,mallongdistanca kuro 短跑,mezdistanca kurkonkurso 中距离赛跑,100-metra barierkuro 百米低栏,obstaklokuro 障碍赛跑,svingodona alkuro (de saltisto) 助跑,saltita longo 跳的距离,saltita alto 跳的高度,trisalto 三级跳,vira lancoĵeto 男子标枪,virina diskoĵeto 女子铁饼,dekdisciplino por viro 男子十项全能,disciplinoj 项目,ĉevalo 鞍马,ĉevalado 鞍马运动,duringo 吊环,grundgimnasta spaco 自由体操场地,tapiŝo 地毯,kuseno 垫子,po-gimnastika individua konkurso 个人单项体操比赛,halterlevo (pezlevo) 举重,dumana etendo 双手挺举,dumana ŝiro 双手抓举,dumana puŝo 双手推举,unumana puŝo 单手推举,pezkategorio 重量级别,ŝtalstango 横杠,krompezoj 杠铃片,mondrekordo 世界记录,rompi (superi), krei (starigi) rekordon 破纪录,luktokonkurso 摔跤比赛,bokso 拳击,rajdokonkurso 骑马比赛,luktarto 武术,spado 剑,sapiro 教练剑,ŝako 象棋,vejĉio 围棋,egalrezulto 平局,finalo 决赛,partio 一局,malfermi partion 开局,intermovo 运子,elimini 吃子,ŝaki 将军,matigi 将死,bona manovro 着妙棋,sketi 溜冰,sketilo 冰刀鞋,rulsketilo 旱冰鞋,sketejo 溜冰场,hipodromo 跑马场,ĵokeo 赛马场的职业骑手,kajado 划皮艇,ĵudo 柔道,paraŝutado 跳伞,montgrimpado (alpinistiko) 登山运动,skiado 滑雪,sledado 雪橇运动,velado 帆船运动,surfotabulado 冲浪板运动,akvoskiado 滑水运动,aŭtado 汽车比赛,motorbicilado 摩托车运动,aerfusilo 气步枪,norma etkalibra fusilo 标准小口径步枪,norma pistolo 标准手枪,sportpistolo 运动手枪,pafo al kuranta apro 打跑猪,diskopafo 飞碟射击,40-pafa kuŝa pafo 四十发卧射,stara pafo 立射,surgenua pafo 跪射,la plej interna cirklo 最内靶环,la plej ekstera cirklo 最外靶环,cirklovaloro 靶环值,celilo 标尺,celgrajno 准星,kartoĉujo 子弹囊,ŝargujo 弹仓,kolbo 枪托,tordoplonĝo 转体跳水,vira duremila unuopa remo 男子双桨单人划,vira unuremila okopa remo 男子单桨八人划,stiristo 舵手,artosketado 花样滑冰,500-metra sketkuro 五百米速滑,glacidanco 冰上舞蹈,plonĝi rektakorpe, karpomove, kun suprentiritaj genuoj 直式、鱼跃式、蜷膝式、蹲式跳水,dorsonaĝo 仰泳,brustonaĝo 狗刨,爬泳,miksnaĝo (kvarnaĝo) 混合泳

 

第41课回目录第43课

阅读次数 286 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *