世界语会话指南 43

43. En Komputejo 计算机房

A: Delonge mi deziras viziti vian komputejon por akiri iom da scio pri komputilo (komputoro). Ĉu mi povus rigardi la aparatojn per la propraj okuloj?

甲:好久我就想去你们计算机房获得一点有关计算机的知识。我可以亲眼看看你们的机器吗?

B: Vi estas bonvena, ĉar nun ni ne estas tiel okupitaj kiel kutime. Bonvolu demeti viajn ŝuojn kaj surmeti babuŝojn.

乙:欢迎您来,因为目前我们不像平时那样忙。请脱掉您的鞋子,换上拖鞋。

A: Ĉu tio estas necesa?

甲:有必要吗?

B: Jes, ni devas teni la laborejon senpolva, por ke la maŝinoj bone funkciu.

乙:是的,我们需要保持机房无尘,好让机器顺利运行。

A: Kiel agrable estas ĉi tie. Ŝajne funkcias klimatizilo?

甲:这儿真惬意。有空调吗?

B: Jes, ankaŭ tio garantias la laboradon de la komputiloj.

乙:有,这也是为了计算机的工作。

A: Kiom da specoj de komputiloj estas instalitaj en la komputejo?

甲:这个计算机房装有几种计算机?

B: Nur unu speco, nome personaj mikrokomputiloj.

乙:只有一种,也就是个人小型计算机。

A: Mi aŭdis, ke estas hardvaro kaj softvaro de komputilo. Kion tio signifas?

甲:我听说有计算机硬件和软件。指何而言?

B: Hardvaro kaj softvaro estas vortoj prunteprenitaj el la angla lingvo. Per hardvaro oni nomas la aparatojn kaj akcesoraĵojn de komputilo; per softvaro oni nomas la programojn. Nova 《Komputada Baza Terminaro》 proponas uzi, anstataŭ ili, “aparataro” kaj “programaro”.

乙:“hardvaro”和“softvaro” 是从英文里借用的词语。”hardvaro”(硬件)表示计算机及其外围设备,”softvaro”指的是运行程序。新出版的《计算机基本术语》建议用”aparataro”和”programaro”来代替它们。

A: Por kio oni uzas la klavaron antaŭ la televidilo? Ĉu por tajpado?

甲:电视机前面那个键盘是干什么用的?是打字用的?

B: Tio ne estas televidilo kaj ordinara klavaro por tajpado. Tiu aparato kun fluoreska ekrano ne estas televidilo, sed videbligilo. Ĝi estas unu el la periferiaj aparatoj de la komputilo. La klavaro estas ilo por enmeti aŭ dirigi informojn al la komputilo.

乙:那不是电视机和普通打字的键盘。带屏幕的机器不是电视机,而是显示器。它是计算机的外围设备之一。键盘是计算机输入和输出信息用的。

A: Kio estas periferiaj aparatoj?

甲:什么是外围设备?

B: Periferiaj aparatoj aŭ ekipaĵoj estas aparatoj ligitaj per buso al la regilo. Krom la videbliga aparato, ankaŭ la enmeta, eliriga, presa (printa), skana aparatoj kaj la memorilo estas periferiaj aparatoj.

乙:外围机器或外围设备指通过 buso 与主机连接的机器。除了显示器,还有输入输出器、打印机、扫描仪、存储器也是外围设备。

A: Buso ja estas granda veturilo. Ĉu tio estas necesa por interligi aparatojn?

甲:Buso 是大型车辆。需要用它来连接机器吗?

B: Buso ĉi tie ne signifas aŭtobuson sed kunligan linearon por komuna komunikado, datena administrado kaj datena eliro.

乙:Buso 在这里不是公共汽车,而是供沟通信息、进行数据管理、输出的连接线。

A: Nun mi komprenas. Ĉu vi povus demonstri al mi komputadon per tiu aparato?

甲:现在我明白了。您可以用那部机器给我演示演示吗?

B: Jes. Mi enmetu kelkajn liniojn de teksto kaj poste faru redaktadon.

乙:好。我输入几行文字,然后进行编辑。

A: Ĉu oni povas redakti per komputilo?

甲:可以用计算机进行编辑吗?

B: Jes. (Tajpas.) Rigardu, mi tajpas tekston, kaj la tajpitaj literoj tuj aperas sur la ekrano. Se mi mistajpis ion, tion mi povas rimarki per legado de la vortoj sur la ekrano kaj fari korekton.

乙:可以。(打字)瞧,我打字,打过的字母立刻在屏幕上显示出来。如果我打错了,我可以通过校读屏幕上的文字来发现并改正。

A: Ĉu oni ankaŭ povas forstreki kaj aldoni vortojn al la teksto?

甲:也能够删除和增加文字吗?

B: Jes. Oni povas facile forviŝi kaj aldoni vortojn, frazojn aŭ alineojn al enmetita teksto. Kaj post tio la teksto restos neta kaj tuj uzebla por preso.

乙:可以。很容易进行增删。而且增删之后文字很整洁,可以立即印刷。

A: Kiel oni povas uzi la enmetitan tekston por presado?

甲: 怎样用输入的文字进行印刷呢?

B: Se vi bezonas nur kelkajn kopiojn, vi povas uzi periferian aparaton nomatan punktara presilo, kiu povas presi kopiojn de la teksto sur kontinua papero. Se vi bezonas centojn, milojn aŭ dekmilojn da kopioj, vi povas enmeti la tekston en (magnetan) diskon, per kiu oni povas pretigi ofsetan presplaton.

乙:如果您只需要几份,您可以用点阵打印机在连续打印纸上打印。如果您需要几百,几千,几万份,您可以把文字拷到软(磁)盘上,然后制成胶印版。

A: Vere mirinda estas la komputilo!

甲:计算机真奇妙!

B: Efektive nenio mirinda estas en ĝi. Ĝi estas elektronika aŭtomato inventita antaŭ 50 jaroj, do aparato tre juna. Sed rapidege ĝi evoluas kaj nun ĝia kvina generacio jam maturiĝis. Kiel ajn lerta estas la komputilo, ĝi tamen ne povas superi la homan saĝon. Sen strebado de homoj ĝi ne povas estiĝi, por ne paroli pri evoluado.

乙:实际上没有什么奇妙之处。它是 50 多年前发明的一种机器,所以还很年轻。但是它发展得极为迅速,现在它的第五代已经成熟。不论计算机怎样灵巧,它却不可能超过人的智慧。没有人的努力,它不可能产生,更不用说发展。

A: Dankon pro via helpo! Tamen nur malklaran ideon nun mi havas pri la mirinda komputilo. Oni diras, ke per komputiloj oni povas starigi informan reton, kiu ebligas al ni akiri informojn el diversaj lokoj en la mondo ege rapide. Ĉu ankaŭ ĉe vi eblas tia komunikado per interreto?

甲:谢谢您的帮助!不过现在我对计算机才有一个模糊的认识。听说可以用计算机建立信息网,从世界各地非常迅速地取得信息。您这儿也能借互联网传递信息吗?

B: Jes. Vi povas interŝanĝi informojn kun la tuta mondo en mirinda rapideco. Per interreto ni eĉ povas legi gazetojn kaj librojn kaj aŭskulti radioprogrameron.

乙:可以。您可以借互联网以惊人的速度同全世界交流信息。借互联网我们还能够阅读刊物和书籍并收听广播节目。

A: Koran dankon por via klarigo. Sed ne decas longe vin ĝeni. Do, ĝis la revido!

甲:衷心感谢您的说明。可是打扰您太长时间是不合适的。再见吧!

B: Pardonon, ke mi ne bone klarigis al vi la aferon! Ĝis la revido!

乙:对不起,我解释得不好。再见!

备用词语

programi 编程序,asembli 汇编,deĉifri 译码,voki 调用,deponi 转储,enmemorigi 存储,esplori 搜索,legi 读出,paki 压缩,testi 测试,校验,transmeti 转输,dateno (datumo, donitaĵo) 数据,memorilo 存储器,bloko 程序块,oficeja komputoro 办公电脑,mikroprogramo 小程序,bitoko 字节,sistema programaro 系统软件,aplika programaro 应用软件,maŝina kodo 机器码,komputila lingvo 计算机语言,instrukcio 指令,kapacito 容量,karto 卡片,signovidigo 字符显示,akordebleco, konformeco 兼容性,tabla komputilo 台式计算机,portebla komputoro 便携式电脑,komputorreto 计算机网络,finaparato 终端机,dialoga finaparato 会话终端,kerno 磁芯,cirkvito KAJ “与”门,cirkvito NE “非“门,ambaŭdirekta tajpado 双向打印,duuma ĉelo 二进制单元,duuma signo 二进制字符,magnetbenda memorilo 磁带存储器,magnetdiska memorilo 磁盘存储器, centra memorilo 主存储器, ekstera memorilo 外存储器,diskofunkciigilo 磁盘驱动器,mola disko 软盘,malmola disko 硬盘,lumdisko 光盘,funkciigilo de lumdisko 光盘驱动器,regilo 控制器,mikroregilo 微控制器,konektloko 接口,forstreka signo 作废符号,retromova signo 倒退符号,banko 存储体,banka giĉeto 存储终端,asembla lingvo 汇编语言,binara nombrosistemo 二进制

 

第42课回目录第44课

阅读次数 366 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *