世界语会话指南 7

7. Kunveno 集会

Pardonon, kie estas la akceptejo?

请问,接待处在哪儿?

En la ĉambro dekstre de la pordo.

在门右边的房间里。

Kie estas la informejo?

询问处在哪儿?

Ĉe la enirejo.

在入口处。

Kie okazos la interkonatiĝa vespero?

相识晚会在哪儿举行?

En la salono Zamenhof.

在柴门霍夫大厅里。

Ĉu la hodiaŭa kunsido de la Akademio de Esperanto estas publika?

今天的世界语学院的会是对外的吗?

Mi ne scias. Petu informon de la informejo.

我不知道。请问问讯处。

Kie estas la giĉeto por la venontjara kongreso?

关于明年大会的窗口在哪里?

En la dua etaĝo.

在二楼。

Ĉu ankaŭ tie troviĝas la libroservo de la kongreso?

大会书刊服务部也在哪儿吗?

Ne, en la subtera etaĝo.

不,在地下室。

Ĉu la sciigo pri nia kunsido estas tajpita kaj multobligita?

开会的通知已经打印好了吗?

Jes, kaj mi jam sendis ĝin al la membroj de la konstanta komitato.

打印好了,我已经寄给了各个常委。

Do, ĉio en ordo.

那就一切就绪了。

Sed eble du el la komitatanoj ne povos ĉeesti la kunsidon.

可是,也许有两位委员不能出席会议。

Pro kio?

为什么?

Kamarado Ĉen forveturis pro afero kaj kamaradino Lin malsaniĝis.

陈同志到别处办事去了,林同志病了。

Bedaŭrinde. Mi esperas, ke ili povos ĝin ĉeesti, ĉar ni diskutos pri proponoj, kiuj tre interesas nin.

很遗憾。这次我们要讨论他们非常感兴趣的问题,希望他们能出席。

Ĉu ni prokrastu la kunvenon?

把会期延迟些好吗?

Ne, ĝi devas okazi en la difinita tempo.

不,会议要按时举行。

Sidiĝu gekamaradoj, tuj komenciĝos nia kunveno.

同志们请坐吧,会议马上要开始了。

Silentu, gekamaradoj. Jam estas tempo por komenci. Mi malfermas la kunsidon.

同志们请肃静。开会时间已到。我宣布开会。

Unue ni elektu prezidanton.

首先我们选举主席。

Atentu, gekamaradoj, nepre skribu legeble, kaj nur unu kandidaton sur unu batolilo.

同志们请注意,字务必写清楚,一票只写一位候选人。

Bonvolu kolekti la batolilojn, kamaradino Sun.

孙同志,请你收选票。

Ni kalkulu la batolilojn.

让我们来计票。

Kamarado Liang estas unuanime elektita.

梁同志一致通过。

Nun ni diskutu pri la propono fondi bibliotekon. Kiu deziras la parolon?

现在我们讨论建立图书馆的建议。谁要发言?

Unue kamaradino Ma havu ĝin.

马同志请首先发言。

Nun estas via vico, k-do Liu.

刘同志,现在该你发言。

Mi plene konsentas kun kamaradino Ma. Ni ne devas atendi ĝis akiro de domo. Unue ni fondu korespondan bibliotekon, ke oni povu utiligi la esperantaĵojn kolektitajn.

我完全同意马同志的意见,不要等弄到房子。我们要先建立通信图书馆,把搜集的世界语书刊利用起来。

Bona ideo! Sed kiu prizorgos la aferon?

好主意,可是谁来办呢?

Mi proponas, ke k-dino Lan funkciu kiel nia bibliotekistino, ĉar ŝi estas ne nur diligenta kaj helpema sed ankaŭ zorgema.

我建议蓝同志做图书管理员,她勤快、乐于助人,而且又很仔细。

Ĉu vi havas aliajn proponojn? Se ne, ni voĉdonu pri la propono. Kiu subtenas la proponon de k-do N, levu manon!

还有别的建议吗?没有我们就来表决,赞成这项建议的举手!

Kontraŭantoj, levu manon!

反对的,举手!

Kio estas la rezulto de la voĉdono?

表决结果如何?

Dek por, tri kontraŭ; do la propono estas akceptita.

十票赞成,三票反对,决议通过了。

Nun ni transiru al alia programero (punkto de nia programo).

现在我们转入另一项议程。

Bonvole legu la protokolon de la lasta kunsido.

请宣读一下上次会议的记录。

Nun ni traktu la trian eron de la tagordo.

现在我们来研究第三项议程。

Ekparolu nur post permeso de la prezidanto.

请得到主席允许后再发言。

Parolu pli laŭte, ĉar la megafono ne bone funkcias.

请讲得大声些,扩音机不好使。

Reguligu la megafonon!

请调一下扩音机。

Proksimiĝu al la mikrofono.

请把话筒移近些。

Ne interrompu lian parolon!

请不要打断他的话。

Ni iom ripozu kaj daŭrigu la diskutadon post 10-minuta paŭzo.

我们休息一下,休息十分钟后继续讨论。

Diru vian opinion, se vi tion ne aprobas. Silento estas konsento.

如不赞成请发表意见,不吭气是同意。

Escepte de la observantoj, ĉiuj devas diri jes aŭ ne pri la debatanta propono.

除了列席的观察员大家都要对议案表示赞成与否。

Je la fino de la kunveno prezentiĝos amuzaj programeroj.

会后将表演文艺节目。

Nun ni aŭskultu raporton de nia estimata honora prezidanto.

现在我们请我们尊敬的名誉主席做报告。

Refoje ni danku lin (pro la valora prelego) per varma manklakado.

让我们以热烈的掌声再次对他(作的报告)表示感谢。

备用词语

Universala Kongreso de Esperanto 国际世界语大会(简称 UK),simpozio 学术报告会,seminario (专业)讨论会,kolokvo 学术讨论会,vesper(kunsid)o 晚会,amaskunveno(mitingo)群众大会,kongreso 大会,konferenco 会议,Popola Kongreso 人民代表大会,Dua Plena Sesio de la Sepa Centra Komitato de ĈKP 中共七届二中全会,tekunsido 茶话会,sindeteni de voĉo 弃权,unuvoĉe 一致,tranĉi ies parolon 打断某人的谈话,intermeti 插话,L.K.K. (Loka Kongresa Komitato) 地方大会工作委员会,prezidantaro(或 prezidiumo) 主席团,plenuma prezidanto 执行主席,landa kongreso 全国大会,centjara jubileo 百周年大庆,kunvenejo,kongresejo,kunsidejo 会场,rezolucio 决议,protokolo 记录

 

第6课回目录第8课

阅读次数 328 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *