世界语会话指南 8

8. Vetero 天气

Rigardu, kiel ĉarme ruĝas la matena suno!

你瞧!红艳艳的太阳有多美呀!

Vere! Kaj tre agrablas la venteto!

真的!微风多舒服呀!

Tre refreŝiga estas la frisko (malvarmeto) de la mateno.

早晨的凉意使人感到清新。

Verŝajne ni havos belan tagon.

看来今天是好天气。

Tiel klara estas la ĉielo, eĉ nubeto ne troviĝas en la lazura firmamento.

天这么晴朗,蔚蓝的天穹万里无云。

Proksima prognozo de la meteostacio avertas, ke pluvos posttagmeze. Do kunportu ombrelon aŭ pluvmantelon, se vi ekskursos.

气象台的近期预报说下午要下雨。去郊游就要带雨伞或雨衣。

Nekredeble, ke pluvos. Ne ĝenu vin per trozorgemo!

不信会下雨。不要过分操心!

Sciu, ke la vetero de tiu ĉi loko estas kaprica. Kunportu do!

告诉你,这儿天气多变。带着吧!

Ĉi-jare la vetero estas tro seka. Do bonvenos pluvo.

今年有点干旱,下雨当然好。

Se la sekegeco daŭros ankoraŭ por monato, certe malabundos la rikolto de tritiko.

旱情倘若再持续一个月,小麦肯定歉收。

Jen la suno ardiĝas.

太阳热起来了。

Estas iom varme, ĉu ne?

有点热,是不?

Nur iomete pli varme.

略微热了一点。

Dum la someraj monato estas terure varmege en Wuhan.

夏季的月份武汉热得要命。

Oni sentas kvazaŭ ĉio brulus.

觉得一切在燃烧似的。

Estas sufoke varmege.

热得闷人。

La arda suno eĉ moligis la asfalton.

炽热的太阳把柏油路面都晒软了。

Kontraŭ tia varmego eĉ elektra ventumilo povas fari nenion.

对这样的酷热连电扇也无济于事。

Tial oni devas instali klimatizilon.

所以需要装空调。

Kiel bone estus, se pluvetus!

下点小雨有多好!

Jen nuboj aperis.

看,有云彩。

Kiel rapide nubiĝas la ĉielo!

天阴得多块呀!

Malheliĝas kaj iom mildiĝas la varmego.

天色暗下来,热得好受点了。

Ekventegas!

起大风了!

Jen fulmo!

瞧,打闪了!

Jen tondras!

听,打雷了!

Ekpluvas!

下雨了!

Kia pluvego!

好大雨!

Neniam mi vidis tian fulmotondron.

我从未见过这样的雷雨。

Mi timas, ke ekhajlos.

恐怕要下冰雹了。

Jen hajlas! Ĉu vi ne rimarkis hejlerojn?

已经下雹子啦!你没有看见雹子吗?

Ho terure! Kiel grandaj hajleroj!

真要命!好大的雹子啊!

La grenplantoj estas terure damaĝitaj de la damninda hajlo.

庄稼给该死的冰雹可糟害苦了。

Ĉesis la hajlado kaj malfortiĝas la pluvo.

雹子不下了,雨也小啦。

Niaj vestoj tramalsekiĝis.

我们的衣服淋透了。

Malgraŭ la forta vento la konstruantoj daŭrigas sian laboron.

建设者们冒着大雨继续工作。

Oni devas rapidi, ĉar en frosta vintro la vetero malfavoras al tia laboro.

不能不快干,冬天不便于干这种活。

Jen sereniĝas la ĉielo.

天晴起来了。

La atmosfero tamen restas humida.

空气仍然湿漉漉的。

Ĉu tiu ĉi loko estas nebuloza?

这儿雾多吗?

Jes. Kaj ofte prujnas en malfrua aŭtuno.

是的。晚秋季节还常下霜。

En suda Ĉinio malofte neĝas, sed en la Nordoriento multe neĝas kaj la loĝantoj lertas en skiado.

华南少雪,但东北下雪多,居民善于滑雪。

Ĉu estas malvarmege dum vintro en Heilongjiang-provinco?

黑龙江冬天天气冷得厉害吗?

Jes, iam je pli ol 30 gradoj sub nulo laŭ C-termometro.

冷得厉害,有时候有摄氏零下三十多度。

Ĉu ofte atakas vin neĝoŝtormoj?

你们常遭暴风雪袭击吗?

Sufiĉe ofte.

次数相当多。

Por venki naturajn katastrofojn ni ankoraŭ devas multe klopodi.

要战胜自然灾害我们还要作很多努力。

Ĉu fondiĝis ĉe vi multaj meteostacioj por prognozi veteron?

你们建立了许多气象站来预报天气吗?

Jes, multe da tio ni jam starigis. Ni ankaŭ komencis uzi komputorojn kaj sputnikojn (artefaritajn satelitojn) en meteologia laboro.

是的,已经建立了许多。我们也开始在气象工作方面使用计算机和人造卫星了。

Nun la homoj ankoraŭ ne havas rimedojn por preventi tajfunojn, trombojn kaj sablotrombojn, tamen oni povas redukti damaĝon per prognozo pri ili.

现在人们还没有办法防止台风、龙卷风和沙尘暴,然而可以用预报来减少它们造成的损失。

En nordokcidenta Ĉinio oni konstruas forstojn por batali kontraŭ dezertiĝo kaj iom post iom mildigi la klimaton.

在西北人们正在植树造林以抵御沙漠化,并逐步改良哪儿的气候。

Ankaŭ en aliaj lokoj oni strebas por verdigi la landon kaj per tio plibonigi la klimaton. En la supraj basenoj de Jangzi-Rivero kaj la Flava Rivero, oni reŝanĝas kampojn sur deklivoj en forstejojn por preventi erozion kaj redukti la sablon en la riveroj.

其他地方人们也在努力进行绿化工作以改善气候条件。在长江和黄河上游,人们正在退田还林防止水土流失,减少江河的泥沙。

Mi kredas, ke la homo iam fariĝos vera komandanto de pluvo, vento, roso, prujno kaj aliaj naturaj fenomenoj.

我相信,人类有一天会成为雨、露、风、霜以及其他自然现象的真正指挥者。

备用词语

zefiro 和风,brizo 4-6 级风,ŝtormo, uragano 暴风,lavango 雪崩,glacio 冰,galciiĝi 结冰,ciklono 旋风,kumuluso 积云,ciruso 卷云,nimbuso 雨云,trombo 龙卷风,barometro 气压计,termometro 温度表,veterprognozo 天气预测,veterinformoj 天气预报,meteobulteno 气象简报,inundo 洪水,diluvo 特大洪水,tempesto 暴风雨,atmosfero 大气,premo de 2 atmosferoj 两个大气压,musono 亚洲贸易风,alizeo 贸易风,grajlo 霰,ventmontrilo, ventkoko 风向标,nebulpluvo 毛毛雨,neĝopluvo 雨加雪,pluvokvanto 雨量,pluvometro 雨量计,precipitaĵo 降水

 

第7课回目录第9课

阅读次数 309 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *