FAKTOJ KAJ FANTAZIOJ – Antaŭklarigo

ANTAŬKLARIGO

Ĉi tiun libron mi destinis (注定,选定,预定), ĉefe, por legantoj, kiuj apartenas al la kategorio (范畴,种类,类目,属类 ) de ‘progresantoj’. Ne eblas difini tiun kategorion kun zoologia precizeco; sed certe ĝi inkluzivas tiujn, kiuj finis unuan, elementan kurson pri Esperanto, kaj deziras plueniri: kiuj, do, posedas, espereble, sufiĉan gramatikon, por kompreni, kiel konstrui ordinarajn frazojn, kaj sufiĉajn vort-radikojn, por havi materialon, el kiu konstrui ion. Iliaj sekvaj taskoj estas: tiel ekzerci sin en sintakso (句法), ke ili iĝos kapablaj legi, skribi kaj paroli sen konstanta konscia atento al reguloj, kiujn ili konstante aplikos; provizi (供应,供给;装备;补充) sin per vortostoko (stoko 库存,存货), kiu liberigos ilin de lingva infaneco, permesante interŝanĝojn pli interesajn ol “ĉu la libro estas sur la tablo?” — “Ne, sed sur la tablo estas du kajeroj kaj unu florvazo.” — kaj informi sin pri la esperantista kultura komunumo kaj divers-celaj organizoj, por ke ili kiel eble plej multe profitu de sia nova lingvo-scio, kaj, espereble, ankaŭ iom servu tion, kio ilin servas.

Tamen, ne aperos ia dekreto (法令,告示), limiganta la uzon de ĉi tiu libro nur al novebakitoj, al tiuj, kiuj ĵus finis elementan kurson. Ekzistas en la mondo kelkaj esperantistoj, kiuj antaŭ sufiĉe longa tempo bakiĝis en la milda forno (炉,灶,锅炉) de elementa kurso, sed kiuj ankoraŭ ne… gratenis (撒面包屑和干酪丝烘烤) sin.

Simile: mi pensis pri la aĝogrupo 12-jara ĝis 92-jara; sed tute ne volas definitive malrekomendi la libron ekster tiuj aĝolimoj.

Mi esperas, ke la gvidantoj de progresigaj kursoj trovos la libron utila, sed mi celas ankaŭ niajn multajn, ofte laŭdinde progresemajn, aŭtodidaktojn (自学者) kaj izolitojn. La divido en 52 ĉapitrojn celas plej parte ĉi tiujn — jen ĉiusemajna tasko, por privata studojaro. Sed ĉiu instruisto aŭ memlernanto elpensos detalojn de praktika uzado laŭ sia bontrovo (随心所愿), en sia situacio.

En pedagogio (教育学;儿童教授法), kiel en multaj aferoj, dogmema preskribado povas tre misgvidi nin. Tamen, mi verkis ĉi tiun libron, sekvante, laŭ miaj kapabloj, kelkajn ĝeneralajn, iom elastajn, principojn, kiujn mi konfesos (承认,坦白,实说,忏悔).

Mi deziris verki legolibron universalan kaj neŭtralan.

Mi estas brita civitanino (denaska), kaj neeviteble ligita al eŭropa kulturo; mi pasigis nur dek kvin semajnojn el kvindek ses jaroj ekster Eŭropo. Mi ne povas tute senplumigi min de mia eŭropaneco, kaj, estante pirolo (灰雀,莺;鹿蹄草), prezenti min sinsekve ankaŭ kiel araon (金刚鹦鹉), buceron (犀鸟), haliaeton (海雕), kakatuon (白鹦鹉), pingvenon (企鹅) kaj struton (鸵鸟). Ĉiu el ni restas limigita per individua vivospertado. Tio, kion mi tamen vere tre penadis fari, estas, verki libron laŭ miaj limigitaj kapabloj mondrigardantan: almenaŭ ĉerpi fabelojn kaj mirindaĵojn, homajn atingojn kaj kuriozaĵojn, el ĉiuj kontinentoj kaj multaj landoj; respekte aludi (暗指,暗示) plurajn religiojn; iom sugesti (暗示,授意,提醒) la multecon de diversaj bonintencaj vivostiloj en nia mondo. Mi esperas, ke, celante ian kulturan universalecon, mi ofendis aŭ vundis neniun. Miaj intencoj estas amikaj al ĉiuj.

Ĉi tiu libro estis komisiita de UEA, kaj mi tre forte subtenas la principon de neŭtraleco de UEA. Mi esperas, ke mi sukcesis eviti netaŭgan partiecon; certe mi ofte penis sugesti, ke pri diversaj aferoj ekzistas du vidpunktoj; certe mi penis verki nek kiel brito, nek kiel eŭropano, nek kiel blankulo, nek eĉ kiel virino, sed kiel ano de la homaro. Se iu sentas, ke ie mi iom misfaris kontraŭ laŭstatuta neŭtraleco, mi pardonpetas; tion mi ne faris konscie.

Tamen, oni apenaŭ povus verki ion legindan, kiu estus perfekte senopinia! Kaj oni ja trovos ĉi tie kelkajn implicitajn (暗含的,蕴含的) aŭ eĉ eksplicitajn (明确的) principojn, kiuj espereble estas sufiĉe komunaj al bonintenculoj de diversaj ideologioj, por ne esti atencoj kontraŭ nia neutraleco. Se iu ofendiĝas, ĉar mi sugestas, ke paco estas preferinda al milito; ke kompato estas preferinda al krueleco; ke honesta laborado estas preferinda al krimado aŭ ekspluatado; ke lojala amo aŭ amikeco estas preferinda al nesentema senrespondeco en homaj rilatoj; ke inteligenta sciamo kaj larĝa klerigado estas preferindaj al filistrismo (庸俗主义) kaj obskurantismo (蒙昧主义); kaj ke respekto al homaj rajtoj kaj al la alieco de aliaj estas preferindaj al privata aŭ publika tiranado (暴政,专制) — nu, pri tiaj indikoj de opinioj, mi ne pardonpetas.

Post universaleco kaj neŭtraleco venas pedagogiaj principoj. Mi penis verki libron varian kaj interesan, ĉar neniu multon lernas el libro, kies enhavo neniel instigas (鼓励,激励,怂恿,煽动) al legado. Mi demandis al mi, kion homoj plej ĝenerale deziras legi, kaj mia provizora (临时的,暂时的) respondo estis: rakontojn, verajn aŭ fantaziajn, kiuj igas ilin streĉe atenti, miri, kortuŝiĝi aŭ ridi.

Mi ne garantias, ke ĉio, kion mi prezentas kiel fakton, estas vera: mi ne persone ĉeestis ĉion! sed ĉion mi vere trovis ie, plejparte en konsult-libroj, prezentitan kiel veran. Simile, mi esperas, ke ĉiuj fabeloj estas aŭtentikaj specimenoj el la folkloro (民间故事,民间传说) de diversaj landoj.

Mi pasigis multajn semajnojn en entute ses grandaj bibliotekoj, serĉante materialon ne jam tro gurde (照本宣科地) cititan, esplorante kelkcentajn librojn kaj gazetojn, el kvar jarcentoj kaj en kvar lingvoj.

La fabeloj, kiujn oni legos tie ĉi, ne estas simplaj tradukoj de la verkoj, kiujn mi elfosis el multaj lokoj, eĉ el forgesitaj antropologiaj (人类学的) fak-gazetoj. Grandegaj estas miaj ŝuldoj, kaj la ŝuldoj de ĉiuj kulturamantoj, al tiuj folkloristoj, kiuj, ofte venkante grandajn malfacilaĵojn, surpaperigis naciajn aŭ tribajn fabelojn, antaŭ la pereo de buŝaj tradicioj. Mi penis respekti ĉiun fabelon kaj ne modifi la etoson; sed mi permesis al mi iom reverki, por iom klarigi ion al tutmonda legantaro; por aldoni lokajn detalojn kiel ekzemple nomojn de birdoj, plantoj, pladoj, vestoj; por krei pli konvinkajn konversaciojn. Ofte mi serĉis, por riĉigi la fabelojn, detalojn en aliaj konsultlibroj. Mi esperas, ke mi nur esperantigis kaj kvazaŭ tutmondigis la fabelojn; ne mistraktis ilin.

Intereso estas nepre necesa; sed per tiu intereso devas veni instruado. Miaj aliaj pedagogiaj principoj estas jenaj:

Prudenta patrino ne atendas, ke la bebo, kiu lunde nutriĝis nur per lakto, jam marde manĝos meleagraĵon (火鸡做的食品) kun majonezo (蛋黄酱), poste meringojn (奶白蛋糕) kaj marcipanon (杏仁甜饼) kun glaso da muskatvino (麝香葡萄酒). Perceptema instruisto rimarkos, ke la libro estas iom gradigita rilate al gramatiko; kaj ke mi penis plej parte uzi relative simplan stilon, almenaŭ sen kap-rompaj frazkonstruaj enigmoj; ankaŭ ke mi penis enkonduki, sisteme, multajn utilajn esprimrimedojn, kiujn postkomencantoj ofte ankoraŭ ne tute regas, kiel ekzemple ĉiujn korelativojn (相关词) kaj ĉiujn participojn (动词分词).

Sed prudenta patrino ankaŭ ne atendas, ke la bebo nutriĝu nur per lakto dum tri jaroj. Se neniu puŝas nin en la riĉe interesan mondon, estas tre facile, resti eĉ dum jaroj iaspeca apenaŭ-postkomencanto, rondirante en la kaĝo de sia minimumeco. Kun mizere malgranda vortaro, ni ne povas priparoli ion ekster la plej banalaj (平庸的) rutinoj (常规,惯例,例行公事).

Mi do tute intence celis kiel eble plej multe pligrandigi por la postkomencantoj la vortostokon, kaj, ekzemple, montri, ke ekzistas multaj fak-terminoj en diversaj fakoj. Mi ankaŭ speciale penis, enmeti multajn vortojn pri ekster-europaj fenomenoj.

Unu el la grandegaj meritoj de Esperanto estas, ke, kiam ni posedas la gramatikan bazon, ni povas tuj plene utiligi iun ajn novan vorton; ne necesas parkerigi ian idiotismon ligitan ĝuste al tiu vorto. Tial, pligrandigi nian esprimkapablon ne postulas tiom da memoro-ŝarĝado, kiel ĉe naciaj lingvoj.

La malamikoj de Esperanto ofte asertas, ke ĝi estas nur ia trosimpligita, minimuma lingvo, ekzemple ne taŭga por poezio, profunda romano aŭ intima konversacio. Superabundas atestaĵoj, ke tio estas absurda kalumnio (污蔑,诽谤). Sed estas bedaŭrinde, se novebakitoj daŭre kondutas, kvazaŭ tiu kalumnio estus vera; porkomencanta poŝvortaro tute ne indikas la veran kulturan riĉecon de Esperanto. Mi do konscie penis puŝi la leganton ekster la poŝvortaran palisaron (栅栏,栅栏). Mi tamen uzis unu faciligilon: spertulo rimarkos, ke mi multe pli ofte dividis kunmetitajn vortojn per streketo, ol oni farus en pure beletra verko.

Mi esperas, ke ĉi tiu libro per plezuro puŝos al progreso.

☆ ☆ ☆ ☆

Oni ne verkas tian libron sen helpo. Mi kore dankas multajn, kiuj helpis min diversmaniere: Hilda Cartlidge, Vlasta UrŝiĉGrdanoviĉ, Eileen Griffiths, d-ron Kathleen Hall, Daphne Hereward, Luis Hernandez, David Hill, d-ron J.P. Humberset, IKUE, d-ron T.H. Kirk, William Leaf, Philippa Maddern, Sally Purcell, Reto Rossetti, Tibor Sekelj, Societon Sherlock Holmes de Londono, Lily Sherwin, informanton ĉe la Sovetia Ambasadorejo en Londono, Paul Ticher, d-ron John Walker, d-ron J.C. Wells, Muriel Woodward.

Mi dankas al la brita ĵurnalo Guardian, kiu permesis uzadon de la neordinara fotajo, farita de Denis Thorpe, kaj eĉ tre afable permesis tiun uzadon sen pago; kaj al la Muzeo Guimet, Parizo, kiu permesis uzadon de la fotaĵo de Harita Tara.

Fine, mi speciale dankas al la nelacigebla, ĉiam helpema personaro de la Bodleja Biblioteko, Oksfordo; kaj al d-ro Humphrey Tonkin, d-ro Ulrich Lins kaj d-ro Victor Sadler, kiuj en siaj diversaj funkcioj ĉe UEA konstante montris ekzemplan paciencon kaj inteligentan komprenemon al aŭtorino, kiu, kvankam kontraŭvole, dum du jaroj kaj duono ŝarĝis ilin per bela sortimento (各种同类商品的整套货样,同类物品的汇列) da promesoj, prokrastoj, problemoj kaj pardonpetoj.

Kaj mi dubas, ĉu mi estus venkinta miajn malfortecojn kaj finverkinta la libron, sen la fidela amikeco de tiu, al kiu mi dediĉas ĝin.

MARJORIE BOULTON
Oksfordo, septembro 1980.

reveni al Faktoj kaj Fantazioj
返回 Faktoj kaj Fantazioj

阅读次数 360 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *