FAKTOJ KAJ FANTAZIOJ – Fabelo el Etiopujo

7. FABELO EL ETIOPUJO

Etiopujo estas lando de orienta Afriko; ĝia historio estas tre interesa, sed ĝia popolo estas ĝenerale malriĉa, kaj pro diversaj kaŭzoj multe suferis. Multaj montoj troviĝas en la lando. La iama dinastio havis tradicion, ke ĝi devenas de la biblia reĝo Salomono; ekzistas alia tradicio, ke en tiu lando la homoj unuafoje eltrovis kafon. En 1974 sciencistoj trovis tie fosiliojn de prahomoj, kiuj vivis antaŭ kvar milionoj da jaroj. La Blua Nilo fontas ĉe la lago Tana en Etiopujo. La etiopoj dolore spertas lingvajn barilojn; kvankam ili havas oficialan nacian lingvon, la amharan, la popolo, malpli ol tridek milionoj, sed kun multaj diversaj triboj, havas preskaŭ cent diversajn lingvojn. Jen fabelo el Etiopujo.

Fajro sur Alia Monto

Arho estis kuraĝa, laborema kampara knabo, sed li posedis nenion. Tial li piediris al la ĉefurbo, Adisabebo, kaj iĝis servanto de riĉa komercisto, Haptom-Haseo. La ĉefurbo situas inter malvarmaj montoj, sed la domo de la riĉulo estis varma. Estis Arho, kiu devis porti la lignon por la fajro.

Tiu riĉa Haptom-Haseo emis enui, kaj konstante deziris sperti ion novan; la sorto dorlotis lin, kaj li iĝis tre kaprica. Li ofte amuzis sin per strangaj ordonoj al la servantoj. Unu vesperon, kiam Arho alportis lignon kaj ordigis la fajron, Haptom-Haseo petis lian opinion.

“Ĉu iu viro povus pasigi tutan nokton sur la monto Intoto, inter la frostigaj ventoj, sen vestoj aŭ kovriloj, kaj ne morti?”

“Eble,” respondis Arho. “Sed estus tre malprudente.”

“Mi volonte vetos, ke neniu povus tion toleri.”

“Mi kredas, ke vere kuraĝa viro povus unufoje stari dum tuta nokto sur la monto Intoto, eĉ nuda, kaj postvivi,” diris Arho. “Sed veti mi ne povas — nenion mi posedas.”

“Nu, mi proponas al vi specon de veto. Se vi sukcesos stari sur la monto dum tuta nokto, sen vestoj, aŭ kovriloj, aŭ io por manĝi aŭ trinki, kaj postvivi — mi donacos al vi kvar hektarojn da fekunda tero, bovon, dek bovinojn, kapron, ses kaprinojn, kaj ĉion, kion vi tuj bezonos, por vivi kiel sendependa bienulo. Jen!”

Arho miregis; la kaprica riĉulo proponis al li eblecon gajni feliĉon, pri kiu li ofte revis, sed neniel esperis.

“Ĉu vi ne ŝercas, sinjoro?”

“Mi plenumas promesojn. Se vi postvivos unu nokton tian, vi ricevos vian bienon.”

“Do, sinjoro, morgaŭ vespere mi iros sur la monton.”

Haptom-Haseo ridis. Estis amuza kaprico!

Arho estis preta suferi kaj riski sian vivon, pro la deziro, vivi sendepende kaj digne. Malfacila vivo hardis lin; sed li konis la kruelajn ventojn de la monto. Li vizitis maljunulon, malnovan amikon, kaj petis konsilojn.

La maljunulo havis ideon.

“Kiam vi staros nuda sur la monto Intoto, rigardu tiun altan rokon ĉe la alia flanko de la valo, tiun rokon, kun plata supro; ĉu vi komprenas?”

“Jes.”

“Do, morgaŭ mi portos lignon al tiu roko, kaj vespere mi ekbruligos fajron tie. Dum la tuta nokto mi prizorgos tiun fajron, k?j de via malvarma monto vi vidos ĝin. Rigardu ĝian flavan lumon, kaj pensadu pri ĝia varmeco, kaj pri mi, kiu pro amikeco bruligas tiun grandan fajron por vi. Tio tre helpos vin rezisti la malvarmajn ventojn.”

Arho komprenis la saĝon de la maljunulo, kaj la sincerecon de lia amikeco, kaj iom malpli timis, kvankam nenio povos varmigi la malamikan monton.

Venis la nova tago; posttagmeze, Haptom-Haseo sendis Arhon al la supro de la monto Intoto, kun kvar aliaj servantoj. Laŭ ordonoj, ĉe la supro, kiam la suno subiris, la servantoj kontrolis, ke Arho havas nenion por manĝi, trinki aŭ ŝirmi sin; ili forportis liajn vestojn kaj lasis lin sur la supro.

Arho staris sur la nuda roko, nuda en la mallumo, en la vojo de la forta, malvarma, malseka vento. Li frostotremis. Li rigardis la malproksiman rokon ĉe la alia flanko de la valo. Estis tro mallume,

por ke li vidu la rokon mem; sed meze de la mallumo li vidis flavan lumon; kaj li sciis, ke la fidela amiko ekbruligis la fajron, ĝuste tiel, kiel li promesis.

Tiu flava lumo sur la nigra nokto iom helpis lin; li sentis sin ne tiel sola, kaj la fajro ŝajnis iomete varmigi lian spiriton.

Terura estis tiu nokto. Arho staradis, staradis: la forta, malvarma, malseka vento senkompate turmentis lin, forportis la varmon de lia sango; en la mallumo ĝi ŝajnis malamike minaci lin, per sovaĝa siblado aŭ moka muĝado; la malvarmega roko, sur kiu li staris, ŝajnis ataki liajn piedojn per akraj doloroj. Lia spirado iĝis dolora; li tusis, ĉiuj ostoj kaj artikoj doloris. Tamen, dum Arho staradis, staradis, antaŭ liaj okuloj la flava fajro, ne multe pli ol punkto, sed konstanta, briladis, briladis. Lia fidela maljuna amiko deĵoradis ĉe la fajro tra la tuta nokto. Kaj iel tiu amika fajro fortigis la volon de Arho.

Finfine la suno leviĝis. Arho malsupreniris, malrapide. Li stumblis, ŝanceliĝis, kelkfoje falis; sed finfine li estis denove antaŭ Haptom-Haseo.

Haptom-Haseo miris. Li venigis la kvar servantojn, kaj demandadis al ili tre detale pri ĉio. Sed la servantoj konfirmis, ke vere ili forportis ĉiujn vestojn, ke vere Arho staradis sur la monto sen vestoj, kovriloj, manĝaĵoj, trinkaĵo aŭ fajro.

Haptom-Haseo ne povis ne admiri la kuraĝon kaj fortan volon de Arho.

“Nu, vi vere estas bravulo! Diru al mi, kiel vi sukcesis?”

“Mi rigardis la lumon de fajro sur alia monto.”

“Do, vi havis fajron! La kondiĉoj de la veto malpermesis fajron! Do, vi malvenkis, kaj vi devos daŭre vivi kiel servanto.”

“Sed la fajro brulis ĉe la alia flanko de la valo — ĝi tute ne povis varmigi min.”

“Fajron vi havis.”

Arho do trasuferis tiun preskaŭ mortigan nokton vane. La kapricema mastro eĉ ne proponis al li varman trinkaĵon aŭ ian etan donacon. Li revizitis sian fidelan amikon.

“Iru al nia juĝisto,” la amiko konsilis.

Tion Arho faris. La juĝisto vokis Haptom-Haseon kaj postulis klarigon. Sed, kvankam la juĝisto estis honesta, kaj intencis esti justa, li kutimis pensi laŭ jurista maniero, kaj verdiktis, ke

Haptom-Haseo pravis; inter la kondiĉoj de la veto estis la manko de fajro; Arho rigardis fajron; tial li ne tute plenumis la kondiĉojn.

La maljunulo konsolis Arhon.

“Ekzistas saĝo ekster la juĝejo. Eble mi povos fari ion por vi.”

Dum Arho laboris kiel servanto, kun membroj ankoraŭ dolorplenaj, la maljunulo vizitis bonkoran riĉulon, kiun li konis; ties nomo estis Hailo. Ili interkonsiliĝis, kaj Hailo promesis, ke baldaŭ io okazos, kio probable bone efikos.

Poste Hailo sendis invitojn al diversaj eminentuloj, veni al festeno ĉe li. Inter la gastoj estis Haptom-Haseo kaj la juĝisto.

Tagmeze, la riĉaj gastoj alvenis por festeno. Ili rajdis sur muloj; iliaj servantoj akompanis ilin piede kaj konstante prizorgis ilin. La riĉuloj havis luksajn vestojn, orajn ĉenojn, multkolorajn juvelojn; eĉ la muloj havis selojn el la plej bona ledo, kun oraj ornamaĵoj. Haptom-Haseo havis la plej multajn servantojn — dudek; unu el ili ŝirmis la mastron per silka ceremonia sunombrelo. Tamburistoj per komplikaj ritmoj anoncis lian alvenon.

Hailo bonvenigis ilin ĉarme kaj sidigis ilin en la granda ĉambro. Molaj estis la tapiŝoj; ĝentila kaj interesa estis la konversacio; belaj estis la multaj ornamaĵoj. E1 la kuirejo venis apetitvekaj aromoj de spicoj, kaj multaj aliaj agrablaj odoroj. La gastoj atendis la pladojn, kiujn ili flaris: kapridojn, kiujn oni rostis kun riĉaj farĉoj; maizon, kiun oni preparis laŭ diversaj luksaj stiloj; sorgo-kaĉon; specialajn adisabebajn patkukojn; kaj multajn bonegajn saŭcojn el kostaj spicoj kaj delikataj herboj.

Sed la gastoj longe atendis.

Pasis du horoj, tri horoj; daŭre venis el la kuirejo la apetitvekaj odoroj.

La gastoj estis eminentaj personoj, kiuj kutime kondutis laŭ ĝentila etiketo; unue, ili nur iom flustris unu al la alia; sed pasis kvara horo kaj kvina, kaj finfine unu el la tre malplenaj eminentuloj, kiu sciis nenion pri la afero de Arho, permesis al si demandon.

“Honorinda Hailo,” li demandis, “kial vi traktas viajn gastojn tiel strange? Kial vi invitis nin al festeno, sed proponas al ni nenion por manĝi?”

“Nenion por manĝi? Ho, honorindaj sinjoroj, kiel terure! Sed ĉu miaj kuiristoj ne kreis konstantan fluon de la plej luksaj odoroj? Ĉu vere vi ne flaras la multajn bonajn odorojn?”

“Jes ja, honorinda Hailo; sed flari tute ne estas manĝi. Ni ne povas nutri nin per odoroj!”

“Do,” respondis Hailo, “ĉu iu povas varmigi sin ĉe fajro, kiun li nur vidas malproksime? Se fajro sur alia monto varmigis Arhon dum li staris nuda sur la monto Intoto, odoroj el mia kuirejo nutras miajn gastojn.” Kaj li rakontis la tutan historion.

ĉiuj gastoj konsentis, ke Arho plenumis la kondiĉojn. La juĝisto konfesis, ke li eraris, Haptom-Haseo sentis honton pro sia kruela kaprico, dankis Hailon pro valora leciono, kaj tuj donacis al Arho terenon, domon, bestojn kaj ilojn.

Arho ege ĝojis. Ankaŭ ĝojis ĉiuj gastoj, ĉar Hailo vokis siajn servantojn, kaj ili portis al la gastoj ĉiujn pladojn de neforgesebla festeno.

Festenoj

La plej grandskala festeno, pri kiu fakuloj havas fidindajn informojn, okazis en 1900, kiam la tiama prezidento de Francujo invitis al Parizo ĉiujn francajn urbestrojn kaj vicurbestrojn. Entute 22 295 gastoj ĉeestis.

Oni kredas, ke en 1730 ĉirkaŭ 30 000 gastoj ĉeestis armean festenon, kiun aranĝis la tiama reĝo de Pollando, Aŭgusto la Dua.

La plej granda festena plado en la mondo estas beduena festkamelo. La beduenaj kuiristoj metas malmolajn ovojn en fiŝojn; tiujn fiŝojn en kokinojn; poste la plurajn kokinojn en la tutan korpon (kiun ili jam rostis) de ŝafo; kaj finfine puŝas la ŝafon en la kamelon, kiun ili antaŭpreparis, kaj rostas la kamelon. Ne ĉiutaga recepto!

En Usono, por diversaj specialaj aranĝoj, oni iam bakis kukon, kiu pezis 31,69 tunojn metrajn, kaj enhavis ĉirkaŭ 120 000 ovojn (1976); fritis patkukon kies diametro estis 3,65 metroj (1975); kaj preparis salamon 5,74 metrojn longan (1978). En Anglujo dudek unu kuiristoj kune fritis gigantan omleton, kiu enhavis 11 145 ovojn (1979); kaj en Aŭstralio oni bakis panon 208,6 metrojn longan (1978).

Ankoraŭ ekzistas multaj mondopartoj, kie neniu vivas longe, pro manko de adekvataj nutraĵoj.

Pli bone baki rekordajn kukojn ol fabriki rekordajn kanonojn; kaj omletojn eĉ gigantajn neniu preparas pro malico. Tamen, ĉiu, kiu havas superfluon, eble havas ankaŭ devon, pripensi, kion li aŭ ŝi povas fari, por helpi tiujn, kiuj ne havas sufiĉon. Jen temo por diskutado.

Novaj Proverboj

La terglobon bone ĝuu; sed respektu, ne detruu. Ne gravas haŭtkoloro; gravas manoj, cerbo, koro. Pli glore sekigi vangon, ol fluigi sangon.

Vi ne disponas oron; donu almenaŭ floron.

Eĉ libero ne benas, dum ventro malplenas.

Versareto — pri la Reflekslvo

Li lavas sin facile, en izolo.

Li lavas lin; sed nur laŭ ties volo.

ŝi manĝas sian pomon — nu, anĝele; ŝi manĝas ŝian pomon — hu, ĉu ŝtele?

Trankvile sian manĝon ŝi digestas. Digesti ŝian — la eblec’ malestas!

Li pinĉas sin — eble vigligas sangon.

Li pinĉas ŝin — ŝi frapas lian vangon!

Sin regi estas ofte tre necese.

Aliajn ofte regas ni ekscese.

Noblecon de la sinofero vidu:

Lin ne oferu; li por si decidu.

Al ni ni gravas; sciu ni sen ĝem’

Ke ankaŭ ĉiu gravas al si mem.

Mesaĝoj al Aliaj Planedoj

Homoj sur la Tero jam sendis mallongajn mesaĝojn, kiuj eble iam atingos iajn iojn, kiuj loĝas sur alia planedo ekster nia propra suna sistemo.

Kvankam ni esperantistoj jam scias, ke la problemoj pri komunikado inter homoj diverslingvaj havas tre simplan solvon, la problemo pri komunikado inter teraj homoj kaj aliplanedanoj eble neimageble malsimilaj al ni estas multe pli malfacila. Kvankam Esperanto, pro sia logikeco, ŝajnus la plej taŭga lingvo, eble tiuj ioj tute ne havos la koncepton de vorta lingvo. Sciencistoj do pripensas simbolojn ne-vortajn.

En marto 1972, usonaj sciencistoj lanĉis spacveturilon, Pioniron-10, kiu neniam revenos al nia suna sistemo; ĝi ekveturis je rapideco de po 51 682 kilometroj ĉiuhore. Sekvis ĝin Pioniro-11; ambaŭ direktiĝis al Jupitero. Post Jupitero, tiuj du spacveturiloj eble vagos ie en la universo, dum milionoj da jaroj. Se iam iu inteligenta estaĵo trovos unu el tiuj veturiloj, li, ŝi, ĝi, “gei”, “x-i” — ĉar ni ne povas koncepti, kia ĝi estos — trovos sur ĝi kelkajn diagramojn, kiuj iom klarigos pri nia suna sistemo kaj la vojaĝo de tiu Pioniro, kaj du desegnojn — pri teraj viro kaj virino.

En 1974 sciencistoj sendis tri-minutan radiomesaĝon en la direkto de stelaro, kiu konsistas el ĉirkaŭ tricent mil steloj, en la konstelacio Herkulo. La sendilo estis la granda radioteleskopo en Portoriko. Per speciala aranĝo de radiopulsoj, la sciencistoj sendis mesaĝon, per kiu, espereble, inteligenta eksterterano povos krei piktogramon, kiu donos kelkajn bazajn informojn pri la Tero: niaj ciferoj, la kemio de la tera vivo, formo de homo, nia suna sistemo kaj nia loko en ĝi, kaj la portorika radioteleskopo mem. Ordinara tera homo, kiu vidus tiun piktogramon, ne komprenus, pri kio temas; kredeble nur eksterterano, kiu estus mem sciencisto siaspeca, komprenos ĝin.

ĉu iam teranoj kaj eksterteranoj povos do ĝui ian korespondadon, per diagramoj, radiopulsaj piktogramoj, aŭ alimaniere?

Laŭ niaj ĝisnunaj scioj, verŝajne ne. La konstelacio de Herkulo estas distanca de la Tero je dudek kvar mil lumojaroj. Nur per lumojaroj astronomoj povas priparoli tiajn distancojn; kaj lumojaro estas la distanco, kiun lumo trairas dum unu jaro. Tio estas

9 460 530 milionoj da kilometroj. Se la portorika mesaĝo atingos ian eksterteran inteligentulon, estos post dudek kvar mil jaroj. Se li, ŝi, ĝi, x-i respondos tuj, la respondo alvenos ĉirkaŭ la tera dato… 50 000 p.K.

 

reveni al Faktoj kaj Fantazioj
返回 Faktoj kaj Fantazioj

阅读次数 324 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *