FAKTOJ KAJ FANTAZIOJ – Fabeloj el Aŭstralio

FABELOJ EL AŬSTRALIO

Aŭstralio estas la plej granda insulo de la mondo; sed preskaŭ la duono de la lando estas pli-malpli dezerta kaj subtenas malpli ol dudek mil el la preskaŭ dek kvar milionoj da aŭstralianoj. Aŭstralio estis unu el la lastaj teritorioj, kiujn blankuloj koloniis; nun la aŭstralia nacio havas prosperajn industrion kaj agrikulturon. La lando havas aparte interesajn bestojn kaj plantojn; inter bestoj indiĝenaj nur en Aŭstralio estas la kanguruo, la koalo kaj la omitorinko; inter la plantoj estas multaj specioj de eŭkalipto kaj akacio.

La aŭstraliaj indiĝenoj tragike pereis en Tasmanio (sud-orienta insulo) dum pioniris koloniado de la deknaŭa jarcento; aliloke en Aŭstralio restas ĉirkaŭ cent mil. La plimulto ankoraŭ vivas laŭ primitiva vivostilo, plejparte en la mezlandaj veprejoj, aŭ protektitaj en rezervejoj. Sed inter ili jam aperis unu renoma artisto, Albert Namatjira (1902-59), tre estimata pentristo kaj lignoskulptisto, kaj nobla, sentema homo, kiu multe suferis inter du tre malsimilaj vivostiloj, kaj verŝajne multe helpis veki la konsciencojn de la blankuloj pri la problemoj de la indiĝenoj. ĉirkaŭ li aperis tuta skolo de indiĝenaj artistoj, inter kiuj Corduba Abaratinja estis la unua indiĝenino, kiun oni rekonis kiel meritplenan artistinon.

Alia indiĝenino, kiu gajnis mondfamon, estas Evonne Goolagong, s-ino Cawley, brila tenisa ĉampionino. Lionel Rose estis mondĉampiono boksa je sia pezoklaso en 1968. Douglas Ralph Nicholls iam estis fama indiĝena atleto, poste turnis sin al politiko kaj iĝis ŝtatestro de Suda Aŭstralio.

Tiuj aŭstraliaj indiĝenoj, kiuj preferas pli primitivan vivostilon, havas propran interesan folkloron, kaj multajn fabelojn, kiuj spegulas ilian vivon tre proksiman al la naturo. Inter ĉi tiuj fabeloj troviĝas kelkaj kortuŝaj kun poeziaj ecoj, kaj kelkaj humuraj, kvankam la humuro estas iom nigra. Jen ekzemploj:

La gepatroj promesis Bilai al Gubi, kiu estis aĝa kaj malafabla. Bilai amis junulon; ankaŭ li amis ŝin. Bilai insistis, ke ŝi ne volas aparteni al Gubi. La gepatroj insistis, ke laŭ la promeso ŝi devos iri al ties arboŝela ŝirmejo.

Finfine ŝi devis diri al la amanto, ke morgaŭ oni donos ŝin al Gubi, kaj ŝi devos iri al lia arboŝela ŝirmejo.

ŝia amanto kuraĝigis ŝin.

“Diru nenion al la gepatroj; atendu, ĝis ĉiuj dormos; tiam, venu sekrete al mi kaj ni forkuros kune. Mi mem diros baldaŭ, ke mi iras por ĉasi kaj ne revenos ĉi-nokte. Ni forkuros kune, sub la lumo de la luno, malproksimen tra la veprejo, kie Gubi neniam trovos nin.”

Bilai konsentis. Dum ĉiuj aliaj profunde dormis, ŝi ŝteliris al la sekreta rendevuo; kaj la junaj geamantoj tuj forkuris kune, eĉ tra la plej nigra mallumo, ne atendante la leviĝon de la luno. Dum la nokto, dum tuta tago poste, ili rapide foriris. La duan nokton, ili trovis larĝan riveron, kaj forlasitan kanuon; do, ili facile transiris la riveron, kaj pensis, ke iu, kiu sekvos ilin, ne facile transiros.

Ili ĝojis; ili ekripozis; ili manĝis. Sed venis subita ŝtormo; granda muĝanta vento, timigaj fulmoj. Gubi estis konata kiel potenca sorĉisto, kaj Bilai tre timis, dirante, ke li sendis tiun ŝtormon por ŝin mortigi; sed ŝia amanto ridis, kaj diris, ke la veprejaj spiritoj kreis ŝtormon, kiu forlavos iliajn spurojn.

Meze de fulmoflavo aperis du okuloj plenaj de malamo. Tondregis.

“Ni mortos!” Bilai kriis; “la fulmego mortfrapos nin!”

Sed la amanto konsolis ŝin: “Ni estas sekurigitaj kontraŭ fulmo; kiam ni estis etaj, niaj patrinoj metis sanktan glacion sub niajn brakojn kaj ĉe niajn artikojn, ĉu ne?”

La fulmo ne mortigis ilin; sed meze de la fulmoflavo staris Gubi kun sia lanco; kaj per la lumo de la fulmo li pikmortigis la junan amanton. Bilai, ferminte la okulojn kontraŭ la fulmo, ne tuj komprenis, kio okazis; kaj dum ŝi hezitis, Gubi kaptis ŝin. Li forte tenis ŝin ĝis la ŝtormo forpasis; li piedbatis la kadavron de la amanto; li perforte devigis Bilai’n piediri al lia arboŝela ŝirmejo. Bilai ploris kaj lamentis, ĝis li senkonsciigis ŝin per granda bastonbato. Kiam ŝi

 

rekonsciiĝis, ŝi kuŝis jam en la ŝirmejo de Gubi, kaj li kuŝis apud ŝi, dormanta.

Bilai leviĝis senbrue. ŝi eliris. ŝi piediris al la sankta arbo de sia tribo. Tie ŝi derompis branĉetojn, kaj ligis ilin al la manradikoj, al la kubutoj, al la maleoloj, al la genuoj, ĉirkaŭ la talion, kaj ĉirkaŭ la kolon; kaj finfine puŝis malgrandan branĉeton en truon tra la naza dividilo. Kaj per sia ŝtona tranĉilo ŝi vundis la frunton kaj ŝultrojn. La sango fluis abunde sur ŝiajn brakojn. Tiel pretigite, ŝi kantis la mortokanton por sia amato.

La plorokrioj de Bilai baldaŭ vekis Gubi’n, kiu alvenis, kolera.

“Kiel mia edzino aŭdacas kanti kanton de vidvino por alia viro?”

“Mi ne estas via edzino; mi estas la vidvino de mia karulo, kiun vi mortigis.”

Kompreneble ni kutime neniam diras la nomojn de mortintoj; ili estas tabuaj, ĉar tiu, kiu diras nomon de mortinto, alvokas la mortinton. Sed nun Bilai pli kaj pli laŭte lamentis, kaj vokis per nomo la amaton, ke lia spirito venu al ŝi.

ŝi lamentadis, ŝi laŭte vokis kaj vokadis. Gubi ege koleris, minacis ŝin, ordonis: “Demetu tiujn branĉetojn kaj revenu kun mi!”

Bilai levis la sangstrekitajn brakojn: “Preferu min mortigi.”

“Ne! mi nepre ne mortigos vin! Tiam via spirito retrovus la lian. Ne, vi devas vivi, vivadi kiel mia edzino. Mi trenos vin al mia ŝirmejo. Vi estas mia, kaj mi devigos vin ĝismorte vivadi kiel mia.”

Li etendis la manon por kapti ŝin; sed Bilai evitis lin. Subite malestis ia ajn virino. Ĉirkaŭflugis verda papago kun ruĝaj flugiloj; kaj Gubi aŭdis spiritajn voĉojn, kiuj konsilis: “Flugu orienten; flugu rapide, kaj trafu vian amaton, antaŭ ol li atingos la sanktan monton de la mortintoj. Ankaŭ li alprenos papagan korpon, sed liaj plumoj estos eĉ pli brilkoloraj. Tiam vi povos vivi kaj ami sur via konata triba tero, sed vi naskos novan tribon, kiu portos vian nomon.”

Gubi muĝe kriegis pro kolero, sed Bilai tuj forflugis, super la sala veprejo, super la grizaj arbustoj, al la sankta monto. Pro timo, ke ŝi venos tro malfrue, ŝi angore kriis; kaj tiu raŭka krio ekde tiam restas la krio de la papaga tribo. Tamen, ŝi venis ĝustatempe; vok-

ite, la spirito de la amanto revenis; kaj ankaŭ li iĝis ruĝflugila papago.

Kiam ili revenis ĝoje al la triba tereno, la homaj tribanoj ne rekonis ilin, sed kredis, ke ili estas belaj birdoj el alia lando. Nur Gubi komprenis, kaj malĝoje kriis: “Jen Bilai!”

Tiel venis al nia lando la ruĝflugilaj papagoj, kaj tial ni nomas ilin Bilai.

Mokita Sorĉisto

Juna virino rifuzis edziniĝi kun potenca sorĉisto, sed edziniĝis al alia, kaj naskis plurajn filinojn. Sed kiam la filinoj estis jam viglaj knabinoj, venis tago, kiam ili vidis tiun saman sorĉiston; kaj ili mokis lin: “Via dorso estas kurba, kurba kiel la dorso de la emuo, kiu estas via totemo! Kiel malbela vi estas!”

La sorĉisto estis tiel ofendita, ke li sorĉe aliformigis ilin en ranojn.

Kiam ili ne revenis hejmen, la patrino timis, ke ili eble estas forŝtelitaj; sed pluvo forlavis ĉiujn spurojn. Tamen la patrino ekserĉis la knabinojn; eble ili konstruis ian ŝirmejon kaj intencis resti ŝirmitaj, ĝis la pluvo ĉesos. La patrino piediris longan distancon, kaj konstante vokadis la filinojn. Sed parolis al ŝi nur la oranĝkolora-kaj-blua skarabo, kaj nur per skaraba bleko.

ŝi laciĝis, kaj iĝis malsata, do serĉis ion por manĝi. ŝi sekvis spurojn de tunelo-ranoj, trovis iliajn tunelojn kaj elfosis kelkajn: belajn, grandajn ranojn, vere apetitigajn.

“Ha,” ŝi diris, “mi manĝos tre bone.”

La ranoj fiksrigardis ŝin kvazaŭ pete, kaj blekis kvazaŭ plore.

La virino decidis tuj manĝi ilin surloke; ĉar se ŝi portus ilin al la triba ŝirmejaro, aliaj dezirus’partopreni. Do, ŝi komencis preni la ranojn; sed la ploraj blekoj kaj fiksaj rigardoj maltrankviligis ŝin.

“Estus freneze, forlasi tiel bonan manĝon. Kion signifas rana bleko?”

Sed kiam ŝi denove ekprenis ranon, iel la blekoj ekŝajnis kiel vortoj: “Ne manĝu nin. Vi estas nia patrino. Ni estas viaj perditaj filinoj. La maljuna sorĉisto ŝanĝis nin en ranojn, ĉar ni mokis lin, kaj diris, ke lia dorso estas kurba kiel la dorso de emuo. Ho, vere vi devas ne manĝi nin!”

La virino kuris hejmen kaj trovis la sorĉiston.

“Ĉu vi ŝanĝis miajn filinojn en tiujn ranojn, kiuj nun blekas sur la veprejo?”

“Jes ja!” li respondis fiere.

“Ho, kial vi faris ion tiel kruelan? Kial vi lasos min maljuniĝi, sen filino, kiu prizorgus min?”

“Ĉu vi ne elektis ilian patron, preferinte lin al mi? Kiel ĝenu min via malfeliĉo? Petu al tiu, kiun vi preferis al mi, rehomigi ilin. Kiel diris viaj filinoj, mi estas kurbdorsa, kiel mia totemo la emuo. Nu, eĉ pro insulto al mia totemo, kiu estas motivo por milito, mi ne atakos vin. Mi nur ŝanĝis viajn filinojn en ranojn, kies voĉojn neniu atentas, tiel ke ili ne moku plu. Do, ino, manĝu ilin; ranoj estas frandaĵo.”

“Ho ve, ĉu patrino manĝu siajn idojn? Mi ne manĝos ilin — sed iu alia trovos ilin kaj manĝos ilin. Ho, savu ilin, savu ilin; resanigu ilin, tiel ke neniu povos manĝi ilin. Mi promesas, ke neniam plu ili mokos emuon. Kaj mi mem venos humile al via arboŝela ŝirmejo por ĉiam.”

“Fi! Kial mi konduku al mia ŝirmejo inon aĉan kaj maljunan, kiu ne venis al mi juna?”

“Ho, mi petegas vin, reŝanĝu ilin, ho, ŝanĝu ilin tiel ke neniu manĝu ilin. Mi donos al vi la sorĉoŝtonon de mia prapatro; mi fordonacos ĝin por ĉiam. Se mi fordonos ĝin al vi, nur vi povos sorĉi per ĝi, ĉar kiam alia persono tuŝos ĝin, ĝi gruntos. Tre valora ĝi estas, la sola ŝtono, kiu havas voĉon.”

“Donu al mi tiun sorĉoŝtonon, do, kaj mi sincere promesas, ke mi ŝanĝos viajn knabinojn, tiel ke neniu manĝos ilin.”

La patrino alportis la prapatran sorĉoŝtonon kaj demetis ĝin antaŭ la piedoj de la sorĉisto. 6i gruntis. Poste ĝi ĉesis grunti, ĉar ĝi iĝis lia.

“Bone!” diris la sorĉisto. “Iru, kaj trovu viajn filinojn. Mia promeso estas jam plenumita. Jam ili estas tiaj, ke neniu manĝos ilin.”

Ĝoje la patrino foriris. La sorĉisto sidis tie, kun la sorĉoŝtono en sia sako, kaj daŭrigis sian taskon; li skulptis ion sur bumerango, per akra dento de didelfo. Kaj li silente ridetis.

La patrino sekvis siajn proprajn spurojn al la loko, kie ŝi elfosis la ranojn; sed kiam ŝi atendis revidi siajn filinojn, ŝi vidis nur… ankoraŭ, grandajn ranojn.

“Ho, ve, ve, ve! Filinoj, ĉu mi ne revidos vin en homa formo? — Sed ĉi-foje la ranoj neniel blekis aŭ reagis. ŝi prenis unu el ili en la mano.

Peza kaj malvarma estis la rano, kaj ja neniu manĝus ĝin; ĝi estis ŝtono. ĉiuj filinoj estis ŝanĝitaj en ŝtonajn ranojn, kelkajn tute grizajn, la ceterajn kun verdaj strioj; sed ĉiuj en ŝtonojn. Iam filinoj; nun por ĉiam ŝtonaj ranoj.

Novaj Proverboj

Malfacila amiko estas histriko.

Pli valoras sana fingro ol eĉ diamanta ringo.

Dum Petro pri malriĉo plendas, Paŭlo serĉitajn nuksojn vendas. Li ne haltigis la militon; sed lerte pansis li vunditon.

Versareto pri la Akuzativo de Direkto

En la ĝardeno reve sidis ŝi, en unu mano tenis timianon; en la ĝardenon arde kuris li, kaj premis florojn en l’alian manon.

Dum birdoj sur la arboj kantis trile, orfiŝoj ĉirkaŭ la fontano naĝis, la ĉapon sur arbeton li humile demetis, al la kara li omaĝis;

fiksis kolĉenon ĉirkaŭ ŝian kolon; sur tiu ĉeno pendis gemo blua;

“Ne de sklavigo montras mi simbolon, sed de geedza unuopo dua.”

Inter la rozarbustoj ili vagis, ambaŭ parolis ame kun sincer’ en la koroj; estontecon ekimagis; la spica timiano falis teren.

Nur najbarin’ klaĉema ŝovis kapon inter kurtenojn, pala pro envio, por ili deziregis sortofrapon, ĉar ŝin ofendis ĉia ĝojradio.

Bonhumoraj Maljunulinoj

(1) En la urbo, kultura organizo volis aranĝi ekspozicion pri diversaj objektoj de la deknaŭa jarcento. La aranĝantoj do anoncis, ke je certa tago iu ajn kiu havas valoran, interesan objekton, kiu datiĝas de tiu jarcento, rajtos montri ĝin, kun klariga karto, en halo en la ekspoziciejo. Premion ricevos tiu, kies objekto estas la plej interesa.

Multaj alportis arĝentaĵojn, florvazojn, broditajn tukojn, interesajn malgrandajn meblojn, malnovajn ĵumalojn, rarajn librojn, dokumentojn, antikvajn ilojn; sed la premion, unuanime, la aranĝantoj aljuĝis al tiu ĉarma sinjorino, iom artrita, arĝenthara, kies inteligentan vizaĝon liniis multaj sulketoj, kaj sur kies brusto troviĝis karto kun nur unu klariga vorto:

——
MI
——

(2) Alia arĝenthara bravulino sukcesis en 1935 ĉe festo, kien oni invitis ĉiujn veni en kostumoj, kiuj reprezentos la titolon de konata libro. Neniu divenis, kiun reprezentis la okdekjara ĉarmulino, kiu portis sur la brusto grandan fotaĵon de pluraj beboj. ŝi mem devis klarigi, ke temis pri tiutempe furora kontraŭ-faŝisma romano de la usona romanisto Sinclair Lewis, Ne Povas Okazi Tie Ĉi.

reveni al Faktoj kaj Fantazioj
返回 Faktoj kaj Fantazioj

阅读次数 89 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *