FAKTOJ KAJ FANTAZIOJ – Proverboj

3. PROVERBOJ

Proverbo estas konciza frazo, kiu prezentas ian konstaton aŭ konsilon pri la vivo. Kutime proverboj apartenas al la folkloro, al la tradicio de iu popolo. Ofte ili estas saĝaj, tre trafaj; ofte ili instruas utilan moralon; kelkfoje ili estas malpli noblaj, aŭ eĉ iom negativaj kaj cinikaj; sed ili ĉiam iom montras observadon pri la vivo, kia ĝi estas.

ŝajnas, ke preskaŭ ĉiuj popoloj tra la mondo havas proverbojn. Ofte multaj popoloj, kun diversaj lingvoj, havas proverbojn samsencajn. Estas al tiu ĉi fakto, ke ni ŝuldas la ĉarman libron Proverbaro Esperanta.

Marko Zamenhof, la patro de nia Ludoviko Lazaro, kolektis proverbojn, trovis multajn proverbojn similajn en kvar Ungvoj, la rusa, la pola, la franca kaj la germana. En 1905 kaj 1906 aperis tri malgrandaj libroj liaj kun paralelaj proverboj. Li intencis verki kvaran libreton kun similaj proverboj hebreaj, grekaj, latinaj kaj esperantaj. Sed Marko mortis en 1907 kaj Ua kolekto restis nekompleta. Tamen, Ludoviko Zamenhof preparis esperantajn proverbojn similajn al tiuj nacilingvaj proverboj, kiujn kolektis Marko; kaj ili aperis kiel aparta libro, Proverbaro Esperanta, en Parizo en 1910. En La Laguna, en 1961, aperis nova eldono, kun la proverboj en alfabeta ordo.

Proverbaro Esperanta estas tre valora leg-materialo por ĉiuj, kiuj studas Esperanton. ĉiuj verkoj de Zamenhof estas gravaj modeloj de lingvo-uzado; sed liaj esperantaj proverboj tre helpas pri la parola lingvo. Ili donas al ni multajn frazojn kaj paroltumojn por la ĉiutaga vivo. Fakte, ne ĉiuj frazoj en la Proverbaro estas proverboj laŭ strikta difino; multaj estas nur tiuj ĉiutagaj frazoj, kiujn ni ĉiuj bezonas: “batadi la venton”, “en la tago de sankta Neniamo”, “fordormi la okazon”, “U foriris kun longa nazo”, “maro da mizeroj”, “malsaĝa kiel ŝtipo”, “nutri per promesoj”, “propeka kapro”, “sidi sur pingloj”, “staris, ekfaris”, “venis fino al mia latino”, ekzemple.

La veraj proverboj de Zamenhof, kiuj imitas alilingvajn proverbojn, sonas tre nature, impresas kiel folkloro de Esperanto. La tipa zamenhofa proverbo estas frazo kun du rimoj kaj ia interna ritmo ekvilibra:

“Al kuko kaj kaso ĉiam venas amaso.”

“Amo supermezura ne estas plezura.”

“Ĉe botisto la ŝuo estas ĉiam kun truo.”

“Fiŝo scias pri naĝo eĉ sen via saĝo.”

“Hodiaŭ festene, morgaŭ malplene.”

“Kio konvenas al sciuro, ne konvenas al vulturo.”

“Komenco bona — laboro duona.”

“Najbaro ne ĝemas, kiam boto nin premas.”

“Per pacienco venas scienco.”

“Vivu mizere, sed vivu libere!”

Ne ĉiuj rimas; ekzemple:

“Al feliĉulo eĉ koko donas ovojn.”

“Ĉiu medalo du flankojn posedas.”

“Eĉ blinda kokino povas trovi grajnon.”

“Hundo povas boji eĉ kontraŭ la reĝo.”

“Korniko vundita propran voston timas.”

La avantaĝo de rimo estas, ke ni pli facile memoras la proverbojn. Ĉiu serioza esperantisto devas, se eble, legi kaj kelkfoje relegi la Proverbaron.

Libro, konata al anoj de du el la gravaj mondreligioj, kristanismo kaj judismo, enhavas multajn proverbojn: la bela libro La Sentencoj de Salomono. ĉar Zamenhof mem tradukis la tutan Malnovan Testamenton — kolosa kaj altkultura laboro! — ankaŭ ĉi tiu verko estas modelo de esperanta stilo. La Sentencoj enhavas multajn frazojn, kiuj estas veraj ne nur por judoj kaj kristanoj, sed por ĉiuj homoj:

“Virtulo kompatas la vivon de sia bruto;

Sed la koro de malvirtuloj estas kruela.”

“Trankvila koro estas vivo por la korpo;

Sed envio estas puso por la ostoj.”

“Pli bona estas malmulto, sed kun justeco,

Ol granda profito, sed maljusta.”

“Ornamo estas por la homo lia bonfaro.”

“Maldiligentulo estas en siaj okuloj pli saĝa,

Ol sep veraj saĝuloj.”

Tamen, la pli granda parto de tiu bela libro konsistas el frazoj tro longaj kaj komplikaj por esti veraj proverboj; kaj parto de ĝi estas alta poezio.

Estas interese, legi proverbojn el diversaj landoj. Ofte proverboj enhavas similajn ideojn, sed la bildoj, kiuj esprimas la ideojn, taŭgas al lokaj kondiĉoj. Ekzemple, en kelkaj eŭropaj lingvoj ni trovas ion similan al la zamenhofa: “Kiam kato promenas, la musoj festenas.” — Sed la zuluoj en Sud-Afriko diras samsence: “La mustelo estas kontenta, ĉar la mambo eliris.” (Mambo estas danĝera afrika serpento.)

La angloj diras: “Vi ne povas fari silkan monujon el orelo de porko.” Sed la japanoj esprimas tiun ideon alivorte: “Eĉ se vi metos serpenton en bambuan tubon, vi ne detruos ĝian inklinon tordi sin.”

La danoj diras: “Tiu, kiu konstruos laŭ la konsiloj de ĉiuj, havos malrektan domon.” — Sed la turkoj diras: “Ne tondu la voston de via azeno inter multaj homoj — unu diros ‘Tro longa!’ kaj alia diros ‘Tro mallonga!’.”

Multaj proverboj de diversaj popoloj prezentas memoreblajn, vivoplenajn, amuzajn bildojn. Jen kelkaj perloj:

Itala: “Estas facile, minaci virbovon el fenestro.”

Usona kreola: “Estas netaŭge, ligi la hundon per ŝnuro el kolbasoj.”

Portugala: “Oni ne mortbatas erinacon per la pugno.”

Joruba (lingvo de okcidenta Afriko): “Mi preskaŭ kaptis la birdon!” — “Neniu povas manĝi preskaŭon el la kaserolo.”

Egipta: “Tro da maristoj sendas la ŝipon al la marfundo.”

Skota: “Tiu, kiu ŝiris sian pantalonon, sidas tre senmova.”

Araba: “La barbiro lemas sian metion sur la vizaĝo de orfo.”

Franca: “Estas pli bone lasi la infanon kun nazo muka, ol fortiri lian nazon.”

Hebrea: “Tiu, kiun mordis serpento, nun timas ŝnuron.”

Angla: “Ĉiu laŭ sia propra gusto, kiel diris la maljunulino, kiam ŝi kisis sian bovinon.”

Bulgara: “Ne metu erinacon en vian propran kalsonon.”

Latina: “Leporo povas tiri la barbon de morta leono.”

ĉina: “Tiu, kiu rajdas sur tigro, ne povas degrimpi.”

Hinda: “La santalarbo parfumas la hakilon, kiu ĝin dehakas.”

Eble iam iu esperantisto aŭ grupo de kleraj esperantistoj preparos grandan kolekton de interesaj proverboj el la tuta mondo? Jen valora, agrabla libro, ĉu ne? kvankam unu el la proverboj de la skotoj estas: “Saĝuloj kreas proverbojn kaj stultuloj ripetas ilin.” Iasence, ni esperantistoj, kun nia propra lingvo, originala literaturo kaj kelkaj aliaj pecetoj de propra kulturo, estas popolo. Ni ne havas tradiciojn de multaj jarcentoj; sed ni rajtas kaj povas krei nian propran folkloron. Ni povas krei niajn proprajn proverbojn. Sed ĉar Esperanto estas lingvo, kies ĉefa celo estas intemacia paco, amikeco, kaj interkompreno, ni devas havi proverbojn ne cinikajn, ne ŝovinismajn, ne malnoblajn, sed proverbojn pri espero, toleremo, paco kaj aliaj pozitivaj konceptoj.

Tra ĉi tiu legolibro vi trovos multajn novajn proverbojn. Se ili plaĉos al vi, eble vi memoros kaj foje uzos ilin. Se ili ne plaĉos al vi, eble iam vi mem kreos novajn pli belajn proverbojn?

 

Sango el Provtuboj

En 1979, japanaj kuracistoj savis la vivon de malsana viro, kiu urĝe bezonis sangon, kvankam ili ne havis la ĝustan specon de sango. Ili uzis novan fluidon, komplikan kemian kombinaĵon, en kiu fluoro havis gravan rolon, kaj samtempe donis al la paciento multan oksigenon.

En Japanujo, Britujo kaj Kanado, esploroj pri fluidoj, kiuj povas anstataŭi sangon, daŭras. Sciencistoj serĉis ion tian dum proksimume kvindek jaroj. Nun ili esperas, ke post multa pacienca eksperimentado, baldaŭ hospitaloj havos adekvatan surogatan sangon, kiun oni preparis en laboratorioj. Ĝi povos savi multajn vivojn, tre helpi en operacioj kaj kelkaj aliaj specialaj kuracadoj, kaj helpi sciencistojn solvi multajn gravajn medicinajn problemojn, kies solvoj donos novajn esperojn pri aliaj kurac-metodoj.

Kompreneble, nia propra homa sango, kiu nature fluas en niaj arterioj kaj vejnoj, ankoraŭ estos nia plej bona vivo-fluido. Sed ne

ĉiuj homoj ĉiam havas sanan aŭ sufiĉan sangon, kaj, kiam kuracistoj havos vere bonan kemian sangon, ili ja havos tre valoran helpilon.

Versareto kun Du Utilaj Adverboj

Ju pli da kokinetoj, des pli da kortaj klukoj; ju pli da etaj puloj, des pli da grandaj jukoj; ju pli da tedaj taskoj, des pli da lacaj nervoj; ju pli da Delegitoj, des pli da bonaj servoj.

Ju malpli da atento, des pli da akcidentoj; ju malpli da penado, des malpli da poentoj; ju pli da militŝipoj, des malpli da klinikoj; ju pli da burokratoj, des pli da statistikoj.

Ju pli la hundo ĝojas, des pli ĝi voston svingas; ju pli ni kvereladas, des malpli ni atingas.

Des pli la venko eblos, ju pli ni helpos mone; ju pli da amikeco kaj amo, des pli bone!

Fruaj Scioj

Kio estas la plej malnova industrio en la mondo? Laŭ la ĝisnunaj scioj de arkeologoj, oni ne certas; sed la du plej malnovaj industrioj estas: la akrigo, per lertaj batoj, de silikoj por fari simplajn ilojn; kaj la preparado de salo el sala akvo, en kavoj sub la suno. Do, temas pri preparado de la unuaj iloj, kaj pri io, necesa al la vivo. Arkeologoj trovis indikojn, ke prahomoj praktikis tiujn ĉi praindustriojn antaŭ proksimume miliono sepcent kvindek mil jaroj.

La plej malnova boato, kiun arkeologoj trovis, estis en Egiptujo; oni konstruis ĝin ĉirkaŭ 2515 a.K. (antaŭ Kristo); sed arkeologoj trovis indikojn, ke la grekoj havis boatojn ĉirkaŭ 7250 a.K. kaj la danoj kaj angloj eble mil jarojn pli frue.

La plej malnova universitato en la mondo ne apartenas al unu el la plej riĉaj landoj; des pli ĝiaj anoj rajtas fieri. Ĝi estas la universitato de Karauiino (Quaraouyine) en Feso, Maroko. Noblaj pioniroj fondis ĝin jam en 859 p.K. (post Kristo). Ĝi ankoraŭ funkcias,

kvankam ĝi ne estas granda: ĝi instruas ĉirkaŭ naŭcent studentojn. Ĝiaj nunaj fakultatoj estas: islama juro, islama teologio, ĝenerala juro, literaturo kaj sociaj sciencoj.

Miskomprenoj

(La trafiko estas tre brua, dum diversaj homoj staras en viclinio ekster la vendejo de fiŝoj kaj kortbirdoj, kaj penas iom babili.)

“Hodiaŭ ili vendas trutojn.” — “Sed kia familio povus manĝi tutan struton?”

“Ĉu vi deziras salikokojn?” — “Oni devas sali kokojn, aŭ ili ne gustas bone.”

“Ĉu tie ĉi estas angilo? — “Ne, tiuj ne estas anglinoj, estas skotinoj.”

“Mi deziras soleon, sed ĝi probable estas tre kosta.”

“Jes, oleo nun estas terure kosta.” — “Ne, ŝi parolis pri soleo, sed timas, ke ĝi estos tro osta.”

“Eble por mia familio avida, platesoj?” — “Jes, ĉi tiu linio ja faras malrapidan progreson.”

“Aŭ kelkaj bonaj tranĉaĵoj el moruo?” — “Jes, estas tia bruo, ke oni preskaŭ sentas sin surda.” — “Kio? Kie okazis la murdo?”

Logiko

Familioj, kiuj loĝis en ruldomoj, koleris, ĉar la publikaj instancoj, kiuj faris regulojn pri la ruldom-tereno ekster unu angla urbo, malpermesis, ke oni havu tie siajn ordinarajn dorlot-bestojn. Kiom ajn la familiestroj petegadis modifon de tiu regulo, kiu al kelkaj vere kaŭzis dolorajn problemojn, tiuj lokaj burokratoj insiste malpermesis hundojn, katojn, hamstrojn, kuniklojn.

“Ĉu vi permesas birdojn?” — “Jes, ni permesas birdojn; vi rajtas daŭre havi viajn papagojn, kanariojn, kaj aliajn birdojn.”

La familiestroj finfine donis taŭgan lecionon al la burokratoj. Ili akiris struton, du metrojn altan…

☆ ☆ ☆ ☆

En Skotlando, iom post la Dua Mondmilito, oni arestis fiŝiston, ĉar, kontraŭleĝe, li fiŝkaptis per longega ŝnuro, sur kiun li fiksis ducent tridek hokojn. La leĝo preskribas, ke por tiaspeca fiŝkaptado, oni rajtas uzi sur unu ŝnuro maksimume ses hokojn.

Antaŭ la loka juĝisto, la fiŝisto tute ne neis, ke li uzis ducent tridek hokojn. Sed li defendis sin tiel: “Mi fiŝkaptis dum la nokto, kaj en la mallumo mi ne bone vidis, por kalkuli la hokojn.”

reveni al Faktoj kaj Fantazioj
返回 Faktoj kaj Fantazioj

阅读次数 318 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *