FAKTOJ KAJ FANTAZIOJ – Unuaj Plumamikoj [1]

8. UNUAJ PLUMAMIKOJ [1]

Por multaj, kiuj studas Esperanton, la unua praktika uzado, kaj la unua plezuro post la intelekta plezuro de lemado, estas korespondado. Esperantisto povas, relative frue, ĝui la plezurojn de “plum-amikeco”, kaj trovi amikojn en multaj landoj, kun kiuj personaj kontaktoj estus alie neeblaj.

Kelkaj konsiletoj eble helpos.

Estas bone, ekkorespondi frue; korespondado estas ekzercado lemiga; en natura situacio, ĝi tre bone atestas la efikan funkciadon de Esperanto, ne nur al la post-komencanto, kiu ricevas la leterojn, sed al ties parencoj, geamikoj, kolegoj — eble al mokintoj kiuj devos tiam konstati, ke la ridinda lingvo fakte meritas seriozan atenton.

Tamen, ne ekkorespondu tro frue. Pomo tute nematura ne gus- tas bone. Foje, du komencantoj interŝanĝas kelkaj n leterojn, en ‘Esperanto’ tiel malbona, kripla, konfuza, ke ili apenaŭ komprenas unu la alian. La tipaj eraroj de, ekzemple, francaj lemantoj ne similas al la tipaj eraroj de japanaj, tiel ke unu fuŝanto ne facile divenas la intencon de la alia. Leteraĉoj en ia ‘Fuŝperanto’ tre eble seniluziigos la korespondantojn. Kaj se nur unu el la du korespond- antoj estas nekompetenta — nu, eble iu aparte afabla kaj ankaŭ instruema ricevinto pacience kaj amike helpos la fuŝinton ellemi la novan lingvon; sed pli probable, la letero tre agacos la ricevinton, aŭ eĉ fomaŭzos lin de Esperanto.

Do, se vi deziras korespondi, unue lemu Esperanton! Lingvo- lernado neniam finiĝas; ni ĉiam povas plibonigi nian scion, eĉ de la propra nacia lingvo; sed tiom lemu, ke vi plene posedas la bazan gramatikon kaj ĉiutagan vortostokon, kaj ĝuste konstruas viajn fra- zojn. Ne timu, ĉar via stilo devas esti tre simpla ankoraŭ; pli bone skribi naive simple, ol tiel komplike, ke la alia ne komprenas vin! sed via simpla stilo estu normala Esperanto. Ekzemple, korespond- emulo, kiu ankoraŭ ne regas ke, aŭ kiu, aŭ igi kaj iĝi, aŭ la ordina- ran objektan akuzativon, pasigu ankorau kelkajn horojn, ne skrib- ante leterojn apenau kompreneblajn, sed studante la lingvon.

Kompare kun kredeble ĉiuj aliaj lingvoj, Esperanto estas mir- inde facila kaj fleksebla. Sed ni devas serioze lemi ĝin! Ĝuste tiuj reguloj, kiuj limigas ĝian flekseblecon, ebligas ĝin.

Sed vi sentas vin preta, korespondi. La unua problemo estas: kiel trovi taugan korespondanton?

Ofte, instruisto helpas siajn lemantojn aŭ ekslemantojn trovi taŭgajn plum-amikojn, aŭ iu aranĝas ion en la kadro de loka societo. Se ne, la ĉefaj eblecoj estas: la Koresponda Servo Mond- skala de UEA, kaj la anoncetoj en gazetoj.

La Korespondan Servon oni nepre uzu nur laŭ la reguloj, kiujn vi trovos en la Jarlibro de UEA. Ne estas afero de pedantaj buro- kratoj; sed saĝaj administrantoj normigas procedojn por pli efike kaj ekonomie helpi.

Neniam petu ordinaran plumamikan korespondadon, aŭ serĉ- adon de korespondanto, de iu konata esperantisto, kiu faras gra- vajn laborojn por Esperanto: de komitatano de UEA, nacia asocio, aŭ alia organizo, eĉ de delegito de UEA; de akademiano, verkisto, vojaĝanta preleganto, eminenta fakulo, aŭ de aliaspecaj personoj kun similaj altnivelaj devoj. Iliaj okupoj estas jam sufiĉaj (kaj plej ofte senpagaj). Ili bone konas siajn proprajn laborkampojn, sed tre eble ne tiun kampon, sur kiu vi deziras rikolti; kaj eĉ se pro bon- kora komplezemo ili helpos vin, tiu helpo uzos tempon, kiun ili pli utile dediĉus al specialistaj taskoj, kiujn nur ili povas fad.

Kaj, kompreneble, neniam trudu korespondadon al tiuj, kiuj ne deziras ĝin. Ekzemple, iu, kiu anoncas en gazeto, ke li kolektas informojn pri la vitro-industrio en diversaj landoj, ne serĉas plum- amikojn; li serĉas fakajn informojn.

Elektante korespondanton inter la anoncetoj en gazetoj, ne atendu, ke ĉiu pafo perfekte trafos. Nespertaj plum-amikoj, precipe inter lernejanoj, ofte ne persistas; du bonintencaj homoj povas post kelkaj leteroj konstati, ke ili ne taugas unu por la alia; iu ver- ŝajne deziras korespondi, nur por propagandi pri io, aŭ ekspluateti iun. Atendu kelkajn etajn fiaskojn; la sukcesoj povas tamen esti tre kontentigaj. Kaj se vi mem trovas, ke vi preferas ĉesigi ian korespondadon, normale la ĝentileco postulas, ke vi pri tio informu vian korespondanton, por ke li aŭ ŝi ne demandadu al si kio okazis,

aŭ perdu tempon kaj poŝtmarkojn, plurfoje reskribante al vi. Oni ne havas absolutan devon skribi pri la kialo; ekzemple, ne necesas skribi, “Viaj leteroj estas tute tedaj kaj oftefuŝaj…” sed estas dece, almenaŭ skribi ian ekskuzon.

Plum-amikeco inter du esperantistoj tamen ofte evoluas en vere firman, belan, vivriĉigantan amikecon; eĉ foje en intiman amon, kiu kondukas du geesperantistojn al geedziĝa ceremonio. Pri la evoluado de amikeco kaj amo, neniu povas aŭ rajtas multe ins- trui; ni homoj multe varias, niaj kriterioj kaj personaj bezonoj varias. Estas nur pri la komencaj stadioj de plum-amikeco, ke oni povas konsili.

Ne forgesu, ke via nova korespondanto probable ne scipovas vian nacian lingvon, kaj ne komprenas adreson, kiel samlandano tuj komprenas ĝin. Por multaj, ekzemple arabo, birmano, ĉino, greko, ruso, eĉ la facila esperanta alfabeto estas, komence, tre fremda. Do, se vi deziras respondon, skribu vian adreson perfekte klare, ankaŭ vian nomon. (Kredeble la plimulto el ni ordinare sub- skribas niajn nomojn malpli legeble ol iun ajn alian vorton!) Kaj zorgu, ke la tuta letero estu facile legebla. Maŝinskribado estas tre bona; sed ne ĉiu posedas skribmaŝinon; kaj ne estas tre malfacile, akiri manskribon klaran.

Estas, kutime, saĝe, meti daton sur ĉiun leteron; datoj helpas nin decidi, kiam estas taŭge, respondi, kaj ankaŭ indikas, kiom da tempo letero bezonas, por vojaĝi de unu lando al la alia.

Estas ĉiam saĝe, relegi leteron, antaŭ ol vi metos ĝin en kover- ton. Ni homoj tre kapablas erari; eble vi ellasis iun “ne” kaj tiel skribis ĝuste la malon de tio, kion vi intends; eble komo igos frazon pli klara; eble vi ellasis akuzativon.

Skribmaŝino skribas tre klare, sed ne ĉiuj el ni estas modelaj tajpistoj. Tre facile, sub nelertaj aŭ nur lacaj manoj, “baroj” iĝas “batoj”, “paco” iĝas “pavo”, “bazo” iĝas “nazo” kaj “helpu” iĝas “jelpu”. Ni ellasas esencan literon, tiel ke “poeto” iĝas “poto”, “ministro” iĝas “ministo” kaj “parto” iĝas “pato”; aŭ enmetas superfluan literon kaj skribas pri la greka “insultaro”, aŭ asertas, ke ni havas iom da mono en la “branko”, aŭ ke ni ĵus evitis akcidenton per longa kaj rapida “salato”. Ankaŭ forgeso pri supersigno povas Iasi tre perpleksigajn frazojn, same kiel erara aldono de supersigno: registara kampanjo kontraŭ ŝtelistoj estas racia kaj utila, sed kon-

traŭ “stelistoj” sugestas, ke oni persekutas esperantistojn; deziri al iu saĝon en la kapo kaj senlacan iradon sur la vivovojo estas bona beno, sed “sagon” en la kapo kaj “senlaĉan” iradon pli similas al malbeno nepre enhospitaliga.

Estas ankaŭ konsilinde, ofte kontroli pri la vortoj, kiujn ni uzas. Tre eta mismemoro povas kaŭzi konfuzon. Ĉu vere estis avo- kado, kiun via patro devis konsulti? ĉu hieraŭ vespere vi vere vidis en la urba teatro amuzan farĉonl ĉu vere vi vidas platenon de via fenestro?

Konstante tenu en la menso bildon pri tiu malproksima korespondanto, kiu, male al samlanda instruisto aŭ grupano, ne povos el scio de via nacia lingvo diagnozi viajn erarojn. Do, nun estas pli grave, ne fad erarojn.

Vi certe devos foje uzi vortaron, ne nur por kontroli, kiel ekzemple pri advokato, farso kaj platano, sed por serĉi vorton, kiun vi ankorau ne konas en Esperanto. Memoru, ke vortaroj povas misgvidi nin, se ni uzas ilin senpense. En multaj lingvoj ekzis- tas vortoj, kiuj havas plurajn signifojn; elektu la tradukon, kiu estas ekvivalenta al tiu senco, kiun vi celas. Ekzemple, en diversaj situa- cioj la ĝusta esperanta ekvivalento por la ĉiutaga angla vorto mean povas esti: “signifi – intenci – avara – malestiminda – meza – mezo – malaltranga – malica” kaj havas aliajn specialistajn aŭ arkaikajn sencojn. Videble, la elekto de la ĝusta senco gravas.

Zorgu ankaŭ pri tiel nomitaj «falsaj amikoj»: vortoj, kiuj sonas aŭ aspektas tre similaj al esperantaj vortoj, sed ne signifas same. Al franco napo eble sugestas “tablotuko” (nappe); al anglo “dormeto” (nap); al italo “pokalo” (nappo); al hungaro “tago” (nap); sed esperante, napo estas planto, kies radikon oni manĝas. Do, ni ne konjektu; ni kontrolu. Tiu ruso, kiu skribis al anglino, “Gladu vian katon por mi”, faris tre strangan impreson; ĉu li vere estas tiel kruela? Sed li intencis skribi “Karesu”; la rusa vorto rjia^HTb signifas gladi kaj karesi.

Alia kaŭzo de miskompreno estas, ke la alilandano eble ne kaptas kelkajn aludojn, kiuj dependas pli ol ni mem konscias, de la kulturo kaj kutimoj de nia lando. Sabato, kvankam ĝi havas la saman kalendaran signifon ĉie, enhavas tre malsamajn bildojn por hebreo (sankta tago), brito (ferio, eble kun ia matĉo au drinka festo) kaj orienteŭropano (eble specialaj kolektivaj civitanaj krom-

laboroj). Hispano, kiu plendas al japano, “kaj ni devis sidi sur la planko…” ne multe sugestos la mallukson kaj mankon de gastamo, kiun li volas sugesti, ĉar japanoj multe malpli ol eŭropanoj uzas seĝojn. Ĉiu minimume klera anglo scias ion pri la angla reĝo Hen- riko la Oka, ĉiu minimume klera peruano scias ion pri Simon Bolivar; sed aludo al Bolivar eble ne signifas multon al la anglo, kaj komparo al Henriko la Oka eble ne signifas multon al la peruano; dum nek unu nek alia tre helpus klarigi ion al simpatia ĉino, kiu eble estas la sola el la tri, kiu komprenas aludon al Li Po.

Memoru ankaŭ, ke ĉar moroj malsimilas en diversaj landoj, tio, kio al skribanto en unu lando estas normala, eble ŝokos leg- anton en alia. “Mi kisas viajn manojn” estas por hungaro ordinara ĝentilaĵo, normala ĉe la fino de letero; en alia lando ricevintino povas kompreni ĝin kiel am-deklaron; kaj en kelkaj landoj ĝi ŝajnus eĉ maldeca. Tra la mondo sintenoj povas tre varii pri, ekzemple, sercoj pri seksaj situacioj; aludoj al drinkado; la devoj de famili- anoj kaj sankteco de la familio; religiaj kaj politikaj konceptoj; kri- terioj pri necesaĵoj kaj luksaĵoj, riĉeco kaj mizero. Ni celas inter- komprenadon; ne nur nia lingva lerteco, sed nia takto, helpu ĝin.

Necesas lasta averto; kaj hontiga al ni homoj estas tia neceso. Ekzistas ŝtatoj en la mondo, kie homoj ne rajtas kritiki ŝtatestrojn, aŭ interŝanĝi kun alilandanoj informojn, kiuj al la plimulto da reg- istaroj ŝajnas tute neŭtralaj kaj malgravaj; aŭ diskuti pri diversaj aferoj religiaj, aŭ kontraŭreligiaj, aŭ politikaj, aŭ filozofiaj, aŭ seksaj; aŭ ricevi presitaĵojn, kiuj en aliaj landoj ŝajnus senofendaj. Sub unu registaro, ricevinto de modera teoria studajo pri marks- ismo tuj iĝas suspektinda persono, kaj eble ege suferas. Sub alia, oni ne enlasas komercan katalogon pri ordinaraj vestoj kaj mastr- umiloj, ĉar ĝiaj indikoj pri viv-nivelo ebligus malkontentigajn kom- parojn; aliaj registaroj malpermesas ion ajn, kio kontraŭas la ins- truojn de la Biblio au la Korano (laŭ ies interpreto, ne ĉiam ĉies); bildoj, kiuj laŭ la opinioj de multaj estas noblaj artverkoj, ne rajtas eniri certan landon, kie la regantoj kredas, ke tiaj bildoj venenos kaj dekadencigos nacian kulturon … kaj tiel plu.

Kion ajn ni opinias pri tiaj aferoj, estas nepre nia devo, ne kaŭzi ĝenojn, kaj eble katastrofon, al alia persono. Kia tragedio, se naiva, bonintenca, nur senkulpe senatenta korespondanto, per eta

ago en si mem ne malbona, puŝus alian senkulpan homon el pos- teno, aŭ en malliberejon, aŭ eĉ en ĉerkon, tre eble pro opinioj kiujn li aŭ ŝi eĉ ne havas!

Do, se vi trovos korespondanton en lando, kies registaro lasas al siaj ŝtatanoj kelkrilate malpli da libereco, ol via registaro perme- sas, vere zorgu, ke vi ne kompromitu tiun amikon per viaj opinioj aŭ per netaŭgaj sendaĵoj. Tiu devo de singardo ja limigas niajn ebl- ecojn de profunda interkompreno; sed ĉiu amika kontakto esper- eble faras ion, por malpliigi la malamon kaj suspektojn en la mondo; kaj neniu registaro daŭros poreteme.

La supraj konsiloj ŝajnos piej parte nur negativaj avertoj. Bal- daŭ sekvos pli interesaj konsiloj.

Versareto pri Korelativoj [4]

Malvarma estas ĉia neĝo; homoj bezonas akvon, ĉie; kaj ĉiam, laŭ natura leĝo, iom eraras ni, nescie.

Ĉiom da mono en ĉiuj bankoj ne kontentigus avarulon; Modesta horn’ pri etaj mankoj evitas plendon kaj postulon.

Ne ĉies haroj brilas kupre; ne ĉies frazoj estas fortaj; sed dies kap’ situas supre, dies paroloj estas vortaj.

Pro amo, mono, au renomo, Ĉial, ni penas, pelas, puŝas, sed ion, iam, diu homo, ciel strebante, iom fuŝas.

Ĉiu ne povas cion fan, nek ciam gajni, venki die; ne provu cion akapari, sed vivu ne tro ambicie.

Bela Diro pri Instruado

“Tiu, kiu lemas de iu ankoraŭ lemanta, trinkas el rivereto fluanta. Tiu, kiu lemas de iu, jam lerninta ĉion, kion li instruos, trinkas la verdan kovrajon de stagna lageto.”

A.J. SCOTT (brito), unua direktoro de la kolegjo, kiu poste iĝis la universitato de Manĉestro.

Ekster Fabriko

———————————–
Ni deziras dungi plurajn
JUNULINOJN
por paki fiŝojn
(ĉ. 16-jarajn)
———————————–

Novaj Proverboj

Kiu tro certas pri sia vero, kreas inferon sur la tero.

Timigu min, kaj mi obeos honte; konvinku min, kaj mi obeos volonte.

Ne portu sablon al Saharo aŭ kariofilojn al Zanzibaro.

Vizitante poluson, ne serĉu lotuson.

Kiel Difini Malsaĝon?

Multaj popoloj havas amuzajn frazojn, kiuj indikas, ke iu ne estas tre saĝa aŭ inteligenta. Zuluoj diras, “Oni sendis lin por tabako kaj li revenis kun medikamentoj.” Bengaloj diras, “Havante buŝon, li manĝas rizon per la nazo.” Angloj diras, “Li ne havas sufiĉan saĝon, por enveni el la pluvo.” Inter malnovaj eŭro- paj fantazioj troviĝas: “Li tajloras vestojn por fiŝoj.” – “Li metas ĉapelon sur kokinon.” – “Li serĉas lanon sur azeno.” au “Li tenas spegulon por talpo.”

Oni povas pripensi novaj n esprimojn tiajn; jen kelkaj specime- noj: “Li irus al la Centra Oficejo de UEA por aĉeti gantojn por simio.” – “ŝi ne scias la diferencon inter akuzativo kaj akuŝistino.”

– “Li premas testudojn por fari limonadon.” – “Tiu familio kurte- nus siajn fenestrojn per patkukoj.”

Jen konkurso por distra horo ĉe loka societo. Oni povas havi malmultekostan premion, kiel ekzemple saketon da dolĉaj punkto- komoj, aŭ kuleron el gelateno…

reveni al Faktoj kaj Fantazioj
返回 Faktoj kaj Fantazioj

阅读次数 180 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *