FAKTOJ KAJ FANTAZIOJ – Unuaj Plumamikoj [2]

UNUAJ PLUMAMIKOJ [2]

Leteroj de plumamikoj estas samtempe la periloj kaj la fruktoj de homa rilato, kiu enhavas, iasence, iaspecan amon. Tiu ĉi amo kutime estas emocio ne tre intensa aŭ profunda; verŝajne ĝi restas relative flanka afero en la vivo. Ĝi similas al kandelo, ne al ia vasta suno; tamen, ameto, same kiel amego, enhavas ian deziron, plifeliĉigi alian personon.

Neniu povas detale preskribi, kiel starigi kaj daŭrigi bonan homan rilaton; homoj kaj rilatoj tro varias, kaj niaj emocioj kaj motivoj restas grandparte misteraj. Tamen, se ni deziras, ke perletera amikeco sukcesu kaj daŭru, ia tia ĝenerala principo helpas. Ni penu plifeliĉigi la alian; do ni konsideru la alian. De tiu principo povas sekvi almenaŭ kelkaj konsiloj.

Celu pli helpi ol melki! Amiko ofte petas de amiko ian servon; reciprokaj servoj kontribuas al amikeco; sed ne tro frue petu ion de nova plumamiko; kaj ne petu tre komplikajn servojn aŭ kostajn objektojn. Foje naiva persono, kiu loĝas en relative malriĉa lando, ŝajne kredas, ke korespondanto, en relative prospera lando, povas facile sendi al li vestojn, diskojn, fontoplumon, eĉ magnetofonon aŭ fotoaparaton! kaj la vasta plimulto da homoj ankaŭ en la plej prosperaj landoj ne disponas monrimedojn, por tiel multekostajn objektojn donaci al ne-intimuloj. Sed ankaŭ iu, kies vivnivelo en prospera lando estas relative alta, povas forgesi, ke lia korespondanto en malriĉa lando eble povus nur per suferiga ofero sendi al li ion — serion da poŝtmarkoj, ekzemple — kiu por li, la bonŝanculo, estas bagatelo. Ankaŭ estas multe pli facile sendi ion de unu lando al alia, aŭ ricevi pakaĵon el eksterlando, en iuj landoj, ol en kelkaj aliaj. Do, ne petu senpripense.

Kompreneble, multaj esperantistoj starigas korespondajn rilatojn, kies ĉefa celo estas interŝanĝoj de ŝatokupaj objektoj. Tiam, ambaŭ atendas petojn kaj donacojn; ili nur zorgu, ke la interŝanĝoj estu pli-malpli justaj kaj vere reciprokaj.

Por respondi al letero, unue relegu ĝin atente. Estas nur dece, gratuli pri iu sukceso, kondolenci pri iu malfeliĉo, komenti pri iu interesa novaĵo. Kaj nepre ne forgesu danki la amikon pro iu komplezo — donaceto, informo, io ajn kio kostis al li aŭ ŝi monon aŭ klopodon.

Ankaŭ respondu al demandoj; kial la korespondanto faris demandon, se li ne deziras informiĝi? Kutime eblas respondi al demandoj; sed en kazo malfacila, almenaŭ klarigu, ke vi ne povas respondi; tiam la korespondanto scias, ke vi almenaŭ rigardis lian demandon. (Eble vi ne scias, kaj ne povas facile informiĝi; eble la demando tuŝas ion, kion vi ne rajtas diskuti; aŭ eĉ temas pri io, kio laŭ la moroj de via lando estas tro privata.)

Simile, ne tuj faru demandojn, kiuj povas ŝajni, al via korespondanto, ĝenaj… kaj ne forgesu, ke en multaj landoj neamika cenzuristo eble legos leteron el eksterlando.

Penu ĉiam meti oleon kaj ne sablon inter la radojn de rilato. Laŭdu ion laŭdindan; trovu ion afablan por diri. Hezitu kritiki; se vi vere devas ion kritiki, serĉu modestan, taktan, kiel eble malplej vundan metodon fari tion. Kritiko povas esti utila; aroganta, sarkasma aŭ senproporcia kritiko ofte havas efikon malan al la intenco. Se vi plenigas miajn okulojn per larmoj de humiliĝo, ĝuste tial mi ne povas vidi ion, kion eble mi devus vidi.

Ofte, du korespondantoj en tre diversaj landoj havos tre malsimilajn konceptojn pri diversaj gravaj aferoj. Amika diskutado pri tiaj aferoj povas pli bone informi ambaŭ homojn, kaj larĝigi du mensojn. Sed ne kredu, ke vi modifos la vidpunkton de aliideano, per longa akra polemikeca atako kontraŭ ĝi, precipe frue en via korespondado. La ricevinto pli probable koleros, aŭ ŝultrotiros, aŭ atribuos al vi malestimindajn motivojn; eble kredos vin nur senkonscienca ilo de iu registaro, eklezio, partio, minoritata grupo k.t.p. Kaj neniu el ni vere scias absolute certe, ke nia opinio estas perfekte prava ĉiuriiate; ĉar kiu povas scii ĉion en la mondo, ĉiujn faktorojn en ĉio?

Se ni malsamopinias pri io grava, tio ne necese detruas amikecon. Tiuj, kiuj celas tutmondajn amikajn rilatojn, nepre devos ofte akcepti la principon “amikece konsenti, daŭre malsamopinii”, sinteno grava ankaŭ en la etoso de ‘neŭtraleco’ kiu mem estas centre grava koncepto de la tuta funkciado de UEA.

Dume, kiam ni diskutas, ni memoru, ke ni leterskribantoj similas ne al generaloj, sed al diplomatoj.

Pli bone skribi, “ŝajnas al mi, ke …” ol “ĉiuj scias, ke …” — pli bone, “Ĉu estas eble, ke …” ol “Estas certe, ke …” — pli bone, “Eble estos interesa al vi alia opinio …” ol “Vi tute malpravas pri …” — pli bone, “En mia lando tamen oni sukcesis aranĝi, ke …” ol “En via lando oni daŭre praktikas la abomenan …” Ĝenerale ni pli probable konvinkos per “ĉu?” ol per “Fi!”

Kaj nia suferoplena mondo estas tiel dividita, ke ofte unu el la vere valoraj funkcioj de Esperanto, kaj de esperanta korespondado kiu ŝajnus, unua-vide, nur bagatela, estas, ke amikecoj eĉ iom banalaj kontribuas al monda konscio, ke neniu popolo konsistas el vosthavaj demonoj aŭ el kruelaj militemuloj; iu ajn amika rilato kontribuas ion al sanaj sintenoj.

Ĉiuokaze, plumamika letero devas havi unu kvaliton, por ke la amikeco daŭru kaj fortiĝu: ĝi estu interesa.

Kaj oni skribas interesan leteron, strebante igi ĝin interesa, ne nur al la skribanto, sed ankaŭ al la ricevonto.

Do, ne tro detaligu ion pri modoj, kiuj tre interesas vin, al iu, kiun modoj ne interesas kaj kies pasia intereso estas pri metalografio. (Eble vi du ne tro sukcese elektis unu la alian, sed tio estas alia problemo. Kaj eble forte ligas vin viaj komunaj interesoj pri pentraĵoj kaj florĝardenoj.)

Kvankam kompreneble unu el la funkcioj de amikeco estas, ke ni havu iujn, al kiuj ni povas iom konfidi niajn malĝojojn, ni memoru, ke estas tre facile tro longe priskribi niajn malĝojojn, malsanojn kaj plendojn. Kaj, escepte en maloftaj kaj specialaj situacioj, ni ne penu treni aliajn en niajn kverelojn; prefere ni penu interpacigi aliajn.

Oni ofte povas multon aldoni al la intereso de letero per ia skizo, eltondaĵo el gazeto, bildkarto, fotaĵo, karikaturo. Eble io el via landa esperanta gazeto aŭ loka esperanta bulteno estos interesa, eble donos ideon por nova agado aliloke?

Kredeble tio, kio estas plej interesa al via korespondanto, estas ĝuste tio, kio ne ekzistas en ties lando, kaj do por li aŭ ŝi estas ekzotika. Via folkloro, viaj naciaj receptoj, kostumoj, kantoj, proverboj, indiĝenaj floroj kaj bestoj, tradicioj, lokaj moroj kaj kutimoj eble ŝajnas al vi banalaj, sed al alilandano estos novaj, stimulaj,

interesaj. Demandu kiaj temoj estos interesaj al via korespondanto; menciu viajn proprajn interesojn.

Kelkaj el la plej plezurigaj leteroj, tamen, povas esti pri tre simplaj aferoj, eĉ nur de la hejmo, ĉiutaga laboro, aŭ via vilaĝa strato: du el la grandaj interesiloj estas emocio kaj humuro. Se vi povas — eble foje pli efike per simplaj frazoj de postkomencanto, ol per ege elpensitaj komplikaj lingvo-lertaĵoj — vere kortuŝe priskribi iun eventon, kiu kortuŝis vin, vi eble partoprenigos vian korespondanton en la evento; kaj tio estas valora travivaĵo. Se vi povas vere ridige priskribi ion tute negravan (kiel, ekzemple, la najbara hundo ŝtelis oston, kiun via avino destinis al supo; vi, kurante post la hundo, koliziis kontraŭ la lokan grumblulon, kaj dum vi pardonpetadis kaj li plendadis, dua hundo forportis kiel bataltrofeon la oston …) vi probable amuzos vian korespondanton, kaj bonaj ridoj helpas kunligi amikojn — kaj plisanigi la mondon. Skribi bonan leteron postulas pensadon kaj etan penadon: iom elektu viajn vortojn, pensante pri klareco, takto, intereso, kortuŝo, amuzo.

Du lastaj konsiletoj: oni povas skribi tiel ofte, ke korespondado komence agrabla, finfine iĝas tro ŝarĝa; aŭ tiel malofte, ke via korespondanto sentas sin forgesita; provu trovi korespondadan ritmon, kiu taŭgas al ambaŭ; kaj memoru, ke foje, kiam letero ne eblas, poŝtkarto indikas, ke ni daŭre pensas pri malproksima amiko. Kaj, se vi mencias, ke vi enmetas ion — fotaĵon, traduketon, ion ajn — nepre ne forgesu lastmomente enmeti ĝin. Cenzuristoj ne estas la plej amataj profesiuloj; sed ne estas juste, ke iu kulpigu la cenzuriston pri stulta, nenecesa, impertinenta, malafabla konfisko de io… kio neniam estis en la koverto.

Versareto pri Korelativoj [5]

“Iu ŝtelis mian ĉeriztorton!

Mi nur iris al la kaf-maŝin’, iu iel faris la forporton, iu ien iel portis ĝin!

Ies mano estas malhonesta!

Iom mankas konscienco, ie!

Iu prenis ĝin, fiulo pesta, ial — ĉu malsate, ĉu envie?

Se mi iam trovos tiun ulon kiu mian torton ie manĝos, rompos mi tibion kaj fibulon, kaj la formon de la nazo ŝanĝos!

Kia ulo ion ŝtelas; kia besto? — ia varo por katenoj… ia bubo… ia… ia… ia…” “Tamen, ia-adu nur azenoj.”

Bestaj Loknomoj

Ĉiuj scias, ke elefantoj troviĝas en Afriko kaj Hindujo, blankaj ursoj en la Arkto kaj kanguruoj en Aŭstralio. Sed ĉu vi scias pri tiu Bovino, kiu estas en Italujo — kiel urbo? Estas urbo Kato en Tajvano, sed Hundon vi trovos en Anglujo. Granda estas la Rano, kiu estas urbo en Niĝerio; kaj bestamanto povus viziti Raton en Usono (Nova Meksikio), aŭ, se li speciale volas vidi birdojn, Neston en Anglujo.

Ankaŭ anatomiisto povus fari fakajn esplorvojaĝojn: de la rivero Mano en Liberio al la urbo Koro en Eburbordo kaj poste al la urbo Kolo en Tanzanio. Aŭ en Eŭropo li povus inspekti Langon, kiu estas urbo en Francujo, kaj poste iri al Lipa, urbo en Jugoslavio.

Inter lango kaj lipo estas granda salto, ĉu ne? Sed alia granda Salto situas en Urugvajo, kie ĝi estas urbo.

Novaj Proverboj

Pli facile kritiki ol mem bone praktiki.

Doloregojn amo kostas; sed kio kreskas, kie frostas? Valora restas scio eĉ dum inflacio.

Ne helpas anatemo kontraŭ tertremo.

Unue kontrolu, poste parolu.

La Mirinda Homo

Mirindaj estas la limoj de la homaj eblecoj. Ne laŭ dubaj aser-

toj, sed laŭ science faritaj observoj, ekzemple:

japano atingis la aĝon de 114 jaroj, ankoraŭ kapabla iom ĝui la vivon;

usonanino atingis la aĝon de 100 jaroj, kvankam ŝi estis nur 96 cm alta;

rusino dum la vivo naskis 69 infanojn: dek ses duopojn, sep triopojn, kvar kvaropojn;

koreaneto, malpli ol kvinjara, jam parolis kvar lingvojn (angle, germane, japane, koree), verkis poemojn kaj faris altgradajn matematikajn kalkulojn;

usonanino donacis dum la vivo 499,66 litrojn da propra sango, por helpi malsanulojn;

usonanino postvivis korpan temperaturon de nur 16 °C post kolapso surstrata dum vintro;

kanadanino postvivis korpan temperaturon de 44,4 °C post nenormala reago tre rara al anestezilo post operacio; ŝi finfine tute resaniĝis;

skoto, kiu urĝe bezonis malplipeziĝi, vivis sen ia ajn solida nutraĵo, uzante nur akvon, sodakvon, kafon, teon kaj vitaminojn, dum 382 tagoj, en hospitalo sub konstanta observado de fakuloj;

juna aŭstro, enĉeligite, ne pro malico sed pro ies eraro, kaj forgesite, postvivis dek ok tagojn absolute sen nutraĵo aŭ akvo.

Do, oni ne senesperiĝu tro frue…

Indaj por Poemoj de Katulo

La kato de usona bienulo donis al li silentan, grandaniman lecionon pri lojaleco.

Ial li deziris senigi sin de sia kato, iam kara, kiu alkutimiĝis al komforta hejmo kaj homa societo. Anstataŭ fari taŭgan aranĝon, li veturis longdistance en arbaro, ĵetis la katon inter la arbojn kaj rapide forveturis. Sed post kelkaj tagoj la kato retrovis la hejmon. Denove la bienulo veturis en la arbaron kaj forĵetis la beston; kaj

duan fojon ĝi revenis. La bienulo veturis pli longan distancon kaj forĵetis la katon — kiu trian fojon retrovis sian hejmon.

La bienulo vere koleris. Li veturis en la arbaron eĉ pli longan distancon, veturis laŭ diversaj flankvojoj, forĵetis la katon, kaj nur tiam konstatis, ke en la vasta arbaro li estas tute perdita.

Li savis sin, nur ĉar li sekvis la katon al la hejmo.

Poste, li reamikiĝis kun la lojala kato, kaj lasis ĝin resti en la hejmo.

☆ ☆ ☆ ☆

Ie en Eŭropo, iam, riĉa kaj kapricema maljuna sinjorino komisiis siari portreton al talenta artisto. ŝi estis preta bone pagi lin, se la portreto plaĉos al ŝi; la problemo estis, ĉu plaĉos?

Kiam la portreto estis preta, la kaduka kapriculino rigardadis kaj hezitadis, kaj finfine diris, ke ŝi ne scias, ĉu ŝi deziras la portreton, ĝis ankaŭ ŝia kato vidos ĝin. Se la kato aprobos, ŝi aĉetos la portreton. Ĉu ŝi rajtas porti sian karegan katon al la ateliero?

“Certe, sinjorino,” respondis la artisto.

Dum la sinjorino estis for, li frotis la portreton per fiŝo.

Kiam la kato alvenis, ĝi tuj iris al la portreto, flaris ĝin, ŝajnis kisi ĝin, lekis ĝin kaj ronronis. Kompreneble la sinjorino aĉetis la portreton.

☆ ☆ ☆ ☆

Dum la dekkvina jarcento, sub la angla reĝo Rikardo la Tria, kavaliro, Henry Wyat, multe suferis en malliberejo pro sia lojaleco al rivala dinastio. Li estis torturita; li loĝis ankaŭ en tura ĉelo, mallarĝa, malvarma, kaj li ne havis sufiĉajn vestojn aŭ nutraĵojn. Sed senhejma kato vizitis lin; li karesis ĝin; ĝi iom varmigis liajn manojn kaj bruston, kaj ekamis lin. Poste ĝi komencis regule kapti kaj porti al li kolombojn, kiujn la gardisto, iom pli kompatema ol la reĝo, kuiris por li. La kata varmo kaj la kolombaj manĝoj verŝajne savis lian vivon. Liberigite kiam Henriko la Sepa iĝis reĝo en 1485, Wyat ĉiam amike traktis katojn. Lia vivo estis ja savinda; li poste iĝis patro de la poeto Thomas (Tomaso) Wyat(t), kiu por la angla poezio estis grava pioniro de renesancaj metodoj.

Ĉi tiu historio estas tre eble aŭtentika; oni trovis ĝin en familia dokumento, kaj tre malnova bildo de la kavaliro kun la kato ekzistas.

reveni al Faktoj kaj Fantazioj
返回 Faktoj kaj Fantazioj

阅读次数 54 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *