2. Bona stilo estas belsona.

Oni povu laŭtlegi tekston sen granda peno. Vortoj kaj frazoj devas flui kiel eble plej libere kaj facile.

a) Interpuŝiĝo de sonoj nefacile elparoleblaj.
Se eble, evitu do tiajn interpuŝiĝojn de sonoj, kiuj ofendas niajn orelojn, malfaciligas la elparolon, kaŭzas malklarecon aŭ ebligas miskomprenon, ekz. (La korektoj, kiujn ni donas en la rubriko B:”… sed tiel ĉi” estas nur provoj de korekto do neniel absolutaj. La ĉefafero estas, ke oni konstatu, kio estas preferinda kaj kio estas nepreferinda):

Ne tiel… Sed tiel ĉi…
lingvuzo
lingvekzerco
urbplaco
vivformo
sorbpapero
gorĝŝire
fokkaptado
provflugo
ŝarĝĉevalo
leglibro
lasttempe
studtempo
provvojaĝo
akvfalo
rabbesto
poŝspegulo
flugkapablo
pluvfalo
ĉerizsuko
ovforma
manĝaĵzorgo
venĝsento
nigrhara
sorĉŝanĝi
lavvazo
de l’ libro (1)
de l’ avo (2)
mirrigardi
nevnjo
sublima (3)
plugkampo
atenambro
larĝŝultra
ludtumulti
riĉsukcese
bridteni
bazsigno
lingvouzo
lingva ekzerco
urboplaco, urba placo
vivoformo
sorba papero
gorĝoŝire
fokokaptado, kaptado de fokoj
provoflugo
ŝarĝoĉevalo
legolibro
lastatempe, en la lasta tempo
studotempo, tempo por stud(ad)o
provovojaĝo
akvofalo
rabobesto
poŝa spegulo
flugokapablo, kapablo flugi
pluvofalo
ĉeriza suko
ovoforma
zorgo pri manĝaĵo
venĝo sento
nigrahara
sorĉe ŝanĝi
lavovazo
de la libro
de la avo
mire rigardi
nevinjo
sub la limo
plugata kampo, kampo por plugado
atendejo
larĝaŝultra, kun larĝaj ŝultroj
lud(ant)e tumulti
kun riĉa sukceso
bride teni, teni per brido
baza signo

1) La artikolo ne estas aŭskultebla
2) Oni povas kompreni kiel “de lavo”
3) Sublima – neologismo, sed ankaŭ sub-lima – do povas okazi miskompreno

Kiel oni vidas, ekzistas diversaj solvoj:
a) aldono de interlitero, ekz: urboplaco, nigrahara, legolibro;
b) disigo de la elementoj, ekz: ĉeriza suko, sorba papero, poŝa spegulo;
c) priskribo: kapablo flugi, zorgo pri manĝaĵo, kun larĝaj ŝultroj.

Ne en ĉiuj kazoj tiaj kolizioj de sonoj estas eviteblaj, sed oni klopodu kiel eble plej multe eviti ilin.

b) Ripetiĝoj.
Same malbele sonas en kelklinia spaco la ripetiĝo de iu sono aŭ vorto, ekz:

Ne tiel… …sed tiel ĉi
La lulilo iĝis por ŝi konsolo; por ŝi ĝi ne estis senviva objekto: por ŝi ĝi havis animon kaj vivon.
Ĝi estis la unua, kion ŝi vidis, matene kiam ŝi vekiĝis, ŝi etendis sian manon kaj palpis la molajn litkovriletojn – post tio ŝi ree endormiĝis, tenante ion de ĝi en la mano.
La lulilo iĝis por ŝi konsolo, por ŝi ĝi ne estis senviva objekto, sed havis animon kaj vivon.
Ĝi estis la unua, kion ŝi vidis, matene ĉe la vekiĝo kaj vespere post la reveno hejmen. Vekiĝinte en la nokto, ŝi etendis la manon kaj palpis la molajn litkovriletojn – poste ŝi denove ekdormis, tenante ion de tio en la mano.

En la kolono A svarmas ripetiĝoj de siblaj sonoj kaj de kelkaj vortoj: ŝi, ĝi, iĝi… Tio sonas malbela. Tial estas konsilinde laŭte legi vian verkon, por ke viaj oreloj kaj lango atentigu vin pri tio.
Per uzado de participoj, per kuntiro de frazoj, per apliko de sinonimoj kaj per diversaj aliaj manieroj oni povas eviti malbelajn sonkombinojn kaj malmultigi tro ofte uzatajn sonojn kaj vortojn aŭ fari ilin malpli orelfrapaj.
Legu laŭte ĉi-suban tekston en la kolono A. Kovru la kolonon B kaj klopodu korekti la tekston A tiel, ke ĝi ne tro malfaciligu la elparolon.

Ne tiel… …sed tiel ĉi
Ŝi rigardis al la amaseto da infanvestoj, ĝis ĉio komencis turniĝi ĉirkaŭ ŝi kaj ŝi ŝanceliĝante serĉis apogon. La maljuna virino kaptis ŝin ĝustatempe kaj sidigis ŝin sur seĝon. Ŝi rigardis al la amaseto da infanvestoj, ĝis kiam ŝi eksentis kapturniĝon; ŝanceliĝante, ŝi serĉis apogon. Ĝustatempe la maljuna virino ŝin kaptis kaj sidigis sur seĝon.

Rimarkoj:
Anstataŭiginte la vortojn “ĝis ĉio komencis turniĝi ĉirkaŭ ŝi” per “ĝis kiam ŝi sentis kapturniĝon”, ni forigis kelkajn kuniĝintajn siblajn sonojn. La signifon ni tamen konservis.
Anstataŭ “la maljuna virino kaptis ŝin ĝustatempe kaj sidigis ŝin sur seĝon”, ni skribis: “ĝustatempe la maljuna virino ŝin kaptis kaj sidigis sur seĝon”, tiel dismetante ka silabojn. La vortojn “kaptis ŝin” ni ŝanĝis en “ŝin kaptis” por eviti kolizion de “s” kun “ŝ” kaj pro tiu modifo la dua “ŝin” (en “sidigis ŝin”) iĝis superflua.
Averto:
Oni bone komprenu, ke la celo ne estas kiel eble plej multe eviti iujn sonojn. Ni nur instigas se eble eviti ilian amasiĝon en malgranda spaco, se tia amasiĝo sonas malbele aŭ kaŭzas tro da penado al nia lango aŭ faras la frazon malklara kaj pro tio malfacile komprenebla por la oreloj. Do, se oni laŭtlegante ne konstatas tiajn malbonaĵojn, korekto ne necesas. Por esti korektata, la malbonaĵo devas altrudiĝi. Ni avertas pri tio, ke oni ne uzu mikroskopon por esplori sian stilon kaj tiel malutilu al la flua, natura esprimado de siaj pensoj. Alivorte: por helpi iun grimpi sur ĉevalon, oni donu al li puŝon nur tiom fortan, ke li sidiĝu ĝuste sur la dorson de la besto. Sed la puŝo ne estu tro forta, por ke li ne falu aliflanke sur la teron. Troigo malutilas!

En jena teksto malagrable trafas nin en la kolono A la ofta apero de la vorto libreto:

Ne tiel… …sed tiel ĉi
“Societa ludaro por hejmo kaj ekskurso” de J. Rosenberg, 48-paĝa libreto.
Ofte mankas al ni gvidlibro, per kiu ni povus fari niajn vesper-kunvenojn pli interesaj kaj kiuj donus al la kunvenantoj eblecon gaje kaj interese pasigi vesperon, ekzercante la internacian lingvon. Ĉi tiun mankon penas forigi la aŭtoro. En la libreto troviĝas kolekto da zorge elektitaj ludoj, en kiuj la agado estas akompanata per interparoloj. La libreto enhavas 50 tiajn ludojn. Mi legis la libreton kun granda intereso kaj mi opinias, ke la libreto atingos sian celon, se la ludgvidantoj lerte aplikos ĝin. La lingvo de la libreto estas bona, flua kaj modela, la ludoj interesaj kaj facile kompreneblaj.
Sendube la libreto estas grava helpilo por vivigi niajn vesper-kunvenojn.
“Societa ludaro por hejmo kaj ekskurso” de J. Rosenberg, 48-paĝa.
Ofte mankas al ni gvidilo, per kiu ni povus fari niajn kunvenojn pli interesaj kaj ebligi al la kunvenintoj gaje kaj interese pasigi vesperon, ekzercante sin en la internacia lingvo. Ĉi tiun mankon al aŭtoro penas forigi. En lia verketo troviĝas kolekto da zorge elektitaj ludoj, en kiuj la agadon akompanas interparoloj. La libreto enhavas 50 tiajn ludojn. Mi ĝin legis kun granda interesiĝo kaj opinias, ke ĝi atingos sian celon, se la gvidantoj ĝin lerte aplikos. La lingvo estas bona, flua kaj modela, la ludoj interesaj kaj facile kompreneblaj.
Sendube ĉi tiu ludaro estas grava helpilo por vivigi niajn kunvenojn!

Rimarko:
Kiel oni vidas, ni diversmaniere evitis la ĝenan ripetiĝon de la vorto libreto. Kelkaj aliaj ŝanĝoj, kvankam ne tre necesaj, faciligas la stilon.
Anstataŭ “legis ĝin”, “aplikos ĝin” ni skribis: “ĝin legis” kaj “ĝin aplikos”. Tion ni faris por eviti, ke la ripetiĝo de “ĝin” ŝoku la orelojn. En “mi legis ĝin” kaj “la gvidantoj lerte aplikos ĝin” la vorto “ĝin” ja staras en la sunlumo, sed en “mi ĝin legis” kaj “la gvidantoj ĝin lerte aplikos”, oni apenaŭ rimarkas tiun vorton, ĉar ĝi staras “en la ombro”.
Komparante la originalan formon de la tuto (A) kun la korektita (B), oni certe trovos, ke la lasta estas ne nur pli belsona, sed ankaŭ pli malpeza.

Ankaŭ en jenaj frazoj iuj vortoj ĝene ripetiĝas. Klopodu plibonigi ilin, kovrinte la kolonon B.

Ne tiel… …sed tiel ĉi
1. Jaĉjo sentis la larmojn brulantajn post liaj palpebroj; li glutis por reteni ilin; li mordis sin sur sia lipo, li pugnigis siajn manojn en siaj pantalonpoŝoj; li kuntiris siajn piedfingrojn en siaj ŝtrumpoj. 1. (liaj, siaj): Jaĉjo sentis la larmojn brulantaj post liaj palpebroj kaj glutis por reteni ilin. Li mordis la lipojn, pugnigis la manojn en la poŝoj de sia pantalono kaj kuntiris la piedfingrojn en siaj ŝtrumpoj.
2. En nia okazigita kunveno ni decidis okazigi la Zamenhofan vesperon la 20-an de decembro. Ĝi okazos en la granda salono de “Konkordo”. 2. (okaz’): En nia kunveno ni decidis okazigi la Zamenhofan vesperon la 20-an de decembro en la granda salono de “Konkordo”.
3. Laŭte kriante li returnis sin kaj kuregis returne, el la aleo sur la pavimon. 3. (returne): Laŭte kriante li sin turnis kaj kuregis el la aleo sur la pavimon.
4. Tiujn ujojn li poste devis plenigi je musko kaj poste lia patro verŝis akvon en ilin. 4. (poste): Tiujn ujojn li poste devis plenigi je musko kaj tiam lia patro verŝis akvon en ilin.
5. Refoje puŝon, piedfrapon. Tiam ambaŭ knaboj kaptis unu la alian kaj baldaŭ ambaŭ ruliĝis sur la vojo. 5. (ambaŭ): Refoje puŝon, piedfrapon. Tiam la knaboj kaptis unu la alian kaj baldaŭ ambaŭ ruliĝis sur la vojo.
6. a) Ĉu estas permesate, ke Jaĉjo tiun ĉi posttagmezon venos kaj ludos kun ni? b) Nu, panjo, ĉu estas permesate? c) Sinjorino, ĉu estas permesate al Jaĉjo kuniri kun ni? ĉ) Ho, sinjorino, ĉu estas permesate? d) Ĉu jes? Jaĉjo, estas permesate al vi! 6. (esti permesate): a) Ĉu Jaĉjo povas veni kaj ludi kun ni tiun ĉi posttagmezon? b) Nu, panjo, ĉu vi permesas? c) Sinjorino, ĉu Jaĉjo povas iri kun ni? ĉ) Ho, sinjorino, ĉu vi permesas al li? d) Ĉu jes? Jaĉjo, vi povas!
7. Ŝi rekonsciiĝis, malfermis la okulojn kaj ĉe la rememoro larĝigis la okulojn kaj komencis histerie kriegi. 7. (okuloj): Ŝi rekonsciiĝis, malfermis la okulojn kaj ĉe la rememoro larĝigis ilin kaj komencis histerie kriegi.
8. La trio sendecide restis staranta apud la ponteto. Baldaŭ ili jam vidis serviston de la mastro alproksimiĝanta el la direkto de la biendomo. Tiam ili rapide estis forkurintaj. Unue ili estis kurintaj trans la ponteton kaj tra la paŝtejo, – poste ili estis grimpintaj ĉirkaŭ latbarilo; poste ili estis saltintaj trans du fosaĵojn, kiuj, feliĉe, en la senpluva sezono ne estis tro larĝaj; ili estis rampintaj sub metalretaĵo el pikildrato; kaj fine ili estis alvenintaj sur digon kondukantan al la pavimvojo. Tie ili estis liberaj. Jaĉjo estis savinta la valizon de Tom. 8. (estis -inta): La trio sendecide restis staranta apud la ponteto. Baldaŭ ili jam vidis serviston de la mastro alproksimiĝanta el la direkto de la biendomo. Tiam ili rapide forkuris. Ili unue kuregis trans la ponteton kaj tra la paŝtejo, – poste ili grimpis ĉirkaŭ latbarilon kaj saltis trans du fosaĵojn, kiuj en la senpluva sezono ne estis tro larĝaj; ili rampis sub barilon el pikildrato; kaj fine alvenis sur digon kondukantan al la ŝoseo. Tie ili estis liberaj. Jaĉjo estis savinta la valizon de Tom.
9. Lia stando estis iom malproksime de la mia, sed mi povis vidi lin laboranta ĉe sia stando. 9. (stando): Lia stando estis iom malproksime de la mia, sed mi povis vidi lin laboranta tie.
10. Mi provis juĝi la personon, al kiu mi klopodis vendi kaj adaptis miajn vortojn laŭ mia juĝo pri la persono. 10. (juĝ’ – persono): Mi provis juĝi la personon, al kiu mi klopodis vendi kaj laŭ tio mi adaptis miajn vortojn.

Rimarkoj ĉe:
1. (liaj-siaj): En la lingvo de la originalo la posedaj pronomoj estas unusilabaj, pro tio ili ne akcentiĝas kaj preskaŭ kunfandiĝas kun la sekvanta vorto. En Esperanto ili ricevas iom da akcento ĉar ili estas dusilabaj kaj ne kunfandiĝas kun la sekvanta vorto. Tial ni kelkfoje anstataŭigis tiujn vortojn per “la”, kiu modeste sin tenas malantaŭe.
3. (returne): La duan returne ni povas forlasi, ĉar la ideo estas jam sufiĉe esprimita en la unua.
5. (ambaŭ): Aliaj solvoj: a) la dua ambaŭ povas esti anstataŭigita per ili, kiu sonas pli malpeze: “… kaj baldaŭ ili ruliĝis sur la vojo”; b) Ankaŭ ili povas malaperi: “Tiam la knaboj kaptis unu la alian kaj baldaŭ ruliĝis sur la vojo”.
6. (esti permesate): En la verko, el kiu ni prenis la koncernajn frazojn, ili ne tuj sekvas unu la alian, sed staras sur unu sola paĝo, do kun tro malgranda spaco inter si. Kvankam la traduko “esti permesate” precize esprimas la ideon, ĝi tamen faras tion tro longforme kaj pro tio tro peze kaj altrude, kontraŭe al la ekvivalentoj en diversaj lingvoj naciaj. Pro tio oni jam ofte serĉis alian formon kaj proponis “rajti” kaj la neologismojn “darfi”, “lici” kaj “smeji”, respektive el la germana, angla-franca kaj la rusa lingvoj. “Rajti” povas bone servi kaj jam estas ofte uzata, sed en la ĉi-supraj frazoj ĝi ne kontentigas. Pri “darfi”, “lici” kaj “smeji” oni multe skribis, sed la vortoj ne ricevis civitanan rajton. [nun “rajti” estas vastege uzata, “lici” estas en PIV kaj estas pli-malpli bona vorto, “darfi” estas jam apenaŭ tolerebla neologismo, dum “smeji” estas nur amuza vorteto, eĉ por rusoj ne tuj komprenebla – Mevo]
Sed kial ni ne uzu la manieron de Zamenhof por esprimi tiun ideon? Li uzis “povi” por esti permesata kaj “ne devi” por ne esti permesata. Do anstataŭ la longan formon “esti permesate” ni preferas en la menciitaj frazoj la manieron de Zamenhof, variigitan per “permesi”.
8. (estis -inta): Sen malutilo ni povas en preskaŭ ĉiuj tiuj frazoj anstataŭigi tiun formon per la simpla -is, kiel agis Kabe en “La Faraono”. La kunteksto preskaŭ ĉiam montras la ĝustan signifon. Nur en la lasta frazo ni ne ŝanĝis estis savinta ĉar savis estas miskompreniga: ĉu Jaĉjo savis la valizon, kiam ili venis sur la ŝoseon, aŭ li estas savinta ĝin dum la forkuro? [Tiuj kompleksaj verbaj formoj vere estas jam tre arkaikaj kaj pezaj. Pro tio ili estu uzataj nur en okazo de ekstrema neceso. Estas granda merito de Kabe (Kazimierz Bein) pri kreo de tiu E-stilo – Mevo]

Reveni al Ne tiel, sed tiel ĉi

阅读次数 392 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *