10. Bona stilo estas en harmonio kun la temo.

“Filmomuziko devas esti en harmonio kun la filmo, kiun ĝi akompanas. La filmo kaj ĝia muziko devas formi unu tuton. La publiko ne rimarku la muzikon aparte. Muziko, kiu turnas la atenton for de la filmo, ne taŭgas. Ju pli harmonie la muziko rilatas al la filmo, des pli intense ni travivas la dramon.”

Tiel iam parolis filmo-recenzisto. Simile oni povas paroli pri temo kaj stilo. La stilo devas esti en harmonio kun la temo kaj formi kun ĝi unu tuton. La leganto ne rimarku la stilon aparte. Stilo, kiu turnas la atenton for de la temo, malhelpas glatan komprenadon. En niaj gazetoj kaj literaturo ni renkontas jen kaj jen frazojn, kiuj, kvankam gramatike senriproĉaj, estas tiom komplike konstruitaj, ke ili similas ĵigojn.
Se la leganto, ne povante sekvi tuj la akrobataĵojn de la aŭtoro, devas relegi kaj denove relegi tiajn frazojn – se li krome devas jen kaj jen konsulti vortaron por serĉi la signifon de tute nenecesaj neologismoj – tiam la legado ne donas al li plezuron. Niaj aŭtoroj komprenu, ke tia frazkonstruo, jam malklara al leganto, tute ne estas komprenebla al aŭskultanto, al kiu ja mankas tempo por ĵige reordigi la vortojn en frazon tuj kompreneblan. Ili pripensu, ke ju pli simple io estas dirita, des pli klara tio aperas sur la spirita ekrano de la leganto aŭ aŭskultanto. Kiom ajn ni penadu, por ke la teksto estu gramatike korekta, tamen la enhavo restas la ĉefafero. La lingvo ne distru nin for de la temo. Tial estus utile, se la aŭtoro legus sian verkon laŭte al si mem aŭ al amiko. Ne nur la okuloj, sed ankaŭ la oreloj juĝu, ĉu ĝi estas klara kaj flue komprenebla.

“Por la rapideco de la orela komprenado”, skribis prof. Bourlet en 1910 en la tiama Oficiala Gazeto Esperantista, “estas absolute necese, ke la stilo de la lingvo unuformiĝu, ĉar lingvo konsistas ne nur el apartaj vortoj kaj el gramatikaj reguloj, sed ankaŭ kaj precipe el antaŭe preparitaj frazoj kaj kutimaj esprimoj. Se du samnacianoj povas interkompreniĝi malgraŭ tre rapida kaj malbona prononcado, tio estas ebla nur tial, ĉar ili uzas kutimajn frazojn, antaŭpreparitajn kliŝaĵojn, kies tuton oni tuj komprenas, se oni aŭdis nur parton.”

Ĉi ĉio ne inkluzivas propran stilon, eksterordinarajn dirmanieron kaj frazkonstruon, per kiuj la aŭtoroj donas al siaj ideoj personan formon, kiu pli klare bildigas ilin ol stilo ĉiutaga. Ekzemplon pri tia persona stilo ni trovas en la verkoj de d-ro Edm. Privat: “Vivo de Zamenhof”, “Interpopola konduto”, “Esprimo de sentoj en Esperanto”. En tiuj verkoj la stilo prezentas nenion, kio povus turni nian atenton for de la temoj. Male, ilia stilo helpas al pli intensa kompreno kaj travivo de la temoj, ol se la aŭtoro estus uzinta stilon ordinaran.

Estas rimarkinde, ke, esprimante sin en Esperanto senpere, oni ordinare uzas lingvaĵon simplan, facile kompreneblan. En ekzemple “Viktimoj” kaj “Kredu min, sinjorino”, ni ne estas ĝenataj de komplikaj aŭ torditaj stiloj, kiuj devigas nin “ĵigi”, sed povas dediĉi nian tutan atenton al la enhavo. En tiuj verkoj frapantaj frazturnoj, esprimoj aŭ vort-elekto ne distras nian atenton, sed ĝuste kontribuas al pli bona kompreno.

Sed tradukante oni estas sub influo de la lingvo de l’ originalo kaj tiu influo ofte kaŭzas komplikajn frazkonstruojn, malbele sonantajn vortkombinojn, ktp. Tial la cetere laŭdinda penado precize sekvi la originalon, ne ĉiam donas al la leganto la saman impreson. Ofte oni povas per malpli preciza sekvado akiri pli precizan rezultaton. La tradukanto ja devas redoni ne nur la nudajn faktojn, sed ankaŭ la atmosferon, la sentojn, la emocion, kiun la aŭtoro de la originalo volas sentigi aŭ veki en la leganto. Por tio ne ĉiam sufiĉas tradukado laŭvorta.

Ni kutimas diri, ke Esperanto estas facila lingvo. Kvankam tio estas nur relative ĝusta, ni tamen pripensu, ke ĝian facilecon ni ne pruvas per malsimpla aŭ tordita stilo.

Por proprigi al si la Esperanto-stilon ne ekzistas pli bona rimedo, ol legi kaj relegi bonstilajn verkojn, kaj fidinda rimedo por kontroli nian stilon estas laŭtlegado. Laŭtlegu vian verkaĵon antaŭ ol presigi aŭ publike eldiri ĝin. Zorgu, ke la leganto aŭ la aŭskultanto ne perdu la fadenon pro tio, ke ilia atento devas okupi sin pri la lingvo, la stilo, anstataŭ pri la temo.
Via stilo estu en harmonio kun la temo kaj formu kun ĝi unu tuton.

F I N O

Reveni al Ne tiel, sed tiel ĉi

阅读次数 541 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *