3. Bona stilo estas klara.

“En Esperanto la vortordo estas libera”, – oni ofte diras. Eble vi tamen sulkigas la frunton, legante:
a. Kaj nian atingos ni celon.
b. Ĝi la homan tiras familion.
“Tiel oni ne parolas!”, – vi diras, verŝajne indigne. Jen pruvo, ke en Esperanto tamen ekzistas certa vortordo, de kiu la ordo en ĉi-supraj frazoj devias. Ili, nome, estas prenitaj el poemoj de Zamenhof, en kiuj la ritmo kaj la rimo postulas tiun ordon. Pro tio Zamenhof uzis la privilegion, kiun posedas nur poetoj por tiaj esceptaj kazoj.
Ĉar pri poezio ni ne intencas okupi nin, ni donas ekzemplon en prozo:
Mi aĉetis ion en butiko kaj pagis ĉe la kasejo:
“Tre mi dankas vin!” – diris la kasistino en mia gepatra lingvo.
“Fremdulino”, – mi pensis, “kiu ankoraŭ ne regas la lingvon de ĉi tiu lando”.
Poste mi vizitis Zamenhofan vesperon de unu el niaj grupoj.
“Mi dankas vin tre!” – diris la kasisto, al kiu mi pagis mian enirbileton.
“Komencanto”, – pensis mi. “Li ankoraŭ ne regas Esperanton”.
Kial mi pensis, ke la unua estas fremdulino kaj la alia – komencanta esperantisto? Nu, ĉar ĉiu el ili uzis la vortordon de sia gepatra lingvo. En la lingvo de mia lando oni diras ne “Tre mi dankas vin”, sed “Mi dankas vin tre”. Kaj en Esperanto oni diras ne “Mi dankas vin tre” sed “Mi tre dankas vin”.
Jen do alia pruvo, ke en Esperanto ekzistas la vortordo. Tiun vortordon oni nomas la konvencia vortordo.

a. Konvencia vortordo.
Klarecon, facilan komprenon, oni akiras ĉefe, obeante la konvencion, tio estas – la kutimojn pri vortordo kaj esprimmaniero.
La sekvaj tekstoj en la kolono A eble ne vekos vian indignon, sed la sulko sur via frunto verŝajne restos:

Ne tiel… …sed tiel ĉi
1. Mia filino mortis kaj al mi postlasis nepinon. 1. Mia filino mortis kaj postlasis al mi nepinon.
2. Tie lia patrino la naskiĝon de tiu ĉi unua kaj lasta infano atendis. 2. Tie lia patrino atendis la naskiĝon de tiu ĉi unua kaj lasta infano.
3. (telefone) Ĉu ankoraŭ vi min aŭdas? 3. Ĉu vi ankoraŭ aŭdas min? aŭ: Ĉu vi min ankoraŭ aŭdas?
4. Per ŝipo kun ŝi revenu. 4. Revenu kun ŝi per ŝipo. aŭ: Per ŝipo revenu kun ŝi.
5. Mi de vi postulas, ke vi ne parolu pri tio, kion mi ĵus al vi komisiis. 5. Mi postulas, ke vi ne parolu pri tio, kion mi ĵus komisiis al vi.
6. Venu, mia nepino kaj mi al vi donos brakon. 6. Venu, mia nepino kaj mi donos brakon al vi.
7. Mi por vi estis obstaklo, kiu al vi malebligis serĉi pli bonan estontecon. 7. Mi estis por vi obstaklo, kiu malebligis al vi serĉi bonan estontecon.
8. Mi pri tio al ŝi petos. 8. Mi petos ŝin pri tio. aŭ: Mi petos al ŝi pri tio. aŭ: Mi ŝin petos pri tio.
9 . Ŝi mirigite la knabinon alrigardis. 9 . Mirigite ŝi rigardis la knabinon.
10. Virino, kiu pro kompato mian avon kaj min gastigis en sia domo. 10. Virino, kiu pro kompato gastigis min kaj mian avon en sia domo.
11. Tiam mia edzo venis por al mi rakonti, ke li vin trovis. 11. Tiam mia edzo venis por rakonti al mi, ke li trovis vin. aŭ: ke li vin trovis.
12. Alia infano samaĝa kiel frenezulo estus krieginta. 12. Alia samaĝa infano estus krieginta kiel frenezulo.
13. Mian vivon mi por la infano riskis. 13. Mian vivon mi riskis por la infano. aŭ: Mi riskis por la infano mian vivon. aŭ: Por la infano mi riskis mian vivon.
14. Vi aspektu, kvazaŭ vi la monon, kiun li rekompence al vi donos, forte bezonas. 14. Vi aspektu, kvazaŭ vi forte bezonas la monon, kiun li rekompence donos al vi. aŭ: kiun li donos al vi rekompence.
15. Taksio kondukis la kvinopon al la hotelo, kie C. vastan ĉambron estis rezervinta. 15. Taksio kondukis la kvinopon al la hotelo, kie C. estis rezervinta vastan ĉambron.

Rimarkoj:
Kvankam la vortordo en ĉi-supraj frazoj estas iom alia, ol tiu, al kiu ni kutimiĝis, oni ne povas nomi ĝin nepre erara. En certaj okazoj – kiel ni vidis ĉi-antaŭe, ĝi eĉ povas esti necesa. Sed se la tuta libro 200-paĝa, el kiu ni citis tiujn frazojn, estas tiel verkita sen unu neceso, tia stilo impresas nenatura kaj eĉ efikas incite.
La kutima vortordo estas: subjekto, predikato, komplemento(j), laŭ la ordinara irado de la pensoj, ekz:
La patro skribas en la ĝardeno leteron al sia filo.
Estas dezirinde, ke ĉiu elemento en la frazo staru apud tiu, al kiu ĝi rilatas. Oni do ne diru:
La patro skribas leteron al sia filo en la ĝardeno, ĉar tia aranĝo estas miskompreniga: oni pensas, ke estas la filo, kiu troviĝas en la ĝardeno.
Pro stilaj, nuancaj kaj akcentaj motivoj oni povas, ofte eĉ devas ŝanĝi tiun ordon, sed oni ĉiam zorgu, ke la rezultato havu la celitan sencon kaj ke la signifo ne ŝanĝiĝu.

b. Deviga vortordo.
En iu Esperanto-grupo trafis nin jenaj vortoj, skribitaj sur nigra tabulo:
“Ĉi tie oni nur parolu Esperanton”.
“Ĉu ne estas permesate kanti ĉi tie?” – mi demandis la prezidanton, supozante, ke kantado eble ĝenus la najbarojn.
“Ni certe rajtas kanti en nia kunvenejo”, – li respondis, – “kial ne? Per kantado ni ĉiam komencas niajn vesperojn. Kial vi demandas?”
“Pro tiu frazo sur la nigra tabulo.”
“Tio estas instigo paroli ĉiam Esperanton”, li diris. “Vi scias, ke ordinare oni post kelka tempo refalas en sian nacian lingvon. Tiukaze ni atentigas la pekinton pri la frazo sur la nigra tabulo.”
“Mi komprenas. Via intenco estas bona, sed… tion vi ne esprimas per la frazo!”
“Mi ne komprenas…”
“Vi ja volas instigi la membrojn, ke ili parolu nur Esperanton, ĉu ne?”
“Jes.”
“Nu, tie staras io alia, nome: “Ĉi tie oni nur parolu Esperanton”, tio estas ne kantu, ne legu, aŭ ne skribu Esperanton. Ĉu vi nun komprenas?”
“Je-e-es…”
“Sed vi volis diri: “Ĉi tie oni parolu nur Esperanton.”
“Vi pravas, vere. Mi ĉiam opiniis, ke la vortordo estas libera, sed nun evidentiĝas al mi, ke mi eraris.”
“Nu, mi ne volas diri, ke ĝi tute ne estas libera, sed almenaŭ ne tute…”

Efektive, en ĝenerala senco la vortordo estas libera, sed tio ne signifas, ke oni rajtas aranĝi la vortojn arbitre. Estas vere, ke koncerne la distingon inter subjekto kaj objekto la frazoj:
Johano amas Marion, kaj
Marion amas Johano
ne povas kaŭzi miskomprenon; ambaŭ signifas la samon. Sed tiaj ekzemploj servas ordinare kiel klarigo pri la utilo de la akuzativa formo, per kiu oni povas distingi la anton disde la ato. En diversaj lingvoj oni distingas ilin per la vortordo; en tiuj lingvoj la frazo Johano amas Mariosignifas Johano amas Marion.
Ankaŭ en Esperanto la kutima vortordo estas uzata, ĉu por akiri pli bonan stilon – vidu la antaŭan ĉapitron – ĉu por reliefigi aŭ akcenti iun vorton aŭ frazparton kaj tiel krei nuancon en la signifo de la frazo. Pri tio poste.
Nune ni volas paroli pri la loko, kiun iuj vortoj devas okupi en la frazo pro tio, ke sur alia loko ili donus al la frazo alian sencon ol tiun, kiun ni celas. Klara ekzemplo pri tio estas la frazo: Ĉi tie oni nur parolas Esperanton. Ĝi estas senerara, sed ne esprimas tion, kion la prezidanto volis diri.
Ankaŭ la vortoj ankaŭ, ankoraŭ, eĉ, jam, nur kaj kelkaj aliaj staru antaŭ la vortoj aŭ la vortgrupo, al kiu ili rilatas. De tiu loko dependas – kiel ni jam konstatis – la signifo de la frazo.
La temo, kiun ni nun komencis pritrakti, ne estas tute nova por ni. Jam en elementa lernolibro ni lernis, ke la vorto ne devas stari tuj antaŭ la vorto aŭ vortgrupo, kiun ĝi neas, ekz.:

1. A. Mi tute ne komprenas tion. B. Mi ne tute komprenas tion.
2. A. Mi ne renkontis lin. B. Mi renkontis ne lin, sed lian fraton.
3. A. La patro ne legas librojn, sed skribas leterojn. B. La patro legas ne libron, sed gazeton.

Oni do ne diru:
1. Mi ne renkontis lin, sed lian fraton.
2. La patro ne legas libron, sed gazeton,
ĉar la verboj renkonti, legi ankoraŭ devas servi por respektive lian fraton kaj gazeton.

Atentu tion ankaŭ en jenaj frazoj:
1. En dimanĉo oni devas ne labori, sed ripozi. (Ne diru: ne devas, ĉar oni efektive devas fari ion, nome ripozi).
2. Ne mi mensogis, sed vi.
3. Ne bele li parolis, sed klare.
4. Mi legis ne la dikan, sed la maldikan libron.
5. Ne ĉio, kio brilas, estas oro.
6. Vi ne diru tion!
7. Vi diru ne tion!
8. Ne vi diru tion!
9. Ne tute bona.
10. Tute ne bona.

Ekzemploj de Zamenhof:
1. Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni.
2. La personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo (ekzemple rusoj aŭ poloj, kiuj ne scias alian lingvon, krom sia propra) povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon, ĉar ĝi estas utila, sed ne necesa.
3. Ĉiuj prepozicioj per si mem postulas ĉiam la nominativon. Se ni iam post prepozicio uzas la akuzativon, la akuzativo dependas ne de la prepozicio, sed de aliaj kaŭzoj.

Jen sekvas frazoj, kiuj pro malĝusta loko de la ĉi supre menciitaj vortoj ricevis alian signifon ol tiun, kiun celis la aŭtoro de la originalo. En la kolono A ni donas post ĉiu frazo inter krampoj la – nedeziratan – signifon. En la kolono B ni metas la frazon korektitan laŭ la senco de la originalo.

Ne tiel… … sed tiel ĉi
1. La najbaroj ne sin okupu pri la vizito. (Do: ili okupu aliajn personojn, ne sin) 1. La najbaroj ne okupu sin pri la vizito.
2. Tia solvo tamen ne al ŝi malplaĉis. (Do: al kiu malplaĉis tia solvo, se ne al ŝi?) 2. Tia solvo tamen ne malplaĉis al ŝi.
3. Ne ŝin ĝenu, patro! (Do, kiun la patro ĝenu?) 3. Ne ĝenu ŝin, patro!
4. Ne tion forgesu! (Do forgesu ion alian, ne tion!) 4. Ne forgesu tion!
5. Vi ne tion faru! (Do, kion mi faru?) 5. Vi ne faru tion!
6. Ŝi ne sin movis. (Ŝi movis iun alian, ne sin) 6. Ŝi ne movis sin.
7. Mia filo ankaŭ ŝin konas. (Kiun mia filo konas krome?) 7. Ankaŭ mia filo ŝin konas.
8. Via avo ankaŭ kuniru. (Kion la avo faru krome?) 8. Ankaŭ via avo kuniru.
9. Ĉi tiun jaron vi edziĝos kun Jane? Sed Jonny ankaŭ ŝin atentas! (Jonny atentas do ankaŭ alian knabinon?) 9. Sed ankaŭ Jonny ŝin atentas!
10. Vi estu ruza kaj diru, ke vi ankaŭ tiel nomiĝas. (Vi nomiĝu ne nur Jansen, sed ankaŭ Petersen) 10. Vi estu ruza kaj diru, ke ankaŭ vi portas tiun nomon.
11. Mi ankaŭ loĝis tie. (Mi, ekz., ne nur laboris tie) 11. Ankaŭ mi loĝis tie.
12. La aliaj ankaŭ vidis ĝin. (La aliaj do ne nur aŭdis ĝin) 12. Ankaŭ la aliaj vidis ĝin.

Nun certe ne estos malfacile al vi mem klarigi, kial en la sekvaj frazoj en la kolono A la vortoj almenaŭ, ankoraŭ, jam, eĉ, nur, tiel, ja kaj aliaj ne staras sur la ĝusta loko, se la tradukinto volis redoni la signifon en la kolono B.

Ne tiel… … sed tiel ĉi
1. Almenaŭ mi bezonas tri horojn. 1. Mi bezonas almenaŭ tri horojn.
2. Mi nur havas dudek jarojn. 2. Mi havas nur dudek jarojn.
3. Dum la transflugado li nur atentis sian maŝinon kaj sian kompason. 3. Dum la transflugado li atentis nur siajn maŝinon kaj kompason.
4. Oni nur al mi komisiis konduki ŝin tien. 4. Oni komisiis al mi nur konduki ŝin tien.
5. Nur varbu sanajn laboristojn. 5. Varbu nur sanajn laboristojn.
6. Vi do ankoraŭ min konas? 6. Vi do ankoraŭ konas min?
7. Ĉu la sinjoro jam tion scias? 7. Ĉu la sinjoro jam scias tion?
8. En Londono oni jam lin konsideris strangulo. 8. Jam en Londono oni lin konsideris strangulo.
9. Ĉu vi eĉ al mi envias la panon? 9. Ĉu vi eĉ la panon envias al mi?
10. Neniu eĉ lin vidis eksterdome. 10. Eĉ neniu vidis lin eksterdome.
11. Li ja ŝin ne konas. 11. Li ja ne konas ŝin.
12. De neniu el la knabinoj ŝi tiel publike estis ofendita. 12. De neniu el la knabinoj ŝi estis publike tiel ofendita.
13. Prefere al mi diru, kien tiu sinjoro iris. 13. Prefere diru al mi, kien tiu sinjoro iris.
14. Rememoru nur, kion la ebria G. preskaŭ al ŝi faris. 14. Rememoru nur, kion la ebria G. preskaŭ faris al ŝi.
15. Antaŭe mi devas ion diri al vi. 15. Mi devas antaŭe diri al vi ion.
16. La timo paralizis lin pro la mistera potenco, kiu ŝajne de ŝi eliris. 16. La timo paralizis lin pro la mistera potenco, kiu ŝajne eliris de ŝi.
17. Je la oka ĉiuj membroj preskaŭ ĉeestis. 17. Je la oka preskaŭ ĉiuj membroj ĉeestis.

Sub influo de sia nacia lingvo oni ofte pekas en Esperanto kontraŭ la vortordo. Sed se ni metas la malĝustan frazon kontraŭ la ĝustan, tuj trafas nin, ke la lasta estas pli klara ol la unua, kiu fakte diras ion alian, ol la aŭtoro volis diri.
Parolate, la malĝusta frazo tamen povas doni la deziratan sencon per la tono, la “muziko” de nia parolo. Ekz., kion signifas la frazo: “Vin ankaŭ mi regalos”?
La tono de nia voĉo povas doni al ĝi la deziratan signifon: “Vin ankaŭ – mi regalos (akcento sur “vin ankaŭ). Ĉiu komprenos el tio: “Ankaŭ vin mi regalos”.
La skribita frazo vekas dubon, kiu ne ĉiam estas forigata de la kunteksto. Tial oni devas ĉiam esti atentaj pri la vortordo.

c. Ŝanĝo de vortordo
La libero ŝanĝi la kutiman vortordon estas uzata – kiel ni menciis antaŭe – ankaŭ por reliefigi aŭ akcenti iun vorton aŭ frazparton kaj tiel – nuancon en la signifo de la frazo. La nuda fakto, kiun la frazo esprimas, ne ŝanĝiĝas per tio, sed aperas sub alia lumo. Ekzemlpe, se mi volis demandi iun, ĉu li faris tion, kion mi komisiis al li, mi diras: “Ĉu vi faris tion?”. Se mi volis demandi, ĉu li aŭ iu alia faris tion, mi diras: “Ĉu vi faris tion?” aŭ “Ĉu faris tion vi?”. En la unua frazo mi devas akcenti “vi”. Tio ne estas necesa en la dua frazo, ĉar ni ŝovis la subjekton malanataŭen, do sur nekutiman lokon, kie la akcento per si mem falas sur “vi”.
En “Vivo de Zamenhof” de Privat ni trovas multajn ekzemplojn de nekutima vortordo, el kiuj ni citos la jenajn:
1. Gloras generaloj, bruas tamburoj, sonas muzikoj.
2. Pli simpla, pli taŭga por uzado nuna devus esti la revita lingvo.
3. Ne multaj estas la lernantoj, kaj ne riĉa la paro.
4. Peza kaj dolora estis la ofero.
5. Eksplodis milito. Amase falis junaj viroj. Funebris la virinoj. Mizeris loĝantaro de vilaĝoj detruitaj.
6. Grandiĝis la infanaro kaj estis ne sufiĉa la salajro.
7. Saĝa kaj severa estis la patro, viro skeptika je revoj, sed obstina je laboro.
8. De la patrino la koro, de la patro la cerbo, de la loko – la impreso; jen la tri ĉefelementoj en la formado de la Zamenhofa genio.
9. Kiel ĉefon kaj animon de l’ amuzoj, lin ĉirkaŭis gefratoj kaj kolegoj.
10. Ĝojo granda, sed zorgo peza.

En ĉi tiuj frazoj ĉiu ŝanĝo de la kutima vortordo estas pravigebla en la stilo de ĉi tiu verko. Ne kapriĉe la aŭtoro aranĝis la vortojn alie! Li celis ion per tio:
Donante al certa vorto alian lokon, ol la kutima, li reliefigis aŭ akcentis ĝin. Tiel la frazo ricevis ian viglecon kaj koloron, kiuj plene konvenas al la temo, kaj kiuj ĉe normala vortordo mankas.
Legu en “Vivo de Zamenhof” la cititajn frazojn en la kunteksto kaj poste aranĝu ilin laŭ la normala vortordo: tiam vi rimarkos, ke la ĉarmo, la aparta impreso, la reliefo, la akcento, la nuanco estas malaperintaj. La frazoj tiam impresas tro malvarme, afere, sobre, kvankam ilia fakta signifo ne ŝanĝiĝis.
Ekzistas diversaj kaŭzoj, kial alia vortordo, ol la kutima, estas preferinda. Tial “Plena Granatiko” avertas, ke “oni ne faru ŝanĝojn senkaŭze, ĉar nur tiamaniere oni povas atingi, ke la ŝanĝo signifu ion, ke oni eksentu el ĝi certan nuancon: la akcentadon de iu frazelemento.”
Krome, ni vidis en tiu ĉi ĉapitro, ke senkaŭza ŝanĝado enhavas la danĝeron, ke oni diros ion alian, ol kion oni volis diri.

Reveni al Ne tiel, sed tiel ĉi

阅读次数 680 legintoj

发表回复 Respondi

您的电子邮箱地址不会被公开。Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *